Jen dato en la plejĵusa historio, kiun ĉiuj memoras sen mencio de la okazaĵo, kvazaŭ la dato mem iĝis ia titolo.
Estas la limdato, tranpaŝinte kiun la homaro ne plu povas vivi kiel antaŭe.
Fakte ekis la milito, la tria mondomilito. Ĉar ĝi malsimilas al la du antaŭaj, iuj tute malatentas ĝin. En ĉi tiu milito militas du flankoj, ne tri aŭ pli. La triaflankuloj trompas sin, ĉar envere ili apartenas al unu el du flankoj.
Kredu al mi, mi estis knabo, do en la jaro 1973 aŭ 74 mi aŭdis minacojn bombataki Novjorkon, por ke la etaĝoj falu unu sur la alian kaj faligu unu la alian.
Tio estis en la ŝtato kiu mamnutris ĉiaspecajn teroristojn.
Sign-in to write a comment.