La hororaj okazintaĵoj en la ĉefurbo Oslo, kaj precipe sur la insulo Utøya, je la unua rigardo/pripenso ŝajnas esti kutima, celorientita terorista agado. Sed tio povas facile misgvidi onian prijuĝon.

Similan homan (best-instinktan) sintenon eblas senpene rekoni/identigi en socio dum la ĉiutaga, sen-sensacia, ”paca” agado, se oni ne lasas sin deturnitaj de jam trivialigitaj agoj.

Ankaǔ la profesiaj, do pagitaj ĉasistoj apartenas al mortigema homa sinten-grupo, sed ili havas ĝuste la taskon elekt-mortigi bestojn. La agado de la profesiaj ĉasistoj tamen estas regulita ĉar ilia tasko estas malmultigi/ĝustigi la nombron de bestoj en certa zono laǔ certaj klare difinitaj konsideroj. Ili prizorgas pri la konvena nombro de bestoj, elekt-mortigante la jam maljunajn aǔ/kaj malsanajn bestajn ekzemplerojn. Samtempe ili plenumas ankaǔ la dezirojn de siaj mortig-instinktoj.

Precipe ĉe politikistoj, karieristoj (karakterizaj esti trudambiciaj, perfortemaj) ĉasado estas tre polulara delektiĝo/ŝatokupo. Evidente, la amatoraj ĉasantoj ĉasas bestojn nek por havi kion manĝi, nek por ”konscienceme” prizorgi/kontrolteni la bestaran populacion. Ili ĉasas nur por plenumi la dezirojn de siaj mortig-instinktoj.

Se por la norvega amasmortiganto la konkreta politika celo estintus unuaranga, li povintus mortigi ĝuste tiujn politikistojn, pri kiuj li plendis en sia manifesto. Li klare sciis tion, ke ne atingos sian celon per mortigo de gejunuloj. Ankaǔ la bombeksplodo en Oslo ne celis konkretajn politikistojn.

Tio estas, ĉar la baza, ĉefa motivacio por Breivik estis delektiĝi dum amasmortigado. Postvivanaj atestantoj asertis tion, ke la murdanto (li ja ne estis pagita, profesia murdisto) post pafado kontrolis viktimojn, ĉu ankoraǔ vivas aǔ ne. Se la vunditaj viktimoj ankoraǔ vivis, li pafis plue, ĝismorte. Li ne faris tion por ”ne lasi” vivante atestantojn, ĉar sciis bone, ke li ne havas ŝancon forfuĝi. Li ankaǔ tion sciis, ke multaj atestantoj povos eskapi desur insulo. Li tamen mortigis gejunulojn senĝene ĝis la alveno de militordona trupo. Li faris tion pro plezuro, delektiĝo, simile kiel iuj politikistoj, karieristoj, kies mortig-deziro ne sperteblas okulpfrape, ĉar oni kutime ne starigas la demandon: kial iuj amatoraj ĉasantoj pagas monon por povi pafi bestojn, se havas kion manĝi? Ili ja povus eĉ aĉeti viandon de sovaĝa besto, se siaj apetitoj postulus tion.