Profesia planlingvo por Eŭropo
Eŭropo Unio bezonas komunan lingvon, sed tiu lingvo devas esti multflanke taŭga por la nunaj pretendoj de la membroŝtatoj.
Ekzistas tre multaj planlingvo-projektoj, iuj pli disvastiĝintaj, aliaj malpli. La grado de disvastiĝeco dependas ne nur de la kvalito de la koncerna planlingvo (facileco en prononco, en skribo, en ellerno, kaj kontentiga esprimkapablo), sed ankaŭ de ĝia apogiteco.
En la kazo ke EU decidos enkonduki por komuna uzo iun planlingvon (kiel iam Israelo la re-kompilitan hebrean lingvon), tiukaze EU aŭ elektos iun jam ekzistantan planlingvon (malpli verŝajne), aŭ komisios internacian grupon de fakuloj por kompili novan planlingvon (pli verŝajne).
La ĉefa kialo, pro kiu EU ne akceptos iun jam finkompilitan planlingvon estas tiu fakto, ke la ĝisnunajn planlingvojn (escepte tiun hebrean duon-planlingvon), kreis nur unu, aŭ tre malmultaj personoj, ofte amatora(j).
Gravan, kompleksan verkaĵon ne eblas profesie krei fare de nur unu, aŭ kelkaj personoj, des malpli, se tiuj verkaĵoj ne havis lektorojn. Profesia verkaĵo ja postulas ampleksan kunlaboron de multaj *fakuloj* kaj faklektoroj.
Esperantistoj vane sopiras/revas, ke EU eventuale povus akcepti Esperanton. Pluse al ĉio, Esperanto havas gravan malavantaĝon: ĝia gramatiko estas "enbetonita". Pro la testamento de Zamenhof, neniu rajtas tuŝi Fundamenton! Tio estas decida argumento kontraŭ ĝia akceptebleco: EU neniam akceptos planlingvon, kiu kreiĝis antaŭ 120 jaroj, dume ĝia gramatiko en la lastaj 120 jaroj ne rajtis ŝanĝiĝi, kaj kiun planlingvon oni eĉ estonte ne rajtas ŝanĝi. Tian planlingvon EU ne povos adapti al la nunaj pretendoj.
Esperanto povas servi maksimume kiel specimeno por eksperimentado, kiel fonto de spertoj por krei novan planlingvon.
Helpe de la nunaj multkapablaj komputiloj eblas sufiĉe rapide kunkolekti la necesan vortotrezoron, eĉ prilabori la unuopajn vortojn laŭ la plej oportuna prononco (ĉio dependas nur de kvalitaj komputil-programoj), nur gramatikon necesas kompili "permane". Ĉi-kaze neniu sopiros je persona gloro, do estiĝos vera, efika, fruktodona gruplaboro. Mankos nek armado de lektoroj, do eraroj aŭ stultaĵoj malverŝajne ornamos tiun planlingvon.
La sukceso de iu profesia, grupa kunlaboro helpata de komputiloj, estas milfoje pli granda, ol kaze de ajna amatora solulo sen lektoro(j).
Vere nur decido mankas, kaj la nova, furora planlingvo relative rapide realiĝos. Se tiun planlingvon ekuzos miloble pli multaj homoj, ol Esperanton, tiukaze ankaŭ ĝia literaturo riĉiĝos miloble pli rapide, ol tiu de Esperanto. Do ne necesos jardekoj, por aperi la sama sortimento de literaturaj verkaĵoj, kiel en Esperanto.
Articles by Laszlo Istvan TOTH
Ĉu Esperanto estas aŭ ne estas fonetika lingvo?
-
Por klarigi tion, necesas unue interkonsenti pri kion oni povas nomi "fonetika lingvo".
Fonetika li…
-
19 Nov 2008
Kiel uzi la vorton au la vortoparon "nek"?
-
Iuj tiel opinias, ke la vorton "nek" eblas uzi nur kombinite: "Nek Maria, nek Petro ĉeestis."
En ti…
-
28 Oct 2008
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
5 621 visits
Profesia planlingvo por Eŭropo
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Pli dece estintus prezenti ilin popece, aŭ prezenti plurajn "pakaĵojn" (ĉar ene de proponaro diversaj proponoj ofte povas kunligiĝi). Do mallonge, la tuta afero pri reformo estis gvidata neprofesie. Eĉ mi ne akceptintus ĉiujn proponojn en la sama pakaĵo.
Mi jam renkontis plurajn E-istojn kiuj asertis, ke ili ne akceptus alian planlingvon, eĉ se ĝi estus nekompareble pli bona, ol E-o, ĉar ili jam *ne volas* ellerni pluan planlingvon!
Egoismo pro pigreco fare de la tiamaj voĉdonantoj ellerni uzi iom alie la planlingvon, same efikis grave al la voĉdono.
De tiam ekaperis pluraj similaj iniciatoj, kiuj povas prezenti realajn ekirpunktojn por prilabori pli modernan planlingvon.
Vi skribis, ke "tia homo ĝis nun mankas" - sed mi diras: tia homo (singulare!) eĉ ne ekzistu, sed ja ekzistu profesia, kunordigita *grupo* de "tiaj homoj"!
Mi jam menciis tion, ke lingvo ne iĝos facila nur pro tio, ĉar oni donas por ĝi malmultajn regulojn, sed male. Jam antaŭ cent jaroj lernolibroj enhavis centojn da reguloj. Nek Esperanto devintus esti escepto.
Vi skribis: " tie, kie sidas kvin fakuloj, vi havas dek opiniojn" - jes ja, ni ekhavu ne dek, sed centon da ideoj! La plej gravaj homaj realigoj kreiĝas per kunlaboro ne de kvin, sed de centoj, miloj da kunlaborantoj. Tute ne veras tio, ke grupa laboro ne helpas en kreado pri nova lingvo, sed male!
La nova hebrea duon-planlingvo kreiĝis per grupa kunlaboro de fakuloj.
Tiu aserto, ke Esperanto estas la unusola planlingvo, kiu evoluis de projekto al realo, estas personkultemeca aserto. Multaj ekseraj faktoroj helpis ĝian disvastiĝon, pri kiu mi jam skribis en kelkaj artikoloj.
Per tiu rimarko mi ja kritikis d-ron Blanke, ĉar li asertis maveraĵon. Tion pruvas ekz. la ekzistanta literaturo pri Ido.
Por mi, kaj opinioj, kaj ideoj estas bonvenaj. Mi ne konsideras tion kiel malavantaĝon, se pluraj kunlaborantoj prezentas diversajn opiniojn, ideojn, sed male. Oni prezentu kiel eble plej multajn opiniojn kaj ideojn. Helpe de tiuj opinioj kaj ideoj eblas evolui.
Sed min ĝenas la spertebla fisko pri Esperanto, kaj mi provas prilumi la kialojn, kaj se eblas, solvi la problemojn, anstataŭ nebuligi la veron/realon, kiel kutimas tion fari la politikaj propagandoj.
---
Tute prave, sed laŭ la opinio de d-ro Blanke, Esperanto estas: " la unusola, kiu ŝanĝiĝis de projekto al realeco." - nu, tio ja demonstars mankhavon pri informiteco, aŭ antaŭjuĝon.
Ankaŭ Ido evoluis de projekto ĝis realo (uzebla planlingvo kun originala kaj tradukita literaturo).
La grado de disvastiĝeco estas tute alia afero.
La angla lingvo disvastiĝis tiom multe ne tial, ĉar ĝi estis "signife pli bona", ol ekz. la franca.
Tute same nek Esperanto disvastiĝis nur tial, ĉar ĝi estis "signife pli bona", ol ekz. Ido.
Do paroli pri "sukceso" de iu lingvo konsiderante nur la gradon de disvastiĝeco estas trompa aliro al la problemo.
/"Tion mi komprenas. Sed la homoj ĉi tie estas esperantistoj."/
---
Se tiel estas, ke ili estas nur fanatikaj Esperantistoj, anstataŭ esti klarvidaj, ne-egoistaj homoj kiuj deziras havigi al homaro la plej utilan planitan pontlingvon, nu, tiam mi bedaŭras tion...
Mi pensas kaj agadas laŭ la intereso de la tuta homaro, sed ne nur laŭ la intereso de iu antaŭjuĝa, malgranda komunumo. MI estas adepto pri demokratia eblo elekti libere la plej konvenan version de iu planlingvo, aŭ elekti libere inter la plej bonaj planlingvoj, aŭ se oni opinias tiel, ke tia akceptebla moderna planlingvo ankoraŭ mankas, tiukaze oni ja kreŭ ĝin helpe de modernaj rimedoj, kiel kreiĝis la nova duon-planita hebrea lingvo. Elekti la plej konvenan planlingvon, morale *neniel* rajtas decidi nur iu certa, "interesata" komunumo, sed ja la tuta homaro!
---
Plenkreskuloj decidas laŭ siaj propraj prudentoj. Forlasi aŭ ne forlasi Esperanton estas rezulto de propra decido. Tiuj, kiuj legas diversajn artikolojn, havas eblon kaj rajton analizi, trapensi la enhavon, kaj decidi mem.
Tiuj, kiuj estas prudente konvinkitaj pri la malo de la teksto-enhavo, agos konforme al tiu propra konvinko.
Kazimierz Bein ne legis miajn artikolojn, tamen havis similan opinion pri Esperantistaro.
Oni konu ĉies opiniojn, kaj poste decidu mem!
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
Ĉu vi vere kredas tion, ke tiuj miloj da gejunuloj, kiuj ĉiujare faras sukcesan ekzamenon pri Esperanto ne_lernas_el_lernolibro?
Gramatiko, kiu permesas kontraŭdirojn, grave malhelpas lingvolernadon.
Gramatiko, ki instruas erare, misinstruas lingvolernantojn.
Gramatiko, kiu lasas lingvolernantojn sen firmaj konsiloj, aŭ tute sen konsiloj por gramatikaĵoj, grave malhelpas lingvolernadon.
Ni imagu tion, ke helpe de racia pensado oni fine verkos racie kaj logike ĝustan gramatikon, kiu fine estos ankaŭ lektorita. Ŝajnos, ke la afero estas solvita, sed tamen ne:
Kion oni faru pri tiu lingvaĵe (ne stile!), gramatike ne homogena E-a literarturo?
Kiel oni instruu iun ĝustan lingvaĵon, se parto el tiu trolaŭdata literaturo instruas la malon?
Kiu havu kuraĝon konsili lingvolernantojn *ne* legi certajn literaturajn verkaĵojn, kiuj heredis eraran lingvaĵon? Do kiu havu kuraĝon krei liston pri tiuj literaturaj verkaĵoj, kiuj estas evitendaj por lingvolernantoj, dume furoras personkulto?
Ĉu Esperanto restu plue hobia planlingvo nur por kleruloj, poliglotoj? - se jes, kiel realiĝos la deziro de Zamenhof, nome, ke vastaj popoloj povu interkompreniĝi per facile alproprigebla planlingvo?
Sign-in to write a comment.