Akvoj de mardo
Tradukis Vitor Mendes
Jen ŝton’, jen stang, jen de l’ vojo la fin’
Restaĵo de stumpo, soleca virin’
Jen peceto de vitro, jen la viv’, la sunvok’
Jen la nokto’ jen morto, ŝnurmaŝ’ jen fiŝrok’
Jen arbego sur kampo jen de l’ lingno tubero
Kajnga’ kandejo jen matita perejro
Jen elventa lignaĵ’ , fal’ de mont’ al aer’
Jen la vol’ aŭ ne vol’, jen profunda mister’
Jen la vento ventante, deklivfin’, jen la ver’
Jen la trab’ jen la tru’, fest pro l’ first’ lasta er’
Jen la pluvo pluvante, jen parol’ ĉe river’
Del’ akvoj de marto, fin’ de laca esper’
Jen plank, piedo’, marŝo laŭ la liber’
Jen birdeto em man’, ŝtonĵetilo sur ter’
Birdo jen en ĉiel’, birdo jen sur la grund’
Rivereto, kaj font’, pano-peco por hund’
Jen la fundo de l’ puto, jen de l’ vojo la fin’
Vizaĝe domaĝe, soleca virin’
Kaj jen dorm’ kaj jen najl’, jen estant’ kaj estonto
Kaj Jen Guto gutante, kaj jen konto, rakonto
Kaj jen fiŝo, kaj gesto , arĝentaĵo brilanta
Jen la lum’ de l’ maten’, jen la brik’ alvenanta
Jen brullingno , jen tago, jen la padofiniĝo’
Jen la branda botelo, kaj surstrata splitiĝo
Jen projekto por domo jem la korpo surlito
Jen defekto en aŭto, jen la kot’ kotoglito
Kaj jen paŝ’, kaj jen ponto, kaj bufo kaj ran’
Jen restaĵo el mat’, en matena lum-ban’
Jen la akvoj de marto, en fin’ de somer’
Jen promeso de vivo en nova esper’
Jen ŝton’, jen stang, jen de l’ vojo la fin’
restaĵo de stumpo, soleca virin’
Jen serpent’ jen la ŝton’, Jen Johan kaj jozef’
Jen la dorno en man’, pied-vund’ relief’
Jen la akvoj de marto en fin de somer’
Jen promeso de vivo en nova esper’
Jen ŝton’, jen stang, jen de l’ vojo la fin’
Jen restaĵo de stumpo, jen soleca virin’
Jen peceto de vitro, jen la viv’, la sunvok’
Jen la nokto’ jen la morto, jen ŝnurmaŝ’ jen fiŝrok’
Jen la akvoj de marto en fin de somer’
Jen promeso de vivo en nova esper’
Sign-in to write a comment.