(Dediĉita al mia patro)

 

Kun patro man' en mane

 

Triste serena dimanĉo

Tagoj nebulaj, lontanaj

La memoroj elvokas

miajn paŝetojn infanajn

 

Duraj, militaj jaroj

forpasis dankal Di’

Longan vojaĝon entrajne

kune travivis mi kaj vi

 

Jen man’en mano de l’patro

en la urbeto ĉemara...

Flugas la pensoj vesperaj

al la persono plej kara.

 

De viaj manoj kreita

mia marista vesteto:

ĉemiz’ kun blanka kolumo,

blua plisita jupeto.

 

Ni paŭzas en la kukejo

post porinfana meso

trinkante tason da teo,

manĝante tranĉon da kekso.

 

Niaj solecaj promenoj

tra la ĉeurba arbaro

kaj laŭ la river’ fluanta…

Tri kilometrojn al maro.

 

L’ ondoj aspergas nin dolĉe

post tutsemajna laboro:

mia, ĉe benko lerneja,

via, ĉe tablo tajlora.

 

Mi dankas vian patrecon

Vian forlason priploras

Via konstanta ĉeesto

subtenas min kaj konsolas.

 

Helena

 

*1 kekso = keks ( tipe pola bakita dolĉaĵo)

* 2 lontana (laŭ reta vortaro) malproksima por meznivela leganto restas nur gvate gapi la drolan miksaĵon de raraj vortoj kaj lontana senco [1]; povus veturi pli kaj pli lontanen, ĝis la insuloj