Noto de YOSIDA Marika, virino loĝanta en Fukusima

Vivi en Fukusima

Vivi en Fukusima en mia okazo.

Vivi en Fukusima por mi estas:

Ekzemple, perdi la kutimon malfermi la fenestron kaj profunde enspiri la aeron post matena vekiĝo.

Ekzemple, ne povi sunsekigi lavaĵojn ekstere.

Ekzemple, forĵeti legomojn rikoltitajn en nia ĝardeno.

Ekzemple, senti kordoloreton vidante mian filinon iri eksteren kun dozometro kaj masko eĉ sen mia ordono.

Ekzemple, ne tuŝi ĉi tiun blankegan neĝon.

Ekzemple, senti foje iriteton pri la slogano: "Eltenu, Fukusima!"

Ekzemple, trovi min spiranta malpli profunde ol iam antaŭe.

Ekzemple, klarigi, ne demandite, pri mia loĝloko Fukusima: "Tamen ĉe ni ne tiom altas la dozo."

Ekzemple, eksenti, ke ekzistas du Fukusima: la regiono Fukusima kaj la fenomeno Fukusima.

Ekzemple, voli respondi al "Restu en Fukusima!" per "Kie estas via respekto por niaj vivoj!" kaj al "Forlasu la lokon!" per "Ne diru tiel facile! Ni havas multon por konsideri!"

Ekzemple, maltrankviliĝi jam nun, ĉu mia 6-jara filino povos edziniĝi en estonteco.

Ekzemple, voli forĵeti la respondecon pri la elekto vivi en Fukusima.

Ekzemple, konstati ĉiumatene el mia korfundo la simplan realon, ke nia ĉiutaga vivo dependas de "sekureco", tiel nestabila kiel maldika glacio, kiu povas daŭri je la kosto de ies sinoferoj kaj klopodoj.

Ekzemple, supozi ĉiunokte, ke eble morgaŭ ni foriros longan distancon for de ĉi tiu domo.

Ekzemple, tamen preĝi ĉiunokte, ke ni povu vivi en ĉi tiu domo ankoraŭ morgaŭ.

Ĉiuokaze, preĝi, ke mia filino estu sana kaj feliĉa.

Ne povi forviŝi la nigran fumon for de mia memoro.

Tamen deziri, ke iuj sciu, ke ni iamaniere vivas feliĉan vivon ĉiutage.

Ĉiutage koleri.

Ĉiutage preĝi.