En restoracio mendas tri homoj.

- Mi petas fruktoteon.

- Ankaŭ mi.

- Mi petas verdan teon, sed portu ĝin en pura taso!

Post tri minutoj reaperas la kelnero, por disdoni la teojn.

- Kiu el vi mendis en puran tason?