Nia ŝipo
senflagas
neniulandas
ne alvenas
Akvocivitanoj
ni veturas
en la tagon
en la nokton
Okulserĉas teron
ĉehorizonte
ondolando
nia Fata Morgana
Foje
revas ni
veturas iu ŝipo
en mala
direkto
Vekiĝas
solaj
kun la
vento
Elgermanigis MK
Sign-in to write a comment.