Mi daŭre ineresiĝas kaj okupiĝas pri la stenografio. Hodiaŭ mi revizitis la riĉegan kaj interesegan retejon www.taquigrafiaemfoco.com.br

Kvankam mi legas portugale, estus bone kompreni ĉion tute senĝene... Eble troveblas ĉi tie portugallingvano kiu povus proponi al la retejposedanto Esperantan resumon de la ĉefaj temoj?

La kreinto estas multlingva persono. Sur lia portugallingva lernolibro de la stenografio Maron legeblas en Esperanto: "Presita en Brazilo".