Akvoj de marto
(Águas de março)
de Tom Jobim (RJ)
tradukis Sylla Chaves
Jen ŝtip’ aŭ ŝtono
kaj la fin’ de l’ linio...
jen restaĵo de stumpo
kaj ioma nenio...
vitra frakasitaĵo,
kaj la viv’ kaj la sun’,
kaj la nokto kaj morto,
enfaluj’ kiel pun’.
Estas nodo en trunko,
estas kverko floranta,
kaj vulp’ en vepro
kaj birdeto belkanta.
Estas nun preskaŭfalo
borde de la rivero
kaj neebla kompreno
pri la granda mistero...
Estas venta blovado
kaj la fin’ de l’ deklivo,
meto de tegolaro
kaj la ĝojo de l’ vivo...
Alrivera fluado
de la akvoj de marto...
kaj fino de l’ laco,
kaj refoja bonfarto...
Piedo, grundo
kaj marŝa trankvilo,
kaj birdeto kaptita
per la ŝtona ĵetilo...
kaj birdeto fluganta...
birdeto sur ter’...
rivereto ĝojkanta...
nemanĝita paner’...
kaj la fundo de l’ puto,
kaj la fino de l’ vojo,
soleca minuto,
mien’ de malĝojo...
Nun ŝraŭb’ aŭ najlo...
aŭ konta aŭ kanta...
aŭ beko aŭ piko...
aŭ guteto gutanta...
Kaj spok’ aŭ spiko...
kaj lumbril’ de l’ mateno...
kun du miloj da brikoj
kamiona alveno...
La ŝtip’... la tago...
subita forpuŝo...
sur la vojo splitiĝo...
bona brand’ en la buŝo...
Estas korpo surlita
kaj loĝej’ konstruota...
veturil’ difektita...
voj’ kota... voj’ kota...
Jen ran’, jen bufo...
jen ŝtup’, jen ponto...
kaj suno matena
en la horizonto...
Per la akvoj de marto finiĝas somer’,
kaj promesas al koroj da am’ kaj esper’.
Jen serpento aŭ ŝtip’,
kaj Jozef’ aŭ Johan’,
kaj tranĉet’ en pied’,
kaj pikil’ en la man’...
Per la akvoj de marto finiĝas somer’,
kaj promesas al koroj da am’ kaj esper’.
Jen ŝtip’ aŭ ŝtono
kaj la fin’ de l’ linio...
jen restaĵo de stumpo
kaj ioma nenio...
Jen ŝtupo, jen ponto,
jen buf’, jen ran’...
belo de l’ horizonto...
intermita malsan’...
Per la akvoj de marto finiĝas somer’,
kaj promesas al koroj da am’ kaj esper’
Sign-in to write a comment.