Ĉiu nova iniciato esperantista superas la kelkajn antaŭajn en la stulteco.
Apenaŭ oni kreis tutEŭropan politikan partion kaj proponis malpermesi la anglan en la frulernejoj, do jen oni proponas novan ŝanĝon al la ĉionŝanĝonta Obama, nome igi Esperanton dua fremda lingvo lernata en Usono. Eble mi eraras dirante "dua fremda", eble entute dua.
Kia nova stultaĵo naskiĝos? Ne hezitu proponi.
Oni esperu ankaŭ ke Irano ne komencos militon. Ĉar kiam milito ekas, ne plu gravas, kiu komencis ĝin.
Sign-in to write a comment.