Por eviti malagrablajn "surprizojn", kiujn povas okazigi virusoj, spion-programoj, informadikaj fi-penetruloj, subita difektiĝo de daten-stokilo, ktp. indas de tempo al tempo (monate, dumonate) fari perfektan kopion pri la fiksa daten-stokilo ("durdisko").
La plej sekura kaj cetere senkosta metodo estas kopii stokilon per linuksa operaciumo. Por tio vi ne devas esti eksperto pri linukso! Sufiĉas prepari iun diskon KD au DVD pri ajna linukso. Tian ISO dosieron vi povas elŝuti desur interreto senpage, kaj la disko-skriba-programo Nero kreas el ĝi rekte KD aŭ DVD diskon pri linuksa operaciumo. Vi ne bezonas instali specialan kopio-programon alsur via durdisko.
Por havi kopion pri via ĉefa daten-stokilo vi bezonas iun plusan, fiksan daten-stokilon, kies entenkapacito estu sama au pli granda, ol via kopiinda, fiksa daten-stokilo.
Vian kopiindan, fiksan daten-stokilon ĝustigu kiel mastron ("master"), konektu ĝin al la unua ("Primary") konektilo IDE. Ĉi-loke estu konektite ankaŭ la KD au DVD ludilo, ĝustigite kiel servanto ("slave").
La duan (novan, malplenan) fiksan daten-stokilon ĝustigu same kiel mastron ("master"), kaj konektu ĝin al la dua ("Secondary") konektilo IDE. Ĝi estos tiu stokilo, alsur kiu vi kopios la enhavon de via ĉefa stokilo.
Kontrolu en via komputila "baza enir-elir sistemo" (BIOS – titole: "Setup"), ĉu la vicordo de stokiloj rilate al operacium-enigo ("Boot sequence") estas konforma al:
1.) KD (au DVD)
2.) HDD-0 (nulo, do la unua durdisko!)
3.) ceteraj ebloj
Se la supraj kondiĉoj estas plenumitaj, startigu la komputilon kaj tuj enmetu la diskon kiu surhavas linuksan operaciumon.
La operaciumo eniĝos alen memorilo, kaj sur ekrano aperos menuo pri diversaj opcioj.
Elektu la opcion "konzolo" ("Console"). Post la enŝarĝiĝo de la operaciumo aperos listigite la trakteblaj datum-stokiloj:
/dev/hda (eventuale: hda1; hda2, ktp. se vi havas plurajn particiojn sur tiu fonto-stokilo)
/dev/hdc (eventuale: hdc1; hdc2, ktp. se vi havas plurajn particiojn sur tiu celo-stokilo)
Mencio: en la priskribita konfiguracio (kunmunt-strukturo de stokiloj) la paralel-komunika disko (KD au DVD) estos indikata per "/dev/hdb".
Nun vi povas starti la plenuminstrukcion "dd" kaze de stokilo, kiu komunikas paralele (tiuj tradiciaj: P-ATA).
Kaze de paralel-komunika stokilo (tradicia) estas oportune uzi la sekvan kompilitan plenumistrukcion:
"dd if=/dev/hda of=/dev/hdc bs=4096 conv=notrunc, noerror"
Klarigo pri parametroj:
"dd" ("disk duplicate") la nomo de la kopi-programeto.
"if" ("input file") indikas la fonto-dosieron (kiun oni kopias)
"of" ("output file") indikas la celo-dosieron (al kiu oni kopias)
"bs" (byte per sector) indikas formaton de stokotaj datenoj
"conv" (conversion) rilatas al la maniero de la procezo de kopiado.
Per ĉi tiu metodo vi povas kopii ĉian paralel-komunikan datum-stokilon, sendepende de ĝia enhavo. Vi obtenos perfektan (laubitan) kopion de la originala stokilo. La kopiado povas dauri eĉ plurajn horojn, funkcie da la kapacit-enhavo de la stokilo.
. . . . . . . . . . . . . . . .
Por trakti stokilojn, kiu komunikas sekvence (S-ATA) vi bezonos la t.n. linukson "Helix", kiu estas elŝutebla de:
http://www.e-fense.com/helix/downloads.php
Por kopii sekvenc-komunik-stokilon (S-ATA), la ĉefa stokilo devas esti konektita al la unua SATA konektilo, kaj la dua stokilo al la laŭvice sekva SATA konektilo.
Vi bezonos enŝarĝi desur KD aŭ DVD disko la linukson "Helix", kaj post la elekto de "konzola" opcio, aperos listigite la trakteblaj stor-aparatoj jene:
/dev/sda (eventuale: sda1; sda2, ktp. se vi havas plurajn particiojn sur tiu fonto-stokilo)
/dev/sdb (eventuale: sdb1; sdb2, ktp. se vi jam havas plurajn particiojn sur tiu celo-stokilo)
Por kopii sekvence-komunikan stokilon estas oportune uzi la sekvan kompilitan plenuminstrukcion:
"dcfldd if=/dev/sda of=/dev/sdb bs=4096 conv=notrunc, noerror"
La saman Helix-linuksan operaciumon eblas uzi ankaŭ por paralel-komunikaj stokiloj, pere de la plenuminstrukcio "dcfldd". Eĉ pli, eblas kopii ankaŭ paralelan stokilon al sekvenca stokilo, kaj inverse.
Kaj kaze de paralela, kaj kaze de sekvenca stokiloj indas zorgeme atenti pri la ĝusta munt-sinsekvo de stokiloj, kaj pri la ĝusta entajpo de la plenumistrukcio, por, ke hazarde ne kopiu la "enhavon" de la malplena stokilo alsur la plena, fonto-stokilo… :-)
Sign-in to write a comment.