Maljunulino pro troa scivolemo falis elfenestre surteren kaj mortis.

Tra la fenestro ŝovis sin alia maljunulino kaj ekrigardis la mortintan sube, tamen pro la troa scivolo same falis elfenestre surteren kaj mortis.



Poste el la fenestro falis sinsekve tria, kvara kaj kvina maljunulinoj. Kiam elfalis la sesa, mi ekenuis rigardi ilin kaj iris al Malceva bazaro, kie laŭdire oni donacis al iu blindulo trikitan ŝultrotukon.