Tamen pormema legado konsilindas...
Eĉ dufoje. Ĉar Salman Rushdie tre forte nodas la okazaĵvicojn kaj saltas dum la rakondado antaŭen kaj malantaŭen.
Brila judalzacano partoprenas la kontraŭstaradon al la naziaj invadintoj, sed poste fuĝas uzante la forlasitan aviadilon de sia amiko al la neinvadita landoparto. Tie li plupartoprenas la kontraŭstaradon.
La unua miso: Max revestas sin kiel nazia oficiro kaj kunvivas kun virino kiu devis malkaŝi la kaŝbatalantojn. Judo facile distingeblas en la lito disde nejudo...
Max postmilite elmigras al Usono, kie fine atingas la postenon de la ambasadisto al Hindujo. Tie li renkontas dancistinon, kaj el tiu amrilato naskiĝas filino.
Ĝuste la filinon jam plenaĝan ni renkontas en la komenco de la romano.
La trompita edzo de la dancistino decidas iĝi teroristo por venĝi sian honoron. Li lernas la metion ĝisfunde.
Oni sendas lin al Usono, kie li iĝas persona ŝoforo de Max. Li humile petas akcepti sin, kaj Max cedas al la peto. La dua miso: singarda alzacano agas tro facilkredeme.
La tria miso: Max scipovas stiri aviadilon, sed ne normalan veturilon.
Shalimar la ŝoforo atendas oportunan momenton kaj detranĉas la gorĝon al Max. Kaptita kaj juĝita, li atendas mortopunon. En la terura punatendejo okazas ribelo, kaj multaj disfuĝas.
Shalimar trarampas en la loĝejon de la filino de Max kaj la eksedzino por murdi ankaŭ ŝin. La romano subite finiĝas ĉi-punkte.
En la malluma ĉambro staras vidalvide spertega murdisto kaj juna virino kun tirita pafarko kaj ilo kiu ebligas vidi dumnokte.
Sign-in to write a comment.