Hodiaŭ, kiel jam plurfoje antaŭe, mi vidis sciigon sur la pordo de la kutima ĉenvendejo. Estis dirite ke zorgante pri la kvalito de la varoj, la vendejestraro forvokas reen porinfanajn vintrajn ŝuojn venditajn antaŭ kelka tempo.

La ŝuoj estis faritaj uzante malutilajn por la sano ŝtofon kaj plastikon.

Mia unua penso : dankon ke oni entute sciigas al ni tiajn aferojn.
Mia dua penso : kiom da malutilaĵoj oni ne sciigas al ni aŭ eĉ tute ne postesploras.
Mia tria penso : la uzo de malutilaj aĵoj iĝis kutima. La triamondaj tutmondaj uzinlandoj-landuzinoj po iom venenigas nin.