La titolo estas tute ŝerca kaj ŝercocela.
Mi ŝatas Vikipedion, ofte uzas ĝiajn diverslingvajn paĝojn kaj danke pripensas tiujn, kiuj oferdonas sian tempon al ĝia diskresko.
Hieraŭ (nur hieraŭ) mi sciiĝis ke Ziko nepluSikosek-VanDijk verkis libron pri Vikipedio kun praktikaj konsiloj por kontribuontoj. Mi jam mendis la libron ĉe la eldonisto kaj senpacience atendas.
Mi timmalŝatas interretajn registriĝojn, pasvortojn kiuj nepre longu ne ses, sed ne malpli ol ok ciferoj, ĉiajn similajn aĵojn, sen kiuj mi jam delonge estus kontribuanta al Vikipedio.
Sign-in to write a comment.