Digna kaj tradici-riĉa ĝi estas, la iama Hamburga Stacio. De ĉi tie oni povis vagonari de l’ centro de Berlino al Hamburgo inter 1847 kaj 1874. Tiu-epoke la grandburĝoj ankoraŭ vojaĝis laŭ la stilo kaj rafinita gusto de sia socia tavolo: Impona fasado nov-klasikisma ornamas la staci-domon, impona kajo-halo fera etigas vizitantojn de tiu templo de progreso. De 1906 ĝi estis lokomotiv-muzeo, de 1944 ruino, de 1996 "Muzeo de Nuntempo". Modernan arton ni do atendas kaj „moderna“ ni trankvile povas kompreni en la senco de tre moderna ĝis neelteneblo. Afabla folejo do ...

Post trapaŝo de la pordego ĉi vizite neniuj pentraĵoj, video-instalaĵoj, strangaj skulpturegoj, sed dekdu vivantaj boacoj en du grupoj de po ses, bonvenige movetante la orelojn. Super ili sub la plafono de la ega halo kvar ekster-dimensiaj kaĝoj kun viglaj birdaroj, centre en la alto kvazaŭ-ŝvebanta lito apogita de giganta fungo. Fungo-skulpturoj ankaŭ inter la ĉirkaŭbaritejoj de l’ boacoj. – hm ... ach so?

Somao, vi scias, ĉu?“ – „Jes, kompreneble. – eh, ne, tamen ... ne tute precize!“.

„Nu la afero estas facila. Somao estas mitologia trinkaĵo, priĉantita jam antaŭ dumil jaroj en la Rigvedo, la plej malnova de la fundamentaj skriboj de l’ hinduismo kaj laŭdita, ĉar ĝi ebligas plivastigon de la menso kaj ekvidon de la Dia.

- Ĉu ...?

- Muŝamanitoj aŭ populare muŝfungoj, venenaj fungoj, probable, sed ni ne scias precize. La problemo estas la dozo. Se vi manĝas tro, vi povas eĉ morti. Se la dozo ĝustas, la efiko estas iel kiel LSD, kokaino aŭ alkoholo, sed denove precize ni ne scias.

- Okej ..., nu bone, tio klarigas la fungojn, sed kio pri la boacoj?

- Ili senprobleme kaj laŭkutime manĝas ilin, la fungo-veneno ne estas danĝera por la bestoj. Dum la digestado la venena substanco muskarino malpliiĝas kaj fariĝas muscimolo, malpli venena, pli haluciniga, duoble avantaĝe. Siberiaj ŝamanoj probable faris la mitan trinkaĵo el la urino de boacoj – sed precize ni ne scias - aŭ unu manĝis la fungojn kaj la aliaj trinkis lian urinon – laŭ la situacio.

- Aĥ ... !

- Al la maldekstra grupo de boacoj ni manĝigas muŝfungojn, al la dekstra ne, poste ni deprenas la urinon de la bestoj ...

- Eh, speco de pis-melkado do ...?

- Nu jes, klare, kaj poste ni donas al la laboratoriaj musoj tie sur la podestoj kaj al la muŝoj en jenaj kestoj. Al la musoj maldekstre urino post nutrado per fungoj, al tiuj dekstre sen.

- Ho, ilin mi ankoraŭ ne rimarkis .... – Hm ... – Kaj kio pri la lito sur la fungo-skulpturo?

- Ah, tio. Vi povas lui ĝin por tranokti en la halo super la boacoj. Nokto por du personoj kostas mil eŭrojn.

- Ehe, mil ...?

- Jes, se vi ankoraŭ havas demandojn, jen la katalogo de la ekspocizio, por 15 eŭroj.

- Dankon, sed ...

Tiupunkte de mia vizito mi klopodis iom ordigi la faktojn: Muzeo de Nuntempa Arto, boacoj, venenaj fungoj, magiaj trinkaĵoj, ŝamanoj, piso, ekvido de la Dia, moderna arto, halucioj, arto ...

- Pacjo, la nordaj cervoj vere estas tiel karaj kaj ĉarmaj, mi ŝatus karesi ilin.

La infanoj revokis miajn rond-irajn pensojn en la realon.

- Ĉu vi aĉetas unu por ni? Baldaŭ estos kristnasko kaj ni nomos ĝin Rodolfo, kiel en la kanto pri Sankta Nikolao kaj lia cerv’.

- Em. Ĉu? Ĉu ni eble unue aĉetu belajn tasojn da trink-ŝokolado ĉe Sarah Wiener? Eble ili ankaŭ havas glaciaĵon.

Fine mi konvinkis ilin, ke prefere „glaciaĵo kaptita ol boaco kaptota“. Irinte trans la novembre frida korto al la kafejo, varmigis min profunde danka sento, ke mi ne devas gustumi tiun boaco-koktelon por sperti bizarajn, folajn kaj frenezajn momentojn. Mi ja vivas tie, kie ili hejmas.

La – nu, ja – „art“-ekspocizio estos malfermita ĝis 6-a de februaro 2011, Hamburger Bahnhof, nur bloko de la nova fervoja ĉef-stacidomo, ĉe la iama lim-trapasejo Invalidenstraße.

Viaj infanoj certe ŝatos ĝin, boacoj vere estas simpatiaj kunuloj.

P.S.: Pro la nordcerv-aĉet-atako de la infanoj mi tute maltrafis rigardi la musojn kaj muŝojn. Ĉu la mirakla trinkaĵo efikas je ili aŭ ne, mi ne povas raporti. Eltrovu mem!