Jen kion Petro skribis al mi:
"Pro kelkaj hazardaj artikoletoj, kaj pro mia Duden-laboro, mi [= Petro] dum la pasintaj tagoj de tempo al tempo speciale okupiĝis pri la plej fidela homamiko. Mi do listigos nun la gravajn menciojn en PIV (el 340) kaj aldonos miajn komentojn, kiu sekvos post "–".
1. barzojo: Rusa leporhundo – Petit Larousse [poste: PL] specifas: kun longaj haroj.
2. biglo: la plej malgranda leporhundo – specialistoj certigis al mi ke nepre ĝi ne estas la plej malgranda leporhundo. Plie mi pensas ke la piv-a difino estas malkompleta. La Concise Oxford Dictionary [poste COD] difinas: la plej malgranda angla ĉashundo, uzata por ĉasi leporojn, dum ĉasantaro sekvas piede. Mi pensas ke ne ĉiu hundo kiu ĉasas leporojn estas leporhundo, kaj... ke leporhundoj ne nur ĉasas leporojn! Mi mem ĉiam pensis ke la bigloj estis uzataj por lupoĉasado, kaj kuris antaŭ la surĉevalaj ĉasistoj... Supozeble la piv-a difino estu kontrolenda.
3. boksero: raso de gardhundo parenco al dogo – PL specifas parenca al buldogo kaj germana dogo.
4. buldogo: subraso el la hunda raso de dogoj, kun larĝa mallonga kapo, elstara suba makzelo kaj tre fortikaj mandiblaj muskoloj – sufiĉe klara difino.
5. cervohundo: – la vorto aperas ĉe cervo, kaj neniu plia klarigo estas. Nepre ne estas nomo de hundoraso... ideo verŝajne estas: hundo uzata por ĉasi cervojn... kvankam... la germana leksikono instruas: grupo de grandaj, fort-ostaj hundoj ekz. pirenehundo, kuvaco.
6. ĉashundo: hundo dresita por ĉaso – tute ĝenerala vorto, sen rasa signifo!
7. ĉenhundo: hundo dresita por gardi ekstere domon – ĝenerala vorto, iom pli specifa ol gardohundo (vorto kiu aperas en PIV ĉe hundujo kaj korthundo).
8. danhundo: granda hundo kun nigraj makuloj – nek PL nek COD mencias la makulojn. PL: tre granda hundo kun mallongaj haroj. COD: fortika mallonghara hundo. Kiel vi konstatas: tiuj "grandaj" vortaroj ankaŭ ne multe helpas nin por desegni robotfotojn! Kaj mi demandas min ĉu piv-istoj ne pensis pri Dalmataj hundoj kiam ili menciis la makulojn!
9. dingo: sovaĝa Australia hundo – kompreneble ne vere estas hundo.
10. dogo: hundo apartenanta al la rasgrupo de dogoj – PL: gardhundo kun granda kapo, kaj plata muzelo. (pri tio ja ĉiu pensas kiam temas pri dogo!)
11. fajrohundo: NE estas hundo, estas objekto! – mi nur aldonis tion, por montri ke oni estu atenta; ankaŭ en esperanto en kunmetaĵoj aperas "falsaĵoj".
12. flughundo: NE estas hundo.
13. gard(o)hundo: (aperas ĉe hundujo kaj korthundo).
14. grejhundo: Angla vario de leporhundo, uzata precipe ĉe vetkurado – COD: svelta, longkrura akrevida rapida hundo, uzata por ĉasi leporojn ktp.
15. grifono: speco de hundo kun longaj, hirtaj haroj – PL: hundo kun vilaj brosecaj haroj, de kiu ekzistas pluraj rasoj de ĉashundoj kaj familihundoj. COD: speco de fremda vilhara hundo, vulpoterier-simila.
16. halthundo: ĉashundo, dresita por halti, tuj kiam ĝi ekflaras ĉasotaĵon
– laŭ mi ne estas nomo de raso, sed indikas specialan sintenon de iuj (ne ĉiuj) ĉashundoj.
17. korthundo: gardohundo, tenata en domkorto – tre ĝenerala vorto.
18. kurhundo: (aperas ĉe genealogio!) – supozeble: hundo uzata por vetkurado; sen "rasa" signifo.
19. Labradora hundo. ĉashundo, uzata por akvaj birdoj – COD: speco de alporta hundo (alporti: trovi kaj en buŝo porti al ĉasisto). PL: alporta hundo, grandstatura, mallonghara, nigra aŭ flavruĝa.
20. leporhundo: leporhundo angla (sin: grejhundo), rusa (sin: barzojo), araba (slugio), Sin: levrelo – certe de ĉiu konata, kvankam ekzistas tre multe da diversaj specoj!
21. levrelo: leporhundo – sinonimo de 19, kaj mi fakte preferus ĝin kiel nomon, ĉar ĝi ne tiom rilatas al "leporo".
22. luphundo: hundo, pli-malpli aspektanta kiel lupo, kaj dresita speciale por gardado au policaj taskoj – mi pensas ke ni ne povas diri ke temas pri nomo de raso! eĉ se oni tuj pensas pri ŝafhundo... mi pensas ke la vorto nur taŭgas por indiki iun ajn hundon kiu similas lupon.
23. marhundo: NE estas hundo.
24. melhundo: vertago – la longa fela cilindro sur malaltaj piedetoj! nepre klara al ĉiu.
25. mopso: malgranda, mallonghara hundo kun plata dika nazo, subraso de dogoj – estas unu el la maloftaj kies nomo ne estas kvazaŭ sama en la eŭropaj lingvoj! Eble estas tipe germana hundo? Mia germana leksikono diras: al dogoj apartenanta raso de mallongharaj, ĝis 32-cmoj altaj nanhundoj. Mia nederlanda enciklopedio (ni konas ĝin sub nomo: mops): malgranda ĉina hundoraso kun malakra muzelo (do... fakte Pekina hundo??? Tamen Duden vidas du malsamajn hundojn), kaj bildigas la mopson tre buldogece; kiel nanan buldogon.
26. nana hundo – kompreneble ne indikas rason.
27. Pekina hundo – klara al ĉiu, mi pensas. Bulega da haroj en hundokorbo!
28. Pomerihundo = ŝpico – vidu ŝpico.
29. pudelo: hundraso, karakterizata de krispaj haroj, ofte fantazie tonditaj – se vi konas iom pri hundoj, vi scias pri kiu temas.
30. rathundo: (ĉe rato, sen plia klarigo) – ne estas klare al mi... ĉu temas pri hundo, kiu kaptas ratojn? aŭ pri rataspekta malpura hundaĉo?
31. San-Bernarda hundo: granda, longhara, montara hundo – la konata hundo, el niaj elementlernejaj legolibroj, kiu savas la homojn el neĝavalanĝo.
32. sangohundo: halthundo kun mallongaj haroj – laŭ la germana leksikono: hundo kun ŝultroalteco 65-70 centimetra, longa vosto, mallarĝa kapo kaj longaj pendoreloj, faldoj en la vizaĝo, pendelipoj kaj longa kolfaldo, mallonghara. Laŭ mia nederlanda enciklopedio temas pri: granda malica dogo, bredita por sekvi sangospurojn, antaŭe uzata en Usono, ĉe sklavoĉasado.
33. setero: raso de hundoj kun longaj ondaj haroj, dresita stari rigide, tuj kiam ĝi flaras ĉasaĵon – COD: bredaĵo de longhara hundo, trejnita por stari senmova kiam ĝi flaras ĉasotaĵon.
34. slugio: Araba leporhundo – mia nederlanda enciklopedio samopinias.
35. spanielo: raso de hundoj, kun longaj silkecaj haroj kaj pendantaj oreloj – COD: speco de hundo kun longa silkeca felo, pendantaj oreloj kaj kun tre obeema kaj ama konduto, iuj uzataj de sportistoj kaj iuj kiel familia hundo.
36. spurhundo: granda ĉashundo, per kiu ĉashelpanto eltrovas la vojon de ĉasotaĵo – ĝenerala (sed bezonata!) termino, nenia rasa signifo
37. ŝafhundo: hundo dresita por gardi ŝafojn – mi pensis pri la konata germana ŝafhundo (gregohundo; gregogarda hundo) sed mi dubas ĉu la vorto vere indikas (nur) tiun specon, ĉar mi konstatis ke oni ankaŭ uzas alirasajn hundojn por gardi ŝafojn... tiam oni fakte bezonus alian pli klaran vorton por la germana (ne nur! ankaŭ almenaŭ ĉe ni: Meĥlena... ktp) ŝafhundo. Fakte mi ne scias kiel oni nomas ilin angle!
38. ŝpico: longhara speco de ĉambra hundo – nederlanda enciklopedio: raso de hundoj kun pinta muzelo, rektstaraj oreloj kaj longaj haroj (blankaj, grizaj aŭ nigraj), kiu formas kolumon ĉirkaŭ la kolo.
39. terhundo: speco de dogo, dresita por ĉasi la bestojn, kiuj loĝas sub tero – laŭ mi (malgraŭ la difino de PIV) ne temas pri iu raso, sed pri konduto kiun oni povas instrui al hundoj de multaj rasoj. Ni bezonas la vorton teriero por indiki pli precize hundorason.
40. vertago: raso de hundoj, kun tre mallongaj kruroj, aparte tauga por la ĉasado de bestoj kiuj loĝas en tertruoj - Sin: melhundo – vidu melhundo!
41. vertrago: = leporhundo, levrelo (do evitenda!). – evitinda laŭ indiko en PIV.
42. virhundo – kompreneble sen rasa signifo!
43. vulpohundo: ĉashundo, dresita por la vulpoĉaso – laŭ nederlanda enciklopedio la fakta (origina) signifo estus interbredado de vulpo kaj hundo, kaj dresita por ĉasi vulpojn; sed pro ĝia pinta muzelo... oni en diversaj lingvoj ankaŭ uzas la nomon "vulpohundo" por la ŝpico. ... mi pensas ke en esperanto oni prefere uzu ĝin nur en ĝenerala signifo, ne vere rasa.
Rimarkoj (de Petro):
Ĉu la difinoj en PIV sufiĉas por kompreni? Ne! Sed same estas en ĉiuj nacilingvaj enciklopedioj…. krom se oni aldonas bildojn! Se vi el difino konstruus bildon, robotfoton …. verŝajne ĝi ne multe similus la veron. Ĉe rathundo…. mi vere ne scias pri kio temas, ĉar neniu klarigo estas….. ĉu moknomo (kiel ofte en naciaj lingvoj, pri hundo malgranda, malseka, kiu similas raton) aŭ “hundo kiu kutimas ĉasi ratojn”…. almenaŭ en nia nederlanda normvortaro estas iu speco, kiu estas konata pro tio…. kaj ankaŭ en Duden malnova! 37 malnova estis ratgrifono.
Manko en PIV estas ke por kvin kunmetaĵoj mankas difino, kvankam la kunmetaĵoj mem aperas: cerv- ĉen- gard- kur- kaj rat-.
Maksime do 25 nomoj de hundorasoj en PIV. Iuj mankas en Duden, sed aliflanke iuj Dudenaj mankas en PIV.
En la Bildvortaro estas plie:
44 teriero: al mi ŝajnas ke specifa karakterizo de terieroj estas la kvadrateca kapo, kun barbo, ĉar ekzistas tre diversaj specoj. – La germana leksikono donas iom ampleksan klarigon: angladevena formriĉa grupo de domhundoj (origine ĉashundoj) kun long-mallarĝa kapo kaj plej ofte kokecaj oreloj, ofte vilharaj. La leksikono plie aldonas priskribon de kelkaj specoj: Airedale T (Erdela), Fox T (vulpteriero), kaj Skota.
45 vulpteriero: iĝis en la nova Duden (bildo restis, nomo ŝanĝiĝis) Kimra teriero.
46 buldogteriero
47 Skota teriero
48 Bedlingtona teriero, grifono – laŭ la nederlanda normvortaro grifono estas nomo de du sufiĉe malsamaj hundospecoj...
49 Eskima hundo, Inuita hundo, sledohundo, polarhundo – en la nova Duden nomita Siberia, sed ŝajnas ke ekzistas nur unu speco.
50 ĉaŭĉaŭo – laŭ germana leksikono: jam de 2000 jaroj en Ĉinujo bredita raso de fortaj domhundoj kun premitaj kaj elstaraj plejofte brunaj haroj kaj blunigra lango, ŝultroalteco ĝis 55 centimetroj.
51 Afganhundo – la vortaroj kaj enciklopedioj estas tre ŝparemaj pri tiu hundo! Verŝajne ili opinias ke ... se oni unufoje vidis ĝin oni ne plu povas forgesi, kaj oni ne plu povas heziti. Ili ĉiam mencias nur: Afgana leporhundo...
52 dobermano – laŭ la germana leksikono: de S-ro Dobermano el pinĉeroj bredita raso de hundoj, kun ŝultroalteco ĝis 70 centimetroj. Laŭ normvortaro: fortika, mallonghara teriero, plej ofte nigra kun brunaj makuloj, aŭ bruna (mallongigo por dobermanpinĉero). Ĉu finfine pinĉero estas sinonimo de teriero? Pinĉero estas difinita kiel: grupo de hundorasoj, 30 ĝis 50 centimetroj altaj, ĉashundoj... En tiu ĉi paragrafo estas sufiĉe da materialo por horoj da disputado! Rapidu, gekaraj!
53 Germana ŝafhundo
54 Germana dogo
55 ratgrifono
56 Novtrovlanda hundo, iĝos en nova BV: Novlanda hundo
skolopa spanielo – nomo jam tiel en Bildvortaro, kaj ŝajnas al mi trafa nomo.
57 pojntero – nomo verŝajne en plej multaj naciaj lingvoj transprenita (3). La nomo estis en la bildvortaro, sed PIV (kontraŭe al diversaj aliaj) ne akceptis (eble hazarde pretervidis?) la neologismon. Problemeto estas kompreneble ke la etimologia ideo malaperas ĉe transpreno de la nomo. Interese estas ke la bildo en la vortaro ekzakte montras la pozon de tia hundo kiam ĝi trovis ĉasotaĵon. Mi kopias por vi, el The Concise Oxford Dictionary. Pointer: hundo kiu ĉe flaro de ĉasotaĵo restas senmove starante, kun la muzelo indikante la direkton, kaj ĝenerale kun unu piedo altentirita ... Mia nederlanda enciklopedio diras pri pointer: (tiel en nederlanda, do certe tre universala nomo.... do akceptebla, malgraŭ PIV), kun bildo, glathara starhundo, kiu indikas al la ĉasisto la lokon de la ĉasotaĵo. Bildo sufiĉe similas (Duden<>mia enciklopedio) sed en la enciklopedio la hundo havas brunan kapon kaj blankan nazon, kaj tute blankan korpon.
En nova Esperanta Bildvortaro verŝajne aldoniĝos:
58 Kimra teriero – ŝajnas al mi identa al vulpteriero...
59 Skota teriero – normvortaro: malgranda, longhara teriero masivkorpa kaj kun mallongaj kruroj.
60 ĉivavo – laŭ nederlanda normvortaro: speco de malgranda hundo, kun mallongaj piedoj kaj akra muzelo. Al la nomo ni venis laŭ kromvojoj. Naciaj skriboj plej ofte havas ion tre parencan de chihuahua (ne ĉiam, en iu nederlanda vortaro mi trovis: tsjiehoeahoea). Unua propono, laŭ iu fakvortaro, estis ĉiuaŭo ... sed, se oni iom pripensas pri prononco oni tuj konstatos ke tri sinsekvaj vokaloj (kaj ne forgesu kun la akcento sur la a) neniam estas bone prononcataj. Oni devus prononco, bone apartigitaj, i-u-a, iom azenece. Dua propono ĉiŭaŭo ... ne estas tro fundamenta, aspektas barbara, kaj fakte estas sistemfremda (lingvosistemo: Esperanto). Kaj oni povas tre rapide alkutimiĝi al la sistemamikeca ĉivavo. Cetere, la prononco originala uzas iun konsonanton ie inter v kaj ŭ. Laŭ mia germana leksikono temas pri: tre malgranda hundo, simila al nanpinĉero, kun grandegaj vespertecaj oreloj. Laŭ nia nederlanda norma vortaro: malgranda speco de hundo, kun mallongaj piedetoj, ronda kapeto kaj akra muzelo. Kompreneble la nomo rilatas al la Meksika urbo kun sama nomo.
61 Neapola mastifo – normvortaro: granda batalhundo de raso kiu jam ĉe la romanidoj estis konata. En multaj lingvoj mastino, sed en iuj mastifo, almenaŭ tiel certigas al mi mia amiko Jozefo. Kaj se ni nomas ĝin mastifo ni povas eviti la finaĵon -ino.
62 ŝnaŭcero – ŝajnas al mi iu teriero. Ĉe esperantigo de la nomo (Schnauzer en la germana) vole-nevole ankaŭ perdiĝas la etimologia refero al muzelo... Laŭ la germana leksikono (kiu normale devus esti specialisto pri ŝnaŭcoj) ĝi estas: iu speco de hundo... el kio mi ja povos konkludi ke ĝi ne flugas, ne vivas sub la akvo, kaj ne havas rostron... kaj el kio mi plie konkludas: ne tro rapide grumblu pri povra piv-a difino!
Kaj kio pri: blindulhundo; gvidhundo por blindulo; drogohundo; kadavrohundo; martir- hero- soldat- milit-hundo .... ? Kvankam facile formeblaj kaj plej ofte klaraj kunmetaĵoj... iuj ja devus esti en PIV. La vorto "drogo" aperas 24 fojojn en PIV, sed mankas la hundo por malkovri ĝin.
Laŭ mia interna konvinko kaj hunda instinkto mankas ĝis nun la tre populara
63 rotvajlero [laŭ Vikipedio rotvejlo (1)] kaj la iam adorata
64 buviero (2). Por mia interna harmonio kaj bonfartosento tamen plej mankas hundo, kies nomo ankaŭ en esperanto klare montras sian etimon: la
65 stratiero... ofte la plej fidela, plej amema, plej ŝatata kaj dorlotata el la tuta familio, la strathundo, la rasmalpura, la hundo al kiu ne mankas vosto, sed al kiu jes ja mankas ia ajn nobela genealogia arbo... aŭ kiu eble havas en si ion de ĉiu ebla hunda raso!"
-----
Tiom pri la eltrovoj de Petro. Mirinde, kiom da hundoj jam bojas en PIV, ĉu ne? 340 trafoj por hundo! Surprize, kiom da hundo-rasoj ankoraŭ mankas en PIV, ĉu ne? Kaj tamen ankoraŭ multaj pliaj ekzistas ol tiuj jam menciitaj de Petro. Jen kion Hron, Granda Vortaro Esperanto-Ĉeĥa 2006, krome mencias:
bladhundo (sangohundo), aporthundo, dalmathundo (dalmato; Petro mencias ĝin), prerihundo nigravosta (cinomuso nigravosta), fokshundo (vulpohundo, Petro mencias ĝin), hienohundo, istria hundo, japanhundo, 66 (!) kunmetaĵoj kun hundo de blindula hundo tra hundo-imposto ĝis vetkurado de hundoj, labradora hundo, minoserĉa hundo, leonberga hundo kaj ankoraŭ multaj aliaj.
Kion ni do konstatas? PIV estas multe pli riĉa ol oni kutime pensas kaj nepre havinda bazo. Esperanto estas multe pli riĉa ol PIV. Oni nur devas iom interesiĝi pri ĝi.
----
[1] Uzante Vikipedion oni ĉiam kontrolu en la "historio" de artikolo. Pri rotvajlero aŭ rotvajlo ĝi tuj montras, ke aŭtoro de la transskribo de germana "Rottweiler" per uson-angla -ej- estas la fifama "Sonjaaa". Eksciinte tion oni estu tre singarda kaj prefere kontrolu en iu fidinda vortaro.
[2] Vikipedio ne konas ĝin, sed demandas, ĉu mi eble mistajpis kaj fakte celis la vorton "biero" (!)
[3] Jes, Petro pravas, kiel oni rapide konstatas en Vikipedio (ekran-rulu al la fino de la artikolo). Kondratjev, Granda Vortaro Esperanto-Rusa 2006 jam notas ĝin: pojnter·o - Пойнтер.
Sign-in to write a comment.