"En la fiŝistejo ... Vi ne plu sentas vin hejme en la fiŝistejo. Ĝia nova direktoro estas hundo kaj hieno. Antisocia elemento. Tipa produkto de la tempo. La epoko lin levis el polvo kaj koto. Ĝi lin altigis. Sed ĝi ne ŝanĝis lin. Li restis etburĝo, kiu neniam ĉesis honti pri sia antaŭurba, duonproleta, duonkampista deveno. La politikon li kaptis kiel bonŝancon kaj kiel vojon al kariero kaj profito. Tiurilate li ne miskalkulis. Kompreneble ankaŭ tio ne estis senpaga. Ne, li ne elspezadis monon por tio. Li pagis alimaniere. Per la propra memo, se entute li havis memon. Li fariĝis karaktera ruino ..."

En la recenzo de Don Harlow vi legas plian citaĵon el la romano. Ĉi-okaze temas pri ĉiuhoma aŭ almenaŭ ĉiuvira sperto: "Vi pedalas. Tamen iel vi ne sukcesas trafi la ĝustan ritmon. ..." Jam dekomence la biciklanto sentas, ke li ĉi-foje ne atingos la celon, ja, ke li neniam plu povos laŭbicikli la malfacilan vojon, ĉar lia junaĝo finiĝis kaj li neniam plu havos la junulan forton por ĝi. Tridek kilometrojn antaŭ la celo li devas halti en arbaro: "Vi ploras ... Pro tio, ke vi ne ĝisveturis ... Sed ankaŭ pro tio, ke tiu halto, iel, egalas al malvenko kaj al fino de etapo ... Per la foriro el Poliĉko finiĝis via junaĝo. Per la descendo dos [de sur la] biciklo ĉi tie, finiĝis alia via sennoma vojparto. Vi transpasis la zeniton. Vi lasis post vi la someran solsticon ... La suno plu lumas ... La deklivoj odoras timiane kaj rezine, kaj somerece verdas ... Sed la vojo antaŭ vi jam iras aŭtunen ... Nun ĉiam pli kaj pli ofte vi posidados arbarrande."

Estas tiu peco, kiun mi plej vigle memoras el la romano. Surprize, ke Harlow havis la saman impreson kaj elektis precize ĝin.