Post la jarfino 2010, la komitato faris agadplanon por vidi kiamaniere KEVA (Konga Esperanta Virina Asocio) devas antaŭeniri por la efektivigo de la celoj.
Pri tio, KEVA ĉiam devas komuniki al la kunlaborantoj, geamikoj kaj publiko siajn informojn. Kiel vi vidas, tiun jaron 2011, KEVA-renkontiĝoj okazas en la Verda Civito sur la 7a strato apud la sankta Ignace parko laŭ decido de 3/4 el la kevaninoj.
Dum niaj renkontiĝoj, ni decidis kunveni ĉiun 15an kaj ĉiun monatfinon de la 14a ĝis 17a posttagmeze el kiu unu kaj duona horo konsistos el kunvenoj, kaj la restanta tempo estos por kursoj.
Por ke la virinagado funkciu, la komitatanoj kotizas 5 dolaroj monate.
Aparte de tio, ni ankaŭ faras la specialajn kotizojn, kiuj permesas al ni fari kelkajn aktivaĵojn, kiel konferencon, ktp.
Efektive ne ĉiuj komitatanoj kiuj kotizas estas kapablaj. Ni ne mankas ĉi tie danki ĉiujn subtenantojn de KEVA en kaj ekster Afriko, asociojn kaj individuojn. Ni aparte dankas s-ro Joseph CATIL (Francio), s-ro Barry FRIEDMAN (Usono), s-ino Nicole BLOT (Francio) kaj s-ino Andrea BERTLAND (Francio) pro iliaj materialsubtenoj. Ili sendis ĉe KEVA kelkajn librojn por la kurso. Do, koran dankegon karaj geamikoj.
NB: vi vidas fotojn pri kiuj du estis pri la KEVA-konferenco, kiu okazis en decembro; virinoj havis uniformvestaĵojn (verdaj) kaj la du aliaj estas pri la kunvenoj. se vi povas mem meti ĝin sur Facebook, ne gravas aŭ aperigi ĝin sur revuoj, dankon. Ni vidos vin poste.
Salutojn al ĉiuj legantoj.
S-ino MASEMI Nelly
Sign-in to write a comment.