Kvankam mi ĉiam promesas al mi ne plu partopreni intergentajn disputojn, jen kontraŭvole mi enŝoviĝis en la katalun-hispana interpuŝiĝo de esperantistoj.
Antaŭ kelkaj jaroj mi tranoktis en Esperanto-klubo en iu granda urbo de Eŭropo. La klubo posedis loĝejon, kiun heredis de mortinta membrino senparenca. Tiu delonge forpasinta sinjorino havis riĉan libraron en Esperanto. Forgesinte la noktan dormon, mi legavide atakis la librobretojn.
La biblioteko enhavis ankaŭ multajn periodaĵojn. Mi eklegis la ĉinajn kaj japanajn E-gazetojn. Ili datis je la ĉin-japana milito. Oni imagu, kiom da kulpigoj elverŝis ambaŭ popoloj unu sur la alian.
La pleja ridindaĵo estis tio, ke la posedintino kunbindigis la ĉinajn gazetojn kun la japanaj. La malamikoj restis kune poreterne, kalumniante unu la alian en la lingvo de "paco".
Sign-in to write a comment.