Lerninte iomete ludi ĝin oni imagas ke jam iĝis muzikisto. Ĉar la muzikilo estas facile lernebla. Pli precize dirite: oni povas ja pli-malpli rapide lerni eligi sonojn el ĝi. Mi konas kelkajn, kiuj lerninte mezaĉe gitarludi, jam serioze pensadis vivteni sin per la ludado.

Mi treege malŝatas uzadon de gitaro kiel frapmuzikilo. Ĝi havas kordojn kaj estas ja kordmuzikilo. La elfrapadon de ritmo desur la kordoj per ungoj aŭ ungosimila frapileto mi ne eltenas.

Vivu bela gitarludo!