LA JUGLANDARBO STUCITA

(verkita de Elena Liotto en dialekto de Vicenza

kaj esperantigita de Helena T.)



Estis belega

la juglandarbo

sur la herbej’ de dom’ mia.

La arbo

branĉo-plena,

iomete invadema,

tamen tre bela.

Bone kombita

la densa frondar’

somere donis

grandan ombron.


Ĝi estis kiel revo,

kvazaŭ iu mistero,

kunplektanta

la teron kaj ĉielon.


Hodiaŭ ĝi ŝajnas

oldino kurbita

kun rara harar’

malkombita.

Povra arbo senpluma.

Oni ĝin tranĉis,

tondis kaj vundis.

Senprude dirita,

ĝi estas kastrita.


Unusola tufo

al l’arbo lasita

etendiĝas alten,

al ĉiel’ direktita,

kvazaŭ fingro giganta

kun sever’ avertanta

invademajn ulojn,

propran potencon kredantajn:

super vi estas ĉiam

la mano pli pova ol via,

ĝi vian perforton punos

kaj klinigos kapon vian.