En nuna komputiligita mondo oni devas uzi multloke pasvortojn, kodojn, kiujn pli kaj pli malfacile povas cerboteni.

Por ne devi memorigi tiom da pasvortoj, oni kutimas uzi la saman pasvorton por pluraj servoj. Tio estas tre danĝera kutimo, ĉar povas helpi al misuzantoj.

Kiel mi jam menciis en la artikoleto: https://www.test.ipernity.com/blog/35820/339241

pluraj portaloj, korespondiloj povas havi saman protektanton (sekretan servon), kiu kontroltenas la personajn datenojn de uzantoj.

Nu, imagu situacion en kiu vi uzas la saman pasvorton, kaj por Gmaila korespondilo, kaj por FaceBooka komunuma portalo.

La protektanto de tiuj du (aǔ eĉ pli) servoj per programeto serĉas samajn pasvortojn.

Oni kutime surmetas validajn personajn informojn je komunumaj portaloj, kiel ekz. Iwiw - apartenas al komunikada kompanio T-com, kontrolata de la hungaraj sekretaj servoj, Orkut - apartenas al Google, aǔ FaceBook - sen komento, pri ĝia aparteno...

Se tiu programeto malkovras du samajn pasvortojn ekz. en Gmailo kaj FaceBook, la kontrolistoj povas facile analizi ene de tiuj du kontoj la skribstilon, asociitajn datenojn, ktp. kaj identigi la posedanton de la Gmaila korespondila konto. Ekde tiu momento ili povas eĉ misuzi la malkovritan korespondilan konton, kies pasvorton jam konas.