Ploros mi, certe ploros mi
Vi pardonu ĉar mi ploros ja
Pro doloro forpasonta
Pasaĝero de la trajno
En ĉirkaŭo de rigard’
(Ripetu)
Dolor’ kaj ĝoj’ kunvenas
Ene de l’ sambo,
Harmoniplenas
Ploros mi do en la kadenco
Kie ridon sambo prenas.
Lasu, ke malĝoj’ sin kredu mastro
De ĉi tiu kor’ batanta min’
Lasu, ĉar jen sambo mastrumiĝas
Kaj la larmo do finiĝas
per la son’ de l’ tamburin’
(Ripetu)
Sign-in to write a comment.