Christophe Deloire 19 :51
Oni povas esti por aŭ kontraŭ la ora regulo, tamen pri unu afero oni povas konsenti. Tio estas, ke la voĉdonantoj ĉiam pli malhavas siajn rajtojn elekti la politikojn, ke la politikoj, krome, ili estas antaŭviditaj per traktatoj, aŭ ili estas transdonitaj al sendependaj aŭtoritatoj je eŭropa nivelo, kaj eĉ ekster Eŭropo. Tio estas eksterordinara. Foje la kontaj logikoj de niaj kompanioj estas difinitaj de privata grupo kun bazo en Londono deklarita en Delaware en Usono, kaj ĉio ĉi estas validigita de Eŭropunio. Kaj do niaj gvidantoj — tiuj, kiujn vi montras, kiuj tie laŭdire unuiĝas kontraŭ Hollande — unu afero estas: ke ili ne tre zorgas pri demokratio, kaj, se oni rigardas, kio okazas en la eŭropa Konsilio, oni konstatas, ke ili decidas malpublike, dum oni ne scias en kiaj kondiĉoj...
Thierry Ardisson 20:37 :
Vi diras en via libro, ke foje eĉ ne estas videoj, tio eĉ ne estas filmata...
Christophe Deloire :
En "Circus politicus", oni havigis al si la raportojn de la eŭropaj Konsilioj. Temas pri notoj, kiuj nomiĝas "anti-cheat" [kontraŭtrompaj], kiuj neniam publikiĝis, kaj kiuj unuafoje ebligas restarigi la konversaciojn inter Merckel, Cameron, Sarkozy kaj la aliaj. Enestas eksterordinaraj scenoj. Mi rakontos nur unu el ili; estas sceno, en kiu Merckel diras, ke necesas estigi malpermeson de la voĉdona rajto al landoj, kiuj malobservas la buĝetajn regulojn. Sarkozy poste plene subtenas dirante pri la Homaj Rajtoj kaj la buĝeto, ke fakte kio estas aranĝita por la Homaj Rajtoj, tion oni povas fari por la buĝeto. Kaj fine de la kunsido tamen estas la bulgaro kaj la rumano, kiuj diras, kaj Papandreu tiam kaj kelkaj aliaj, kiuj diras : "Nu, vi estas delirantaj!". Kaj do okazas leciono pri demokratio lanĉita al Merckel kaj Sarkozy de la eksa korpogardisto de Ĵivkov — la bulgara komunista diktatoro—, kiu intertempe iĝis ŝtatestro en Bulgario.
Thierry Ardisson 21:26 :
Sed, kio estas eksterordinara en tiu libro, en "Circus politicus", tio estas, ke oni konscias, ke ĉiuj tiuj bruselaj kunsidoj fakte tute ne estas travideblaj.
Jean-Luc Mélenchon 21:34 :
La demokratio konfiskiĝas. Mi estas eŭropa parlamentano. Mi havas neniun rajton interkonsiliĝi pri la interna merkato, tio estas, pri ĉiuj reguloj, kiuj organizas — kiuj fakte ne organizas — la konkurencon. Ĉu ? Kaj oni diras al mi "Sed sinjoro Mélenchon, vi voĉdonis por ĉi tio. Vi voĉdonis por tio ĉi." La tekstoj alvenas ĉe ni en la lasta minuto en la angla, ofte nekompreneblaj — ĉu intence! Mi akuzas. Mi diras: "intence", nekomprenebligitaj!
Pri la eŭropa stabileca meĥanismo: ni devis ricevi la francan version 48 horojn antaŭ la voĉdonado. Ni pasigis horojn por ekscii, kio estis en ĝi. Ne eblis scii, pri kio ili parolis. Ne eblis scii, kiu estis la veraj vetaĵoj de la diskuto.
Thierry Ardisson 22:10 :
Tio kongruas kun tio, kion diris Christophe [Deloire] en sia libro, vi parolas pri "demokratia puĉo".
Christophe Deloire 22:13 :
Jes, okazis konsciiĝo de nia vivo politika kaj eŭropa flanke de tre potencaj retoj, kiuj faris demokratian puĉon profitante la mankojn de la sistemo, kaj kiu do instalis sistemon, en kiu la voĉdonanto ĉiam malpli povas esprimi sian opinion. Kaj tio des pli gravas, ĉar en Francio oni havas prezidenton laŭdire ĉiopovanta, kiu iras tute sola traktadi, kaj kiu diras — oni vidis tion, kiam Sarkozy faris sian intervjuon kun Merckel ― kiu diris "Mi devontigas Francion". Ĉar en Francio oni havas deputitojn, kiuj ĝenerale estas “dekoraj vazoj“ (= ŝajnuloj), kiuj validigas tion, kio estis decidita aliloke...
Thierry Ardisson 22/44 :
Oni nomas tion "soldatŝuoj"...(= blinda, obeema sekvulo, senkondiĉulo)
Christophe Deloire :
Ju pli da gravaj decidoj estas, des pli oni kaŝe aranĝas la debatojn...
Tiu interesa kaj instrua interŝanĝo bedaŭrinde estas interrompita de Eric Brunet, la aŭtoro videble iom maltranviligita kaj ekscitita de "Kial Sarko gajnos?", nomita en la titolo de la video "Le dernier Sarkolâtre" (La lasta Sarkozi-adoranto"). La sekvo tamen meritas esti vidata kaj aŭskultata.
Ĉu demokratia aŭ lingva puĉo?
Ambaŭ iras kune.
Churchill interesiĝis pri "Basic English" (British American Scientific International and Commercial) elpensita de Charles Kay Ogden, semantikisto de Kembriĝo. En julio de la 1943a jaro li skribis al BBC : “Mi tre interesiĝas pri la temo de la baza angla lingvo. La ĝeneraligita uzo de ĝi estus por ni gajno multe pli daŭra kaj profitiga ol la aneksado de grandaj provincoj“.i
En 1934 Ogden skribis, proponante tiun simpligitan formon de la angla: “Pli utilus al la mondo plia milo da mortintaj lingvoj ― kaj unu plia vivanta“ii
. Simila opinio, tiu de usona senatoro, estis raportita de Hervé Lavenir de Buffon en "Le Figaro Magazine" (22.06.2002) : "Estas 6000 lingvoj parolataj en la mondo, 5 999 troaj, la angla sufiĉos."
Fakte la intenco estis jam delonge anoncita. Tiele interna raporto de British Council starigis jenan temon ekde 1968-69 : "Estas komerca elemento kaŝita en ĉiu angalingva instruisto, libro, revuo, filmo, televida programo sendata trans la maroj. Se ni do estas profitantaj avantaĝojn politikan, komercan kaj kulturan el la tutmonda uzo de la angla, kion ni faras por pluteni tiun pozicion?"
Tro ofte forgesiĝas la potencaj interesoj, kiuj troviĝas malantaŭ la angla. Tiuj interesoj ne estas tiuj de la tuto de la loĝantaro, same sur la eŭropa kiel la tutmonda skalo.
Ekde 1971-72, dum ekestis akordo pri la ĉefaj kondiĉoj por aliĝo de Britio al la Komuna Merkato, British Council ricevis 16%-n kreditaldonon. Tio signifas, ke estas celo malantaŭ la eldiro, ke estas ne senkiale, ke je la 12a de oktobro 1978 la gazeto "The International Herald Tribune" povis triumfe publikigi artikolon "English is a Profitable Export" [La angla lingvo estas profitodona eksportaĵo]
Nenio alia tiel emfazas la malekvilibrojn ekonomian, politikan kaj kulturan, kiel lasi la lingvon de nacio altrudi sin en la rolo de interlingvo. Efektive estas sensensaĵo nomi "INTERNACIA" lingvon, kiu antaŭ ĉio estas NACIA, lingvon, kiun la civitanoj de la koncernaj landoj ricevas ekde sia naskiĝo kaj kiu ne devigos ilin lerni tiujn de aliuloj, lingvo, kiu saturas ilian subkonscion ekde ilia infaneco per supereca komplekso. Nu, kiel tre ĝuste diris la lingvistino Henriette Walter : "La lingvo estas maniero vidi la mondon".
En 1992, per la publikigo de verko titolita "Linguistic Imperialism" [Lingva imperiismo] profesoro Robert Phillipson, eksa ano de British Council, provis atentigi pri la realigo de monda projekto de cerbaltrudo kovita de Britio kaj Usono dum konferenco okazinta en Kembriĝo en 1961, la jaro de la mandatfina diskurso en kiu presidanto Eisenhower avertis kontraŭ la militindustria komplekso. Tiu verko ne estigis grandan reagon en Francio kaj en la mondo. Profesoro Phillipson publikigis en 2010 pri tio daŭrigon titolitan "Linguistic Imperialism continued" [Lingva imperiismo daŭras]. Traduko de ĝi aperis en la itala en 2011, sed nenio pri ĝi en Francio, kie kaj la maldekstrularo kaj la dekstrualro ne interesiĝas pri tiu temo malgraŭ verkoj tre dokumentitaj kaj firme referencitaj de Charles Xavier Durand, precipe “Une colonie ordinaire au XXIe siècle“ (Ordinara kolonio en la dudekunua jarcento — Listo de verkoj kaj dokumentoj kun ligiloj kaj refgerencoj.
Ministro Claude Allègre diris en Aŭgusto 1997, en La Rochelle: "Oni ne konsideru la anglan fremda lingvo“, sed la franca estas survoje iĝi tia en Francio kaj en la franclingvaj landoj... Du jarojn poste, iamaniere kiel primitivaj popoloj de fora regiono en Ĉinio, kiuj ne konscias pri la ligo inter la naskiĝo de infanoj kaj la seksa ago, la sama ulo miris pri tiu situacio:
"La kialoj de malkvieto kaj timo ne mankas pri la estonteco kaj la disvastiĝo de nia kulturo antaŭ tio, kion s-roj Claude Allègre kaj Pierre Moscovici nomis tiu eksterordinara intelekta invada maŝino, kiu Usono estas ekde nun" iii
Ĉio ĉi antaŭvideblis. Ekzistis alarmaj signaloj.
Ĉu pensi angle ?...usone?...
Ĉio aranĝiĝis por konduki nin tien. La procezo de tutmondigo de la ekonomio ligiĝas kun la angligo de la mondo. Altrudi sian lingvon estas altrudi modelojn kaj manieron vidi la mondon, pensi, konsumi.
Tiaj estas precize la celoj de tiuj, kiuj volas dikti siajn elektojn.
Jenaj teksteroj donas ideon pri la evoluado de la situacio.
"Stimulataj de ĉiam pli favora ekvilibro de fortoj, ili [la anglalingvanoj] intencas triumfigi sian celon altrudi la anglan en la gazetara salono de la Komisiono, dum per sia uzo ekde la origino de la Komunumo, nur la franca tie havas civitan rajton. (...) Sed jen la realo: iom post iom la angla anstataŭas la francan sine de la Unio -- la fikcio ŝajnigas, ke EU funkcias en la naŭ lingvoj. Kaj la estontaj disvastigoj nur pliigos tiun inklinon. Ni bone vidis tion dum la inaŭguro de la eŭropa mona institucio en Frankfurto antaŭ kelkaj semajnoj: ties prezidanto, tamen franclingva belgo, parolis antaŭ la ĵurnalistoj nur angle, kaj ankaŭ tie, kontraŭe al la kutimoj, disponeblis nur unu interpretado en la germanan.
De nun la junaj oficistoj dungitaj de la Komisiono ne plu parolas la francan, sed la anglan kiel duan lingvon, tiel notas eŭrokrato. (...)"
Libération, la 4an de Februaro 1994
________________________________________
"Francio protestis mekredon kontraŭ la forigo de la franca ĉe NATO, kie ĝi tamen estas la dua oficiala lingvo. Plene en la semajno pri la franclingvismo Francio reagis antaŭ la plej alta politika instanco, kiu en ordinara tempo unuigas la ambasadorojn de la dek ses membroŝtatoj. NATO uzas preskaŭ ekskluzive la anglan por transdoni siajn informojn sine de la ĉelo "Partnereco por paco" kun landoj de orienta Eŭropo.
Ouest-France, la 21an de Marto 1996
________________________________________
"Madeleine Albright, la ŝtatsekretariino de Usono vojaĝvizitante ties konsulojn, asertas: unu el la ĉefaj celoj de nia registaro estas certigi, ke la ekonomiaj interesoj de Usono povos disvastiĝi tutmonde.."
"Antaŭ nelonge respondeculo de la ŝtata departemento, al kiu oni memorigis, ke la franca estas unu el la oficialaj lingvoj de UN, respondis: Mi pensas, ke tio estas ŝerco, kial ne la svahila?"
À gauche, la 20an de Februaro 1997.
________________________________________
"En Davos, dum la fama World Economic Forum [Monda ekonomia forumo], la franca estis forigita el la permesitaj lingvoj. Oni devas tie paroli la anglan, kaj niaj plej eminentaj reprezentantoj akceptas tiun devigon nome de angloskasa tutmondigo.
Le Journal des Finances, de la 22a ĝis 28a de Marto 1997
________________________________________
"Robin Cook, la nova sekretario ĉe Foreign Office, pensas vaste. Li volas ne nur fari la britan diplomation same brila kiel tiu, kiun liaopinie makulis la konservativa registaro, sed li ankaŭ deziras, ke morgaŭ Britio gvidu la mondon. Pace, kompreneble. Per la nura forto de sia ekonomio, sia krea genio, sia kulturo kaj sia lingvo. "
Le Figaro , la 13an de Majo 1997. J.D.
________________________________________
"En la dudek-unua jarcento, la reganta povo estas Usono, la reganta lingvo estas la angla, la reganta ekonomia modelo estas la anglo-saksa kapitalismo."
Margaret Thatcher ( Marianne, la 31an de Julio 2000).iv
________________________________________
"En Koreio, ni elspezis grandegajn sumojn por lerni la anglan. Kalkulante laŭ mia persona sperto, mi povintus akiri kvin doktoriĝojn, se mi ne estintus devigata lerni la anglan. "
BBC, Junio 1998: Respondo de Hiongun Kin, korea sciencisto, dum esploro de BBC inter siaj aŭskultantoj pri la angla kiel la sola oficiala lingvo de la Eŭropa Unio (37% kontraŭ kaj 63% por) .
________________________________________
"Dum multaj diplomatoj kaj internaciaj funkciuloj de afrika kaj usona origino zorgas pri la defendo de la franca lingvo ĉe Unuiĝintaj Nacioj, oni povas nur rimarki la grandan nombron da elstaraj personoj francaj aŭ belgaj aŭ el landoj, kie la franca estis tradicie instruita, kiuj esprimas sin en UN-forumo nur en angla lingvo, kiu ofte estas nebona, se ĝi ne estas la francangla" .
Le Monde, la 19an de decembro, 1998. Isabelle Vichniac: "Fiasko de la franca lingvo en UN-rondoj".
________________________________________
"Multaj dungantoj diras, ke ili volas dulingvulojn, dum plej ofte ili ne bezonas la anglan en la ĉiutaga vivo. Ili do samtempe igos siajn kadrulojn perdi sian kompetenton pro manko de praktiko! " [???]
Laŭ Le Point, je la 17a de Aprilo 1999, la lingvoj reprezentis tiam sendube inter 10 kaj 20 % de la entutaj trejnadaj elspezoj de la kompanioj, taksataj je 32 miliardoj da frankoj entute (= proksimume 4 878 000 000 €.)
________________________________________
"En la kabinetoj de la dudek komisionanoj Anglio havas la plej grandan parton per ok estraj postenoj, tri kabinetestraj (la ekvivalento de niaj estroj de ministraj kabinetoj) kaj kvin asistantaj postenoj. Francio siavice havas nur tri da tiaj. La germanoj kvar. "
( ...) "La angla fariĝis la fakta oficiala lingvo, kiu ne plu estas la franca, fakte tiu estis ĉiam malpli tia, estis akcelo. Ricardo Levi, la proparolanto de Romano Prodi, plu esprimas sin nur en la angla, kvankam li tre bone parolas nian lingvon. Kaj Neil Kinnock, kiuj ne parolas ĝin, kontraŭis la nomumon de franco por la posteno de helpa proparolanto. "
Catherine Nay en Valeurs Actuelles (2-8 de Oktobro.1999).
Krom la posteno de vic-prezidanto de la nova Eŭropa Komisiono, la anglo Neil Kinnock akiris tiun de Reformado de la Komisiono. Poste, Neil Kinnock nomumiĝis prezidanto de British Council de 2004 ĝis 2009. Bone konante la mekanismon de la eŭropaj institucioj kaj farinte ĉion eblan por plifortigi la tiean pozicion de la angla, li povis profitigi tiun organizaĵon per ĉiuj helpaj konsiloj por certigi la triumfon de la angla tie kaj aliloke.
________________________________________
"La prezidantino de la Eŭropa Parlamento estas akuzata de Charles Pasqua pri favorado al la angla malfavore al la franca en la dokumentoj de la Eŭropa Asembleo. Sed tio estas la kulpo de la francoj. En la lasta kunveno de la prezidantoj de grupo, tiu de s-ro Pasqua estis reprezentita de ... irlandano. "
Catherine Nay en Valeurs Actuelles (9a-16a de Oktobro 1999)
________________________________________
"[La komisiona prezidanto] Romano Prodi tiele pagis la ŝuldon, kiun li devis al sia komplico de la tria vojo Tony Blair, kiu helpis lin iĝi estro de la Komisiono". "Prodi konsekris du kategoriojn de eŭropanoj: unuflanke la aristokratoj - la britoj kaj tiuj, kiuj parolas la lingvon de la imperio - kaj aliflanke, la elĵetitoj." (...)
El País, eĥita de Courrier International je la 7a-13a de Oktobro 1999. Komento de Courier: "Sciu, ke la reorganizado de la Komisiono estis gvidata de konata angloŝatanto, la italo Ricardo Levi, helpata de du anglaparolantoj".
________________________________________
"Kiu muŝo do pikis Christian Noyer?
Lundon posttagmeze, la vic-presidanto — franco — de la Eŭropa Centra Banko (ECB) estis pridemandita de la Komitato pri Monaj Aferoj de la Eŭropa Parlamento en Bruselo. Kia surprizo ĉe la — maloftaj — ĉeestantaj francaj deputitoj aŭdi lin paroli en la angla, dum la samtempa traduko disponeblis en ĉiuj EU-lingvoj. La vic-prezidanto de la Komisiono, la franco William Abitbol (grupo de Pasqua-Villiers), miris pri tiu anglalingva aliro, dum nur unu lando en la eŭro-zono esprimas sin en la angla, Irlando kun siaj proksimume 4 milionoj da loĝantoj.
Pli serioze, la eŭropa deputito scivolis, ĉu la dialogo kun la publika opinio, kiun la ECB alvokas, okazos nur en la angla, kio misaŭguras. Fakte, Christian Noyer reprezentas la francan eliton, preskaŭ ĉiuj funkciuloj seslateraj [???] ĉeestantaj en la eŭropaj institucioj jam delonge rezignis pri la lukto kontraŭ la angla lingvo, preter la solena parolado pri la defendo de la franca ".
Jean Quatremer "Libération", la 20an de Septembro 1999 en artikolo titolita: "Quand l'élite hexagonale méprise le français (Kiam la franca elito malestimas la francan).
En alia artikolo en la sama numero, titolita "God Save the Commission européenne" (Dio savu la eŭropan Komisionon) kaj subtitolita "La britoj akiras la ŝlosilajn postenojn, la angla lingvo regas", la sama ĵurnalisto konkludis:
"Britio, kiel oni suspektis en Bruselo, ja povus bone profiti de tiu redistribuo de la roloj. Ne malbone por lando, kiu ĉiam estis en la marĝeno de la eŭropa konstruado kaj kiu ne pretas aliĝi al la eŭro."
Tio estas nur superrigardo.
"Regi estas antaŭvidi"
Tion diras konata aksiomo. Tamen estas nur malmultaj decidistoj, kiuj konsciis la konsekvencojn kaj danĝerojn de tio, kion iuj volus prezenti kiel liberan elekton. Tio estas lingva politiko laŭ efektivigita fakto. Malantaŭ ĉio ĉi estas realaj premoj kaj okultaj manovroj, interalie la silento kaj tabuoj, kiuj ĉirkaŭas Esperanton kaj la senvalorigaj aŭ kalomniaj asertoj prononcataj aŭ skribataj pri ĝi. Ne okazas debato pri risko, kiun reprezentas la elekto de nacia lingvo por la rolo de internacia lingvo.
Mendita de la Alta Konsilio de taksado de instruado al la ekonomikisto François Grin, profesoro ĉe la Universitato de Ĝenevo, eldonita en 2005, la raporto “La instruado de fremdaj lingvoj kiel publika politiko“ estis silente ignorita, dum la Raporto Thélot: “Efika lernejo por ĉiuj“, de 2004, kiu ĝisfunde subtenis la anglan, tiam estis temo de granda amaskomunikila fanfaronado. Profesoro Grin aŭdacis starigi demandojn pri la angla kaj konsideri Esperanton:
"Same, devus ezisti transira periodo, dum kiu personoj, kiuj akiris la anglan kiel unuan aŭ duan fremdan lingvon, devus havi apartan subtenon por lerni Esperanton. Pro la lernebleco de tiu lingvo, la necesa investo por regi Esperanton, almenaŭ je la nivelo, je kiu ili nun regas la anglan, estus modesta. "(p. 101)
Eĉ nur por "elturniĝi" per la angla, necesas konsiderinda tempo; nu, tempo estas mono. Nivele de edukado, tiu tempo estas neeviteble forprenata de aliaj lernobjektoj, al kiuj studentoj kaj lernantoj de anglalingvaj landoj povas plene dediĉi sin.
Ĉiuj landoj de la mondo, krom, kompreneble, tiuj de la anglalingva bloko, elspezas grandegajn sumojn por konformiĝi al tiu maniero komuniki, por sklaviĝi, malfermiĝi al la cerba fuĝo, kiu estas katastrofa en grandaj partoj la mondo, por akceli la malekvilibron. Konsiderinda tempo tiel estas uzata por plifortigi la superecon de landoj, por kiuj la angla estas la ĉiutaga lingvo, por pliigi ties avantaĝon.
Esprimas sin klare kaj elokvente nur tiu, kiu esprimas sin en sia propra lingvo, la sola, en kiu li sentas sin komforta, aŭ en Esperanto, kreita por servi ne nur unu solan genton, sed la tutan homaron en spirito de justeco kaj reciproka respekto.
Oni agnosku, ke internacia lingvo nun estas nepra neceso, sed la lernado de tia lingvo devus ne malutili al tiu de aliaj lingvoj. Kontraste kun aliaj lingvoj, kia la angla, Esperanto proponas bonegan preparan instruadon (propedeŭtikon), kiu postulas multe malpli da tempo kaj rimedoj. La kredo, ke la angla venigos la solvon, estas ege disvastigita. Tamen multaj jam revenas de tiu ideo.
Prezidanto kaj ĝenerala direktoro de Renault, Louis Schweitzer, decidis en 1999 ke nur la angla estu uzata en la rilatoj inter la fabrikaj komitatoj instalitaj en diversaj landoj. Post du jaroj, je la 1a de Aprilo 2001, Agence France Presse eĥis komunikaĵon, kiun li faris dum la kreo de fondaĵo, kiu permesos al la japanoj pli bone koni Francion kaj lerni la francan "La lingvo estis problemo iom pli granda ol kion ni pensis. Ni elektis la anglan kiel lingvon de la interligo, sed tio montriĝis malavantaĝo kun reduktita efikeco ambaŭflanke. "
En Germanio, en 2008, la fama firmao Porsche rezignis pri la angla ene de la entrepreno, post kiam ĝi rimarkis redukton de efikeco, inventemo kaj kreemo, tempoperdon: " Preferindas malbona germana ol bona angla" v.
Eĉ prezidento Jacques Chirac, kiu ja ne estas mensomanka kaj kiu restadis en Usono por praktiki la lingvon, humile pardonpetis, dum sia vizito al Nov-Jorko post la atakoj de la 11a de septembro 2001, ĉar li ne povis daŭrigi sian paroladon en la angla kaj ekparolis la francan post konfeso: "Mia angla ne estas tre bona."
Al demando: "Ĉu vi parolas angle dum via restado eksterlande?", en intervjuo kun "Mon Quotidien" (de la 25a de Septembro 1997), ĵurnalo por 10-15-jaraj infanoj, li jam respondis "Jes, kun miaj geamikoj, sed neniam en la oficialaj diskutoj, ĉar mi ne parolas la lingvon perfekte kaj tio estus malavantaĝo. Por seriozaj aferoj, ni devas esti certaj pri tio, ke ni estas ĝuste komprenataj. "
Revenante de la Kiota Pintkunveno, Dominique Voynet rakontis al "Journal du Dimanche" (JDD de la 13a de Decembro 1997): "Ĉiuj teĥnikaj diskutoj okazis en la angla sen traduko, kvankam estis UN-konferenco.Tro da delegitoj estis tiel en malsupereca situacio, nekapablaj efike respondi por aŭdigi siajn argumentojn. " Tiele por alfronti temojn, kiuj koncernas la estontecon de la homaro kaj de la planedo, spertuloj venis el la tuta mondo, ili restis en lando, kie ĉio estas tre multekosta, kaj ilia tempo estis grandparte fuŝita.
La 18an de Decembro 2009, la franca ekologiisto Nicolas Hulot rakontis al "Le Monde", pri la Kopenhaga pintkunveno:
"Oni havas impreson pri grandega improvizaĵo! Kiam oni vidas, ke la ŝtatestroj estis kondamnitaj nokte renkontiĝi en klasĉambro sen mikrofonoj kaj sen interpretistoj, ĉu malantaŭ tio ne estas deziro saboti tian iniciaton? "
Dum la Socia Forumo de Portalegro, en 2002, la ĵurnalisto de "Témoignage Chrétien" (de la 7a de Februaro, 2002), alvenis al jena konkludo:
"Ni ne parolu pri aparataraj problemoj: tre ofte mankas la interpretistoj."
Tiamaniere ŝtatestroj kaj delegitoj el la tuta mondo vojaĝas per medimalpurigaj kaj multekostaj transportiloj al tiuj konferencoj laŭdire por trovi — sen iu ŝanco vere interkompreniĝi en ajna momento kaj ĉie — solvojn por problemoj... pri poluado kaj ekonomio.
Krome, samtempa tradukado de profesiuloj helpas redoni nur proksimume 80% de la senco de la parolado. Krome, en kazo de "relajsa traduko", oni alvenas al 80% el 80%, tio estas 64%. Kaj kio okazas, kiam tiu grava laboro estas senpaneige plenumata de volontuloj sen sperto, sen lernado kaj sen trejnado!
Iuj provas encerbigi al la francoj la ideon, ke ili mallertas pri lingvoj, aparte pri la angla. Do ni rigardu al tiuj, kiuj jam de jardekoj instruadas la anglan: la ĝermanlingvaj landoj, por kiuj la angla cetere estas pli facila.
En la sveda ĵurnalo "Svenska Dagbladet" (24.10.1993), Margareta Westman, respondeculino de la sveda Lingva Komitato, deklaris:
"Ni, svedoj, emas trotaksi nian scipovon de lingvoj, aparte de la angla, sed ni malsukcesas, kiam temas pri nuanca rezonado. Ni riskas diri tion, kion ni kapablas diri, sed ne tion, kion ni volas diri."
En komunikaĵo de la 2a de Oktobro 2001, la germana novaĵagentejo DPA reskribis la vortojn de Hartmut Kugler, prezidanto de la Asocio de germanaj instruistoj pri ĝermanaj lingvoj, laŭ kiu:
"Kion oni volas esprimi, tion oni diru en la lingvo, kiun oni plej bone regas." Li aldonis: "En fremdaj lingvoj, oni ofte havas malfacilaĵon nuance esprimi sin, kompare, relative facilas pasive kompreni".
|
Desegnaĵo de Jean Lap en "Canard Enchaîné"
Eŭropa deputitino, s-ino Helle Degn kredis bone paroli la anglan anstataŭ sia propra lingvo: la dana. Tio ĉiam impresas pli grave. Kredante komprenigi, ke ŝi estis en la unuaj tagoj de siaj ministraj funkcioj, ŝi diris, ke komenciĝis ŝia menstruo.
La reguloj de lingva komunikado ne estas tiaj, kiajn oni tro ofte pensas... Kun la angla, la solaj, kiu estas vere komfortaj kaj elokventaj parolantoj, estas la parolantoj de landoj, el kiuj kvin apartenas al la spionada reto "Echelon". La aliaj, krom privilegiita socia tavolo, aŭ malgrandega minoritato de personoj longe restintaj en anglalingvaj landoj, estas en la situacio de enmigrintaj laboristoj malkapablaj en siaj klopodoj, tio estas, kiam temas pri io tute alia ol banala konversacio, eĉ post jardekoj de ĉeesto en ilia adopto-lando.
Eŭropo kaj la mondo bezonas komunan lingvon, ne nur por ebligi al ĉiu elturniĝi, sed por dialogi kaj por esprimi siajn opiniojn kiel ili faras en la propra lingvo, surbaze de respekto al la principo de egala ŝanco, pri kiu ĉiuj parolas, sed por kiu tre malmultaj decidistoj intervenas en la realo.
"Pli ankoraŭ ol la angloj, niaj anglalingvanoj sklavigis Hindion" (Gandhi)
Tradukita el la franclingva originalo :
(FR) — Un putsch démocratique ou linguistique ?
www.ipernity.com/blog/32119/381925
Koran dankon al Leo de Cooman (BE) pro la helpo al la traduko.
i. Vidi The Churchill Centre : "I am very much interested in the question of basic English. The widespread use of this would be a gain to us far more durable and fruitful than the annexation of great provinces".
ii. "What the World needs most is about 1000 more dead languages – and one more alive". Ogden 1934, citita en “Bailey“, 1991, p. 210, kaj en Time, 12a de Marto 1934.
iii. Konkludo de Avis n° 1863 (14.10.1999) de la Commission des Affaires étrangères sur le projet de loi de finances pour 2000.
iv. Honora membro de la Hoover Institucio, Margaret Thatcher, enkondukis tiun konferencon je la 19a de Julio 2000 ĉe la Stanforda Universitato pri "A Time for Leadership ": "In this twenty-first century, the dominant power is America; the global language is English; the pervasive economic model is Anglo-Saxon capitalism."
v. “Schlechtes Deutsch besser als gutes Englisch", Süddeutsche Zeitung, 11.03.2008.
www.slate.fr/lien/57689/universite-italienne-cours-uniquement-anglais
Ne pas apprendre la langue du pays où l'on étudie, voilà une aberration qui ne semble plus être un obstacle.
Nelerni la lingvon de la lando kie oni studas ! jes ili faras tion, tiu malraciaĵo kaj malrespekto nun eblas !
Sign-in to write a comment.