Survoje al la nuneta laborloko mi  vidis grizan dikan leporon saltantan sur la apudstrata herbujo. Ĝi vidis min,  haltis pensante ĉu li timu min, fine decidis fuĝi.  Tamen ni samvojis. Li kuris laŭlonge la strato kie mi biciklis. Mi plirapidigis la pedaladon, Kiu estas pli rapida. Li estis antaŭ mi, kaj ni antaŭeniĝis samrapide. Fine li trovis truon en la apuda barilo kaj trarampis transen.