www.youtube.com/watch?v=uNx2kZEyauI

"Eu não existo sem você"
(muziko de Tom Jobim kaj Vinícius de Morais - tradukis Vitor mendes)

G7M E7/9- Am7 C/D
Mi scias kaj vi scias ĉar la vivo volis tiel
Am7 D7/9- G7M G6
Nenio sur la mondo nin disigi povos iel
C#m5-/7 F#7/A# Bm7 E7/9
Mi scias kaj vi scias ke distanc' ne ekzistas
Am7 D7/9- G7M E7/9-
Ke ĉiu granda am' nur vere grandas ja se tristas
Am7 Cm7 Bm7 E7/9-
Pro tio mia am', ne timu se venos sufer'
Am7 D7/9- G7M C/D
Ĉar portas min al vi la tutaj vojoj sur la Ter'
G7M E7/9- Am7 C/D
Kiel la ocean' nur vere belas ĉe lumbril'
Am7 D7/9- G7M G6
kiel kanzono nur kantata pravas je util'
C#m5-/7 F#7/A# Bm7 E7/9
Kiel nubo nur estas okazanta per la pluv'
Am7 D7/9- G7M E7/9-
Kiel poeto estas granda nur ĉe suferpruv'
Am7 Cm7 Bm7 E7/9-
Kiel la vivo sen, esti la am' vivo ne restas
Am7 D7/9- G7M Cm7 G7M
Ne estas mi sen vi kaj ankaŭ vi sen mi ne estas.