Molière, Balzac, Maupassant, Rimbaud, Flaubert...
Pisarro, Monet, Manet, Utrillo...
Ne eblas listigi ĉiun, domaĝas preterlasi iun ajn. Ĉar ĉar ĉiu estas radioj de la granda stelo nomata Franclando.
Tamen krom la meritoj tute nedisputeblaj, tiu lando estas senmerite laŭdata pro kelkaj ecoj tute ne havataj...
Nome, pro la franca libereco kaj liberamo. Estas mito. Malvera kaj tute kontraŭa al la realo.
Sub la belaj frapvortoj kaj disŝveligataj legendoj kaŝas sin la fakto ke la francoj estas popolo kun forta inklino al diktatoreco, netoleremo kaj devige solmaniera pensado kaj idoligo de siaj propraj elpensaĵoj. ( La samon diras Claude Piron en sia libro Bona Lingvo, laŭdezire (re)legu )
Mi nomu kelkajn idolojn.
1. T.n. "respublikaj valoroj". Estas io kion havas la francoj, sed ne havas, eĉ malhavas ekz. svedoj, nederlandanoj aŭ britoj. Neniu ankoraŭ povis doni al mi surpiede starantan (kiel oni diras france) klarigon kioj estas tiuj valoroj. Kaj ĉu la nordkoreanoj, libianoj kaj sirianoj same havas iom da ili.
2. T.n. "rezistado" aŭ "kontraŭstaro" al la germana invado dum la lasta milito. Neniu plenvoĉe mencias ke la komunista partio ne tuj ekkontraŭstaris, sed ĝuste male, serĉis favoron de la nazioj. Ĉar Sovetio tiutempe estis aliancano de Germanujo.
Neniu sukcesis klarigi kiel eblas ke la "heroo" de la "kontraŭstarado" François Mitterand havis la superan ordenon de la registaro de Vichy, kiu kunlaboris kun la germanoj.
3. En la hodiaŭaj universitatoj kaj sciencesploraj centroj regas la maldekstro. Neniu alia vidpunkto estas tolerata. Amiko mia, instruanta matematikon en unu el la famaj universitatoj kaj eĉ eksterlabore priparolanta ĉefe sian fakon, estis vokita ĉe la katedrestro, kiu afable, tamen insiste diris al li, ke liaj kontraŭsocialismaj eldiroj ĝenas multajn kunlaborantojn. Diru sincere: ĉu eblas tiaaĵo en ia ajn libera lando?
4. Estis eldonita la Nigra Libro de Komunismo. Oni ne plu trovas ĝin en la publikaj bibliotekoj. Mi serĉigis ĝin en Nico, kaj oni trovis ĝin ŝovitan en la fondon de la kelo, for de la legontoj. Kaj ne nur en Nico.
5. Ĉu hazardas ke la francaj esperantistoj membrantaj en Ipernity senescepte reprezentas la maldekstran-materialisman-kontraŭusonan flankon de la politika vidpunktaro ? Kial hazarde ne troviĝas inter ili katoliko aŭ konservativulo? Aŭ eĉ iu kiu dirus: la politiko tute ne interesas min.
Se mi eraras (aŭ mensogas) bonvolu korekti (aŭ admoni) min.
Unu el ĉi tieaj francaj blogantoj petite nomi estimindan politikiston, senhezite diris : Hugo Chavez.
La fremduloj, foren! — sloganas estiminda Hugo Chavez.
La fremduloj, foren! — sloganas la malestiminda faŝisto Le Pen.
Kial tamen ne inverse?
Mia bofrato estas italdevena venezuelano. Do nesufiĉa "lokano" por Chavez. Oni senigis lin ne nur de la posteno de malsanulejestro, sed ankaŭ de ĉia ajn kuracista laboro. Nun li sukcese laboras en Eŭropo. Liaj du fratoj estas ĉe la rando de forpelo. La du fratinoj fuĝis al Eŭropo. Unu el ili estas altnivela arkitektruristino.
Kiun ĝis nun forpelis Le Pen? Kiun li forpelus se iĝus ŝtatestro? Ĉu la fremddevenajn intelektulojn naskiĝintajn en la lando aŭ tamen la krimulojn, eĉ krimistojn, t.e. vivantajn de la krimo?
Realproprigo de la venezuela nafto estas fabeleto por naivuloj. Chavez ĉion remetis en la usonajn manojn (ne forgesinte siajn karajn poŝojn), sed skuas la kontraŭusonan pugnon por ne perdi la vizaĝon.
Publika trezoro! Ne ridigu min. Publika trezoro estas la poŝo de la diktatoro. Klarigu al mi, kial Fidel Castro iĝis unu el la plej riĉaj gehomoj de la mondo, dum lia lando ne estas (kiel diri pli afable) sufiĉe riĉa?
Estus forta, sed tre utila stomakotralavo.
Sign-in to write a comment.