Datoj

Inter la 1a de aprilo kaj la 31a de majo de 2019, 2-monatoj, 61-tagoj, vi povas loĝi apud la marbordo, kaj lerni kaj praktiki Esperanton dum tre intensaj kursoj en aprilo, kaj ne-intensaj kursoj en majo, por havi pli da libera tempo en la bela, bonvetera regiono de Valencio.

Gelernantoj
La kurso estas por komencintoj aŭ progresantoj, sed ankaŭ por tutnovaj lernantoj kiuj estas sufiĉe bonaj lingvolernantoj. Ankaŭ eblas aliĝi unu aŭ du esperanto-instruistoj por lerni instrui per la Valencia Metodo kaj per la BEK-Kurso. Instruistoj plene partoprenos la kursaron. Jam aliĝis 3 azianoj (Ĉinio, Japanio, Koreio) kiuj partoprenos en ĉi tiu unua jaro, kaj nun restas 3 lokoj por Eŭropanoj.

Kurso-enhavo
En la unua monato (aprilo), la intensa parto, ni utiligas la BEK-Kurson speciale adaptitan por kun-uzo de kaj Azianoj kaj Eŭropanoj. En la dua monato, ni pristudos diversajn materialojn, inter kiuj estos UNESKO-Kuriero, Universitato de Esperanto www.universitato.info, kaj literaturo kiel Don Kiĥoto, ktp

Vizitantoj
Gelernantoj restos la tutan tempon, 61 tagojn, sed eblas al vizitantoj kaj akompanantoj alveni al la feria urbo Cullera, kaj resti tiom kiom ili volas: tagojn, semajnojn, monatojn. Multaj francoj, fakte, loĝas en Cullera la tutan vintron pro la milda mediteranea klimato. Bonvolu noti, ke se vi povas flugi rekte de Parizo al Cullera kun prezoj ĝis nur 49 eŭroj, iri kaj reveni.

Kursokotizoj
Se vi venas kiel lernanto aŭ instruisto-lernanto, la kurso-kotizo estas 380 eŭroj por dumonatoj (proksimume 45 eŭrojn semajne), kaj vi povos pagi tiun kurso-kotizon post via alveno en Cullera. Se vi venas kiel akompananto de lernant(in)o, vi tute ne pagos kurso-kotizon.
Vizitantoj restas senpage.

Hispana Kongreso
Kursanoj de Esperanto-Plaĝo, se ili deziras, povas aliĝi al la HEF Hispana Landa Kongreso, ĉi jare en Malaga. Tiu kongreso okazos en la unua parto de majo. Laŭeble, revenante al Cullera de la Hispana Kongreso, oni povas viziti Sevillan, Cordoban, kaj Granadan.

Loĝado
Apudmara aŭ proksim-mara loĝejoj lueblas, por 61 tagoj kontraŭ proksimume 800 eŭroj. Ĉiuj loĝejoj havas salonon, banĉambron, unu aŭ pliajn dormoĉambrojn, kuirejon, ĉiajn ilojn lavmaŝinon, balkonon (kvankam estas esceptoj), kun aldona sofao-lito en la salono. Eĉ en unudormoĉambra loĝejo kutime eblas dormi kvar se vi venos “grandfamilie”.

Monŝparebleco
Eblas loĝi ĝis kvar homoj en unu apudmara loĝejo, do en tia kazo, la tuta prezo, ekzemple 800 eŭroj, estus nur 200 eŭroj por 61 tagoj, kun ĉiu persono pagante nur 3 aŭ 4 eŭrojn ĉiutage. Kaj kun bona supermerkato je kelkaj minutoj piede, kaj prezoj multe pli malaltaj ol en, ekzemple, Parizo aŭ Londono, (hieraŭ mi aĉetis tri kilogramojn da organĝoj kontraŭ nur unu eŭro,

Informiĝi aŭ Aliĝi
Por pli da informo aŭ por aliĝi al la intensa kursaro, bonvolu kontakti min ĉe keefeinchina@gmail.com Por informiĝi pri loĝejoj se vi volas nur viziti iom da tempo, bonvolu rigardi www.alquitur.es (retejo en franca, germana, angla, hispana lingvoj).

Por atingi Valencion, Cullera-n
Facile. Unue al la malmultekosta internacia flughaveno de Valencio (VLC), poste rekte per metroo al la stacidomo (20 minutojn), kaj de la stacidomo, rekte al Cullera (34 minutoj), kun trajnoj ĉiuj 15-30 minutoj.

Amike,
Dennis Keefe
Cullera (Valencio), Hispanio keefeinĉina@gmail.com


Dennis Keefe en La Roche-sur-Yon, Vendeo, Francio, la 2an de decembro 2018