Boglárka Csemer
Ĝeneralaj informoj Kromnomo | Boggie |
---|---|
Naskiĝnomo | Csemer Boglárka |
Naskiĝo | 30an de novembro 1986 (28-jara) Budapeŝto, Hungario |
Ĉefa aktivaĵo | Kantistino |
Muzika ĝenro | Popola muziko, alternativa |
Aktivaj jaroj | Ekde 2013 |
Marko | Tom-Tom Records |
Boglárka Csemer, pli konata sub sia sceneja (artista) nomo Boggie estas hungara kantistino.
Enhavo
- 1 Muzika debuto
- 2 Eurovision 2015
- 3 Israela cenzuro
- 4 Diskografio — 4.1 Sola
- 5 Referencoj
- 6 Ligiloj
Muzika debuto
Boggie akiris certan internacian famon tra la tutmondaj informiloj (Usono, Unuigita-Reĝlando, Francio...) pro sia franclingva kanzono "Nouveau parfum" (Nova parfumo), per kiu ĝi kondamnis ekscesan uzon de retuŝprogramoj kaj la supraĵecon de la nuna socio4. Ekzistas ankaŭ hungarlingva versio, "Parfüm", kiu estis klasifika kiel unua de la vendoj en Hungario5.
Eurovision 2015
La 28an de februaro 2015, ŝi gajnis la hungaran konkurson A Dal, per la kontraŭmilita kanzono "Wars for nothing" (Militoj por nenio), kaj, sekve, estis elektita por reprezenti Hungarion en la Konkurso Eurovision de la kanzono 2015 en Vieno, Aŭstrio6.
Israela cenzuro
La maroka gazeto "TelQuel.ma" raportis, la 23an de marto 2015, ke Israelo postulis cenzuron de frazo el la originala teksto de la kanzono "Wars for nothing" elvokanta la grandan nombron da civiluloj kaj infanoj mortintaj dum la atako de Gazao dum la operacio "Fandita plumbo" : "2014 — Gazao — la du trionoj el la viktimoj estis civiluloj, el kiuj pli oli 500 infanoj." (La chanson évoquant Gaza à l'Eurovision censurée sur demande d'Israël)
Diskografio
Sola
- Nouveau parfum (2014)
- Wars for nothing (2015)
Referencoj
- ↑ (en) « Cosmopolitan » [archive]
- ↑ (en) « Dailymail » [archive]
- ↑ (en) « La nouvelle république » [archive]
- ↑ « La nouvelle république » [archive]
- ↑ (hu) « Kereső - lista és dátum szerint (2014.01.20 - 2014.01.26) » [archive]
- ↑ « Quatre chansons et un séisme… » [archive]
Oficiala retejo : http://www.boggieofficial.com/
Facebook : https://hu-hu.facebook.com/BoggieOfficial
TelQuel.ma :La chanson évoquant Gaza à l’Eurovision censurée sur demande d’Israël21st Century Wire : Israeli Ambassador Attempts to Ban Hungary's 'Pro-Peace' Eurvision Song Entry (La israela ambasadoro en Hungario provis malpermesigi porpacan hungaran kanzonon en Eurovision)
Lyricstranslate : Tradukoj de “Wars for nothing“ :
Ĉefa fonto : Wikipédia — fr.wikipedia.org/wiki/Boglárka_Cseme
Sign-in to write a comment.