La stultaĵskatolo senĉese ripetas la demandon. Supozeble al la apudaj landoj.

Tamen mi rigardus pli fore, iomete norden. En la eksaj sovetiaj respublikoj jam preskaŭ 20 jarojn regas la samaj "prezidantoj" ĉiufoje "unuvoĉe" reelektataj.

Laŭŝajne subuloj de Moskvo, ili delonge sopire rigardas pli okcidenten kaj kuiras planojn vendi siajn gazon, petrolon kaj ĉion alian subtere troveblan preter la ĝisnunaj moskvaj tubaroj.

Moskvo eble organizos popolribelon similan al tiu en la nordafrikaj arabujoj por detronigi kaj forpeli la neplufidelajn subulojn Nursultan Nazarbajev kaj Islam Karimov.