Eldonita de la franca ĵurnalo Libération, la 21an de Majo, jen rimarkinda teksto, subskribita de fremdaj universitatanoj, kiuj kondamnas la leĝ-projekton de la registaro de François Hollande, por permesi en Francio la instruadon anglalingvan en la nomo de la « konkurenco ». Ĉiuj argumentoj estas en ĝi, kaj mi ne povus pli bone diri, sekvas do mia decido eldoni ĝin denove en tiu ĉi blogo, ĉar mi evidente ne konsentas kun la frontartikolo de mia gazeto (« Let’s do it », kiel estis titolita pasintlunde, kiel eĥo al la tre simila slogano de la usona firmao Nike « just do it »). Se ni akceptus ĉi tiun novigon, mi ne plu komprenus, kial ni ankoraŭ protektus la kulturan escepton, kial ni ne malfermus niajn landlimojn tutgrande al la nordamerika kulturo, kaj rezignus je la nia, ankaŭ en la nomo de la « konkurenco »? Por eviti malbonan miskomprenon, gravas ke mi precizigu, ke ne temas pri kontraŭstaro al lingvo-instruado, tute ne. Sed lerni en alia lingvo estas tute alia afero. Kiel bone diris la franca filozofo Michel Serres, kiu instruas en Usono, « ĝuste vivanta lingvo povas ĉion esprimi. Mi vidis lingvojn, kiuj mortis en Francio – la bretona, la alzaca, la gaskona ..., ĉar ili ne plu povis ĉion diri. Ili ne povas diri "heksaedro" aŭ "DNA". Kaj se vi ne plu povas diri "heksaedro" aŭ "DNA" en la franca, tiu lingvo estas preskaŭ mortinta. »

« La franca Parlamento estas alprenonta projekton de leĝo, kiu povus kontribui al la rapida disvastiĝo de la angla, kiel ĉefa perilo de instruado en la franca universitataro. Ni, kiuj el Ĉinio, Brazilo, Usono, Centra Eŭropo decidas sendi niajn studentojn en Francion, ni ŝatus averti vin kontraŭ la proponata leĝo, prezentita kiel mirakla kuracilo por faciligi la "allogon" de viaj universitatoj por niaj studentoj.
Tiu leĝo estas fakte bazita sur duobla eraro de taksado. La unua koncernas la kialojn, kiuj kondukas fremdajn studentojn al la elekto de Francio. Ne pli ol la turistoj, kiuj venas rigardi en vian landon Starbucks aŭ McDonald, niaj studentoj emas ricevi en viaj universitatoj aŭ altlernejoj, instruadon anglalingvan, kiun, sen esti malkompleza al vi, viaj anglalingvaj partneroj estas pli bone ekipitaj por disdoni ol vi. Tutmondiĝo, kaŭzante fenomenojn de unuformiĝo, havas la paradoksan efikon igi diversecon unu valoro: tio, kion la plej bonaj el ili venas serĉi en Francio, la kialo pro kiu ni sendas ilin, estas ĝuste alia pensmaniero, malsama maniero por rigardi la mondon, alternativa kultura modelo, ol ke la anglosaksaj regantaj modeloj. Ni absolute bezonas tiun alian vojon. Nu, ĉi tiu diferenco estas rilata al la lingvo, kiun vi parolas.

Se universala estas la scio, neniam estas la lingvo, kiu ebligas aliri al ĝi. Lingvoj ne estas interŝanĝeblaj, oni ne diras la samon en unu lingvo kaj en unu alia. Vi estas bonŝancaj havi en la franca lingvo grandan inteligentec-kapitalon ligitan al tradicio plurfoje jarcenta : ne malŝparu ĝin rezignante al la lingvo, kiu konstituas ĝin. Estas absurde rigardi la francan, kiel obstaklon al allogo de via lando en la internacia konkurenco, male ĝi estas via kompara avantaĝo, via diferenciga valoro.
Fine, venante en Francion, kaj ĉar via lando estas enir-pordo al Afriko kaj al Magrebo, niaj studentoj ankaŭ celas profiti salto-tabulon, por aliri pere de vi al vasta franclingva areo, al ĝiaj riĉaĵoj, al ĝiaj disvolviĝaj perspektivoj. Atentu, por ke vi ne malkuraĝigu la landojn, kiuj estas parto de tiu areo, ĉar kiel vi volus, ke ili konservu la uzon de la franca en siaj edukad-sistemoj, se vi mem rezignus uzi ĝin? Estas dubinde, ke via intereso kuŝas en la forvendo de la ekonomiaj profitoj, kiujn vi povas eltiri de lingva solidareco forĝita de historio.

Plibonigu vian universitatan infrastrukturon, faciligu akiradon de vizoj, simpligu administraciajn procedurojn, proponu karier-ŝancojn al fremdaj studentoj, kiujn vi akceptas, plibonigu por ili, sed ankaŭ por la francoj mem, lingvokapablon: por Francio, kiel en aliloko, tiaj estas la celoj atingendaj, por plibonigi la allogon de eduka sistemo. Sed ne rezignu la uzon de via lingvo por la transdono de konoj, ĉar malfortigante vin, vi ankaŭ malfortigos la mondon. »

Emily Apter, Novjorko-Universitato, respondeculo de kolekto en Princeton University Press; Izabela Aquino Bocayuva, direktoro de la centro de esploro pri antikva filozofio ĉe la universitato de la ŝtato Rio de Ĵanejro (UERJ) ; Xiaoquan Chu, Dekano de la Instituto de lingvoj kaj de fremda literaturo, Universitato de Fudan, Ĉinio; Jacques Lezra, Fako de kompara literaturo, Nov-Jorko-Universitato, Michael Loriaux, profesoro de Politika Scienco, Northwestern University; Nobutaka Miura, profesoro en la Universitato de Chuo, Japanio; Myroslav Popovych, direktoro de la Instituto de Filozofio de la Akademio de Sciencoj de Ukrainio; Dumitru Topan, rektoro de la Universitato de Craiova, Rumanio; Ferdinando Santoro profesoro ĉe la Federacia Universitato de Rio de Ĵanejro, programo-direktoro de la dua kaj tria ciklo de instruado.

(El la franca tradukis Thierry Saladin)