Daŭrigante la antaŭan temeton mi rakontu ke hieraŭ mi alskribis nekonatan ipernity-anon demandinte, kion li volas diri per 15 fotoj de sia memo, krom kiuj neniu alia videblis.

La homo respondis al mi ke ne pli ol tio, kion volis diri iu bloganta en nekonata lingvo.

La alskribito estis franco kaj aludis mian blogon en Esperanto.

Plua persono eksciis pri la verda lingvo !!!! La fina venko alproksimiĝas !!!