Hodiaŭ do la suno "staras" kaj ne plu "foriras" de la Tero (solstico, latine "la suno staras"). Ek de morgaŭ ĝi "revenas" kaj kunportas novan lumon, forton kaj printempon ĝis la plej longa tago, la somera solstico. Ĉar la antaŭkristanajn festojn okaze de tiuj tagoj oni ne povis forigi, oni simple "kristanigis" ilin: El la vintra solstico fariĝis kristnasko, el la somera la Tago de Johano la Baptisto. Sed kial multaj festas kristnaskon, la pratempan revenon de la lumo, je la 25-a anstataŭ je la 21-a? La detaloj difini la ĝustan tagon estas komplikaj, la vintra solstico okazas iam inter la 20-a kaj 23-a, do ne estas fiksita, kaj la kristana fikso al la 25-a estas ŝuldata al la malnova julia kalendaro anstataŭigita hodiaŭ en Eŭropo per la gregoriana kalendaro.

La esperanta versio de Vikipedio bedaŭrinde ne traktas la historiajn kaj kulturajn aspektojn de la vintra solstico. Sed ekzemple la germana aŭ angla versioj faras. Kia ajn estas via kredo: Ek de hodiaŭ ni en la norda hemisfero paŝon post paŝo alproksimiĝas al nova somero - en mia horzono en centra Eŭropo precize ek de 18:47, do nun!