Estas bela enreta servo. Vi trovas en la Reto ion legindan kaj konservindan. Vi povas kompreneble aldoni la trovitaĵon al viaj plejŝatataĵoj. Tamen la vivo en la Reto mallongas. Via trovitaĵo povas iam malaperi.

Vi povas, kompreneble, elpresi la paĝojn. Eĉ senpapere, kiel PDF, per la virtuala presilo. Tamen ne ĉiuj havas ĝin.

Se vi volas konservi ŝatitan paĝon, entajpu ĝian URL-on en la fenestreto ĉe

www.url2pdf.com/

kaj premu la butonon. Post kelkaj sekundoj .PDF dosiero estos preta por alŝuto. Renomu ĝin taŭge kaj konservu ĉe vi.