Post konsidero de la afero, kiel provoko, ne kiel vera postulo, por estigi finfine
debaton, kiun oni neniam atingos per alia vojo pro diversaj blokadoj rezultantaj el konfiskita demokratio, kaj pro oportuna ebleco, kiun tiu peticio liveras por atentigi pri problemoj de lingva komunikado, pri neceso de justa solvo kaj ekzisto de funkcianta solvo, mi decidis subteni ĝin.

Mi opinias, ke ne estus bone se Esperanto fariĝus oficiala lingvo de Eŭropa Unio, ĉar de tiam ĝi povus esti konsiderata, flanke de eksteruniaj nacioj, kiel imperiisma aŭ hegemonia lingvo same kiel la angla por la anglalingva bloko t.e. "The Centre" laŭ difino de la raporto de la angla-usona konferenco en Kembriĝo en 1961 :

La angla por transformi la studentaran tutan mondon

Do, mi opinias, ke la ĝusta vojo estas alia : EU subtenu la ideon de progresiva alpreno de Esperanto en la rolo de justa internacia lingvo per invito de landoj eksteraj al EU en Eûropo, same kiel en ĉiuj aliaj kontinentoj, unue kaj laŭŝtupe enkonduki ĝin en la instruprogramojn de ĉiuj landoj, kiel proponite komence de la jaroj 1920 ĉe la Ligo de Nacioj.

Ĉar blokado venas esence de la Komisiono de Bruselo, tute maldemokrata neelektita aroganta institucio, kiu funde subtenas la anglan lingvon, ni ne kalkulu pri ĝi por liberigi la vojon.

Tio liveras okazon por atentigi pri faktoj el la raporto de la Ligo de Nacioj, kiuj plue validas pri la valoro de la lingvo en tiu rolo.

Ambaŭ lingvaj versioj fariĝis konsulteblaj por la publiko nur antaŭ kelkaj jaroj dank'al la Interreto : Sen ŝtataj subtenoj, eĉ pli ofte malgraŭ ŝtataj malhelpoj, ekzistas valoraj iniciatoj por altigi la nivelon de la lingvo en diversaj sferoj de aplikado. Tio estas kontrolebla per franclingva dokumento "L'espéranto au présent", kies reaktualigo devus esti pli ofta pro signifaj paŝoj en aplikado de la lingvo. Restas kompreneble multege por fari. Pro tio la kursgvidantoj , klub- aŭ asoci-estraroj strebu gvidi siajn lernantojn kaj membrojn al aktivaĵoj utilaj al la lingvo pri kiuj ili aparte kompetentas, kiujn ili ŝatas.

Estas ja pravaj argumentoj kontraŭ tiu peticio, sed eĉ se ĝia sukceso ne estas tute bona afero por Esperanto pro tio, ke malĝustaj aŭ malbonintencaj supozoj povus kredigi, ke temas pri utopia aŭ fantazia iniciato, ĝi tamen levas gravajn demandojn, pri kiuj ne konscias la homaro. Same naivaj ni estas, se ni kredas je demokrateco de la EU-instancoj : demokratio estas jam delonge konfiskita en EU.

Bedaŭrinde aŭ feliĉe, la peticio ekzistas. En kazo de kompleta fiasko, t.e. tute malgranda nombro da subskriboj, oni moke diros al ni "Nu, kiam do vi komprenos, ke Esperanto interesas neniun ?". Ni zorgu, ke tio estis feliĉa iniciato.

Ni respektu la kontraŭajn opiniojn kaj strebu eltiri el la tuto ion pozitivan. Ni transformu parte hazardan iniciaton en elstaran sukceson. Tio estas ebla.

Alia afero : ĝis nun Avaaz rifuzis aldoni Esperanton al la interfacaj lingvoj de sia retejo, kvankam estis jam preta tradukita teksto Dankon al Leo, el Belgio !). Se ĝi konstatos, ke multaj novaj aliĝoj al Avaaz venis pro Esperanto, eble tiam ĝi rekonsideros sian ĝisnunan sintenon.

Necesas nun urĝe :
1. aldoni al ĉiu diskonigo de la peticio version en ĉiu alia lingvo, kiun oni regas, ĉar homoj ne emas subskribi peticion, kies celon ili ne komprenas;
2. samokaze aldoni ligilon al la prezento de Esperanto sur Wikipedia (ekzistas nun 169 versioj pri Esperanto) — Esperanto-versio :
http://eo.wikipedia.org/
3. revizii, korekti, poluri, aktualigi la artikolojn de ĉiuj lingvaj versioj de Wikipedia pri Esperanto;
4. same pri artikoloj pri ties propedeŭtika valoro aŭ pri aldono de novaj alilingvaj versioj :
http://eo.wikipedia.org/wiki/Propedeŭtika_valoro_de_Esperanto
5. informi pri "Esperanto 2013" — Justa komunikado" :
http://www.linguistic-rights.org/uea/
6. diskonigi la emblemon "Esperanto 2013" kun nacilingvaj tradukoj :
http://www.linguistic-rights.org/bildoj/Esperanto-2013-Justa-komunikado.jpg
7. gravas ankaŭ forta ekstereŭropa subteno por montri, ke la deziro pri justa lingva komunikado kun Eŭropa Unio ricevas vastan aprobon kaj fortan subtenon el la tuta mondo.
8. Aldoninda estas ligilo al Lernu kun nacilingva enkonduko : Por lerni Esperanton jam ekde nun : lernu.net
Estos interese scii, ĉu tio influas la statistikojn pri vizitoj de la koncernaj paĝoj aû artikoloj en diversaj lingvaj versioj de Wikipedia, de Lernu, de linguistic-rights, de UEA.
Ankaŭ aldono de ligilo al
Linguistic-Rights (Lingvaj Rajtoj) povas montri, ke Esperanto ne celas eliminon de lingvoj kaj kulturoj, ĉar, evidente, ne eblas prezenti ĉiujn aspektojn de la peticio en kelkjaj linioj.