Junuloj el Brazilo, tuj post ke estis konfirmita ke la olimpiaj ludoj estos en Rio de Janeiro en 2016, parolis en retejo pri kiel la esperantistoj povus esti laborante per esperanto dum la evento. Tuj post oni transdonis al mi la ideon ke la uk de 2016 povus okazi en Rio, unu semajno antaŭ la olimpiaj ludoj. Tiu ideo estis diskutita en orkut kie oni proponis la apudan urbon Niterói, kie estas proksima de la lokoj kie estos la ludoj en la urbo Rio de Janeiro. Mi trovis tiujn ideojn bonegaj! kaj mi ekpensis ke esperantistoj partoprenintaj la kongresoj el aliaj landoj povus esti helpantaj la personojn kiuj venis al la olimpiaj ludoj, por ke ili pli bone rilatiĝu kun la brazilanoj. Mi pensis pri esperanta servo por helpo al olimpiaj ludoj. Kaj poste mi ekdemandis min mem: kie estos la Uk de 2012, kiam la olimpiaj ludoj estos en Londono? Ĉu ĝi ankaŭ ne povus okazi en Londono por ke tiu esperanta laboro estu farita tiam?