1. La plano
"Mi preparas nun por la presado unu tre gravan verkon: grandan detalan vortaron germana-esperantan. Jam longe multaj amikoj insiste ripetadis al mi pri la neceso de tia vortaro, kun kiu oni povus konsiliĝi en ĉiuj bezonoj kaj per kies helpo ĉiu povus facile esprimi en nia lingvo ĉion, kion li bezonas, sen sanceliĝo, sen duboj, sen longa ofte senfukta pripensado. Unu el la amikoj eĉ skribis ne senprave, ke de la ekzistado de tia vortaro dependas la ekzistado kaj la progresado de nia tuta afero ...", Zamenhof skribas en La Esperantisto 1893, p. 66. Ja ekzistas Plena Vortaro Rusa-Internacia de 1889 (RE), sed la rusa laŭ li ne estas sufiĉe konata internacie. Krome RE havas nur bazajn vort-formojn, sed ne derivaĵojn.
"Estus eble pIi bone, se mi elektus la lingvon francan aŭ anglan, kiel pIi vastigitajn en la mondo", Zamenhof daŭrigas, "mi devis tamen elekti la lingvon germanan, ĉar por la plej granda parto de niaj nunaj amikoj la lingvo germana estas pIi oportuna, ol la lingvo franca aŭ angIa". Ĉiukaze oni povus facile helpi sin per duŝtupa traduko, ĉar vortaroj al la germana estus facile alireblaj en multaj lingvoj. Malantaŭ tiu argumento kaŝas sin du konsideroj. Unue Z. simple pli bone regis la germanan ol la francan aŭ eĉ la anglan. Due la ĉefaj subtenantoj ekster Rusio en 1893 estis germanoj, precipe Trompeter kiu financis La Esperantisto-n. Do "merkato" por Granda Vortaro ekzistis - se entute - en Germanio. Sed estis tro frue. 600 antaŭmendojn li bezonas por financi la projekton, skribas Z., ĉ. 300 li fine povis kolekti, inter ili sola Trompeter subtenis lin per antaŭmendo de 50 ekzempleroj. Dum jaro li varbis, fine eliris la unua liver-parto, nome A ĝis Ablativ.
2. Ideo-ŝanĝo
Dum li ankoraŭ kolektis antaŭmendojn por GVGE, Z. agis paralele kaj plivastigis sian Mezan Vortaron Esperanto-Germanan de 1889 (MV) per aldono de tradukoj al la franca, angla kaj pola (apud la origina rusa) al la Universala Vortaro de 1893 (UV), kiu poste fariĝis parto de la Fundamento de 1905. La relativa sukceso de tiu entrepreno malpliigis la urĝon pri GVGE. Eble Zamenhof ankaŭ subtaksis la taskon de Granda Vortaro kaj siajn emojn kaj fortojn. Impresas kvazaŭ persona liberiĝo, kiam li ellasas la antaŭmendintojn el la kontraktaj devoj. Intertempe li jam okupiĝis pri la traduko de Hamleto (1894), tasko, kiun li ŝajne pli ŝatis ol vortarumado. Jarojn poste, en 1910, li alludas la ŝanĝon de sia strategio:
"Kiam mi verkis la lingvon Esperanto, mi unue havis la intencon verki la tutan lingvon, kun ĉiuj detaloj, kaj mi penis traduki ĉiujn vortojn, kiuj troviĝas en la plena kaj multlingva vortaro de Schmidt. Sed mi rapide rimarkis, ke pli bone estus, ke, en la komenco, la lingvo havu nur siajn plej necesajn elementojn, kaj ke mi lasu al la vivo, aŭ al kompetenta akademio, la zorgon plenigi la aferon".
Ni jam klopodis malkaŝi, kiun vortaron Z. precize celis per "la plena kaj multlingva vortaro de Schmidt", sed malsukcesis, ĉar J.A.E. Schmidt (1769-1851) simple verkis tro multajn vortarojn (almenaŭ 92 diversaj eldonoj estas troveblaj, el kiuj 25 aperis post lia morto). Sed ni ja konstatis, ke la germana de Zamenhof estis jam malmoderna en 1893.
3. Ni eklegu GVGE
Tiun impreson oni ankaŭ havas eklegante GVGE 1894. Eĉ se vi relative bone regas la germanan, vi nur malgrandan parton komprenos. Multaj, multaj tradukitaj germanaj vortoj kaj parol-turnoj estas arkaaj: Er kennt nicht einmal das grosse A (la - tiuepoke rusa - odesa presisto evidente ne disponis pri la speciala germana litero "ß" kaj anstataŭigis ĝin per "ss"; legu "große A"); einen Aal bei dem Schwanze abstreifen [1]; Aalbaum; Aalbeere (nun Johannisbeere); Aaleisen; Abbreviren (abkürzen); Abend en la senco de okcidento [2]; Abendlicht (vespera ĉielruĝo - nun Abendrot) ktp. Aliaj germanaj vortoj malaperis, ĉar la nocioj, kiujn ili nomis, ne aŭ apenaŭ plu estas uzataj. Tiaj estas ekzemple Aalgabel, historia tridento iam uzata por fiŝkaptado kaj probable Abdünstungshaus ("elvaporigejo"), kiun mi ne komprenas [3].
Ankaŭ inter la esperantaj tradukoj ni trovas multajn arkaismojn. Z. ekzemple tradukas la germanan urbon Aachen per Aĥeno (nuntempe Akeno) kaj la fiŝon Aalmutter per zoarko anstataŭ la nuna zoarco. En la artikolo pri Ab (legu minuskle ab) ni legas Einen Thaler auf oder ab - per unu talero pli aŭ malpli. Probable (?) tio volas diri "kostas proksimume tiom kaj tiom, eble taleron pli aŭ malpli", eble (?) ankaŭ pli larĝasence "gravas la atingita ĉefa celo, ne zorgu pri bagatela elspezo pli aŭ malpli". Precize mi ne povas diri, ĉar mi ne konas tiun malnovan parol-turnon. Tuj ni vidas, ke kompreneble en 1894 estas uzata la malnova germana ortografio, Thaler kun la muta -h-, kiu forfalis erst en 1901. Talero devenas el RE 1889, forfalis kiel facile formebla internaciismo en MV 1889 ("sultano-vorto"), sed estis remetita per la 1-a OA 1909, tiam jam en la moderna ortografio kiel Taler. Strange nur: Talero jam de 1871 estis anstataŭigita per marko en Germanio. Kvaronan jarcenton pli poste, kiam aperis GVGE, la vorto nur plu ekzistis kiel sinonimo por tri markoj kaj kompreneble pri historiaj aferoj. Kaj tamen ĉe Zamenhof sub "ab" anstataŭ "per unu marko pli aŭ malpli" (!?).
4. Malmulte priesplorita vortaro
Wüster ne povis konsideri GVGE 1894 en sia Zamenhof-Radikaro de 1927. La sekvon ni sentas ĝis hodiaŭ: PIV 2002 ja notas "Aĥen/o = Akeno", sed mankas la font-indiko (Z) apud Aĥeno en PIV, ĉar ĝi mankas en la konkordanco de Wüster. La vorton zoarko Wüster atribuas al la Jürgensen-vortaro de 1904, dum ĝi fakte estas jam el GVGE 1894 (PIV - prave - tute ne mencias la historian variaĵon); pliaj ekzemploj estas aberacio, trovebla jam en 1894 je Aberration kaj poste denove en 1904 (nur tiun trafon notas Wüster), abrotano kaj formacio (ĉe Ablagerungsformation). La formo indulgenco, kiun Wüster notas el la Jürgensen-vortaro kaj kiu tiel aperas nun en PIV, en 1894 estas indulgencio (kun -i-, ĉe Ablassbrief).
Eble en sekvaj artikoletoj mi ankoraŭ prezentos pliajn detalojn el GVGE 1894. Se vi tiel longe ne volas atendi, eklegu mem. Agrablan perdiĝon en la mondo de la 19-a jarcento.
------
* Mi tre dankas foran amikon, kiu instigis min al tiu ĉi blogero kaj kies antaŭlaboroj multe helpis. La koncernato scias, pri kiu mi parolas.
[1] Eble Petro tuj rekonas tiun frazeologiaĵon pro siaj esploroj pri zamenhofaj proverboj?
[2] En Eŭropo la suno leviĝas matene en la oriento, staras tagmeze en la suda kaj malaperas vespere en la okcidento. Pro tio historie E = mateno, S = tagmezo, O = vespero, N = meznokto. La sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo (1594-1632) ekzemple, havis la kromnomon "la leono el meznokto", do la potenca regnestro el la nordo.
[3] Desespero intertempe atentigis, ke Abdünstungshaus estas sinonimo de Gradierhaus, trovebla en la difin-vortaro de la germana de Campe el la jaro 1807. Postaj enciklopedioj tamen notas ne plu Abdünstungshaus, sed - ĝis nuntempe - Gradierhaus, vd. la subajn komentojn.
Bernardo has replied to Hans-Georg Kaiser clubHans-Georg Kaiser club has replied to BernardoLa parolturno de vi menciita estas en ĉiu kazo stranga, sed nur por ni, ne por tiuj, kiuj konas ĝin, aŭ kiuj iam ĝin konis... Tiuj donus al ni simplan klarigon.
Mi ŝatas la proverbon, ke "ekzistas homoj, kiuj provas vesti sian pantalonon per tenajlo." (Jen sentaŭga ilo por vesti sin, se oni ankoraŭ havas manojn.)
Viaj Cez!
Sign-in to write a comment.