Lastasemajne mi malkovris interesan aĵon. Estas antikva japana kalkulilo: sorobano. Kvindek vertikalaj stangetoj dividitaj horizontale, sur kiuj glitas ringetoj: po kvin malsupre kaj po unu supre.
Oni povas plusi, minusi, dividi, multobligi kaj eĉ (mi legis ja!) elkalkuli kvadratajn radikojn.
Hieraŭ mi ricevis ĉe eBay aĉetitan sorobanon. Kaj jam lernis plusi. Pli rapide ol surpapere, skribante la ciferojn unu sub la alian. Sed ne ankoraŭ pli rapide ol la butonkalkulilo.
Ĉe youtube videblas kelkaj filmoj pri la mirakloj de soroban. Arego da japanaj infanfingretoj moviĝas kun nekredebla rapideco super la stangetoj, kaj ĉiuj montras al la instruisto siajn skribtavoletojn kun la ĝusta respondo.
Kiucele oni bezonas sorobanon? - povas demandi oni aŭ alioni.
Ĉiuj miaj ŝatokupoj estas ja malnovmodaj: stenografio, kalkulilo el bambuo, Esperanto...
Sign-in to write a comment.