Li supozeble ne imagis ke, laŭ konsilo de Dio (!), la usona prezidento Mc Kinley volis perforte fari el Filipinoj plian usonan ŝtaton kaj kristanigi ĝin. La usona armeo abomeninde kondutis sur tiu insulo jam dekon da jaroj pli frue : vilaĝoj detruitaj, rikoltoj bruligitaj, amasmurdado de rezistantoj kaj civitanoj —1 400 000 da Filipinanoj mortis el loĝantaro de ĉ. 9 milionoj.

La usona verkisto
Mark Twain (1835-1910), kiu foje simpatie skribis pri Esperanto, proteste skribis por kondamni tiun sintenon de la usona registaro. Li forte opoziciis al militistaj eksteraj ekspedicioj kaj fariĝis vic-prezidanto de la Usona Kontraŭ-Imperiista Ligo. Kun moka humuro li diris ke "Dio kreis la militon por ke usonanoj lernu geografion" kaj, pli akre, pri la kristana religio, kiun li konsideris monavida, hipokrita kaj kruela : "Ĉiuj ŝiparoj de la mondo povus komforte navigi sur la oceano da sango, kiun ĝi verŝis".

Zamenhof estus eble povinta scii tion, sed li ne povis imagi ke ne pli saĝe evoluus poste la "lando de estonteco". Tion malebligis la sinteno de usonaj registaroj, kiuj perfidis demokration, pro submetiĝo al premo de la financa medio kaj de la militindustria komplekso pri kiu jam tro malfrue atentigis la prezidento Eisenhower en sia
parolado de mandato-fino (17an de januaro 1961).

En 1935, aperis libro de la generalo
Smedley Butler, unu el la plej famaj usonaj superaj oficiroj, sub la titolo "War is a Racket" (Milito estas trudŝtelo) el kiu eblas legi i.a. : "Milito estas nur prirabo. Prirabo estas plej bone priskribita, laŭ mi, kiel io, kio ne estas tio, kio ĝi ŝajnas esti por la ĝenerala plimulto. Nur kelkaj grupetoj scias, pri kio temas. Prirabo estas farita por la profito de eta malplimulto je la kosto de la amasoj.

Mondskala subteno al la
Smedley Butler Society, societo kies gvidprincipoj estas : "Por paco — kontraŭ milito, kontraŭ intervenismo kaj por la (usona) Konstitucio", estus pli facile subtenebla, almenaŭ morale, se ĝi turnus sin al la mondo, ne nur al Usono, kaj se ĝi ne estus lingve limigita al imperiista lingvo...

Pli poste, en 1995, la usona historiisto
Howard Zinn aperigis neresumeblan "A People's History of the United States" (Populara Historio de la Unuiĝintaj Ŝtatoj) en kiu evidentiĝas ke, profite al malgranda riĉega kaj profitavida malplimulto, la armeo de la "lando de libereco" dissemis la morton tra la mondo, tiel ke la plej grandaj kataklismoj ne faris tiajn montojn da kadavroj : (anglalingva) kronologio de la militaj operacoj de Usono.

La ĵurnalisto kaj verkisto
William Blum same senvualigis la kanajlan politikon de Usono en, i.a. "The CIA : A Forgotten History" (La CIA : Forgesita Historio, 1986), "Rogue State: A Guide to the World's Only Superpower" (Kanajla Ŝtato : Gvidlibro pri la sola tutmonda Superpotenco, 2000), "Killing Hope : U.S. Military and CIA Interventions Since World War II" (Mortigi la esperon : La usona armeo kaj la intervenoj de CIA depost la Dua Mondmilito, 2003).

Fakulo pri sciencoj de komunikado, la usona sociologo kaj verkisto
Herbert Schiller tre bone priskribis, i.a. en artikolo aperinta en "Le Monde Diplomatique" sub la titolo "Usona sencerbigo", la sistemon per kiu eblas transformi la loĝantaron de la plej evoluinta lando tiel ke ĝi reagu ne pli racie ol primitiva tribo.

Estis 2 310 984 malliberuloj en la prizonoj de la "lando de libereco" la 30an de junio 2008, do pli ol en Ĉinio, kiu troviĝas duavice. Estis 714 malliberuloj por 100 000 civitanoj en 2007 en Usono. Pro senpruvaj akuzoj, estas eĉ mortkondamnita ĉerok-devena esperantisto, Sekvojo, jam de multaj jaroj en la koridoro de la morto de la ŝtata malliberejo de San Quentin (State Prison), en Kalifornio. Diversflankaj
klopodoj por liberigi lin restis sensukcesaj...

Britio estigis la Unuan Opian Militon (de 1839 ĝis 1842) en Ĉinio. Britio kaj Francio alianciĝis en la Dua (1856 ĝis 1860) en kiu partoprenis ankaŭ Usono. Rusio kaptis la okazon por invadi ĉinajn teritoriojn.

La 9an de januaro 1900,
Albert Beveridge, senatano de Indianao, jene pravigis la militon de Filipinoj : “Filipinoj apartenas al ni por ĉiam. […] Je mallonga distanco de Filipinoj troviĝas la neelĉerpeblaj ĉinaj merkatoj. Ni ne eliros el tiu regiono. […] Ni ne rezignos ludi nian rolon en la civiliza misio rilate al la mondo, kiun Dio mem konfidis al nia raso. Pacifiko estas nia oceano. […] Kien ni devas turni nin por trovi konsumantojn por nia troaj produktaĵoj ? Geografio respondas al tiu demando. Ĉinio estas nia natura kliento. […] Filipinoj havigas al ni bazon je la pordoj de tuta Oriento.“ En la sama parolado de la 9a de januaro 1900, li diris pri Dio : “Dio ne preparis la anglalingvajn kaj teŭtonajn popolojn dum jarmilo nur por vana kaj bagatela memkontemplado kaj memadmiro. Ne ! Li faris el ni la mastrojn organizantojn de la mondo por starigi sistemon tie kie regas ĥaoso. Li naturdotis nin por regi tiel ke ni havigu registaron al la sovaĝaj kaj senilaj popoloj. Sen tia forto, la mondo refalus en barbarecon."* La sama senatano jam diris en 1894 : “Ĉar la grundo produktas multe pli ol ni bezonas, nia destino estas proprigi al ni la tutmondan komercon“. En sia parolado de la 16a de septembro 1898, sub la titoloThe March of the Flag (La marŝo de la flago), en kiu li ofte referencis al Dio kaj al la Providenco por pravigi imperiismon, li demandis “Ĉu la usona popolo daŭrigu sian iradon al komerca superregado de la mondo ?“. Evidente, la respondo estis por li jesa. Li pretendis ke “La komerca supereco de la Respubliko signifas, ke ĉi tiu lando estos la suverena faktoro en la paco de la mondo“, sed, fakte, en la tuta historio de la homaro, neniu alia nacio dissemis tiom multe da militoj tra la mondo.

Restas la espero ke kune kaj amase leviĝos kaj malobeos la tuta homaro, inkluzive la usonaj civitanoj konsciaj, ke ankaŭ ili estas viktimoj de hipokrita sistemo, de grandega trompaĵo kaj perfido. Sed por leviĝi kune, la homoj suferantaj pro tiu situacio bezonas unue interkompreniĝi, kompreni ke ilia sorto estas kunligita, ke ili estas antaŭ ĉio homoj, civitanoj de la mondo.

La fama verkisto kaj tradukisto
Lu Xun (aŭ Lusin), kiu kontribuis al diskonigo de Ĉinio al la mondo, ne eraris kiam li skribis "Okaze de ĉiu partopreno en internacia renkontiĝo, mi sentas la neceson de komuna lingvo por ĉiuj homoj, dum personoj de diversaj landoj volas konatiĝi kaj interrilati unuj kun la aliaj. Esperanto delonge plaĉis al mi. Antaŭ pli malpli dudek jaroj mi traktis ĝin tre favore. La kaŭzo estas tre simpla ! Unue : ĉar helpe de Esperanto oni povas kunligi diversajn homojn, precipe subjugatajn ; due : precipe en mia propra profesio, mi opinias, ke helpe de la internacia lingvo oni povas interŝanĝi literaturajn verkojn kun ĉiuj popoloj kaj fine, ĉar mi mem havis konatojn esperantistajn, kiuj morale superis aliajn homojn per manko de hipokriteco kaj egoismo. Poste en mia vivo mi ne okupiĝis pli profunde pri tiu ĉi problemo, tamen mia opinio restis senŝanĝa. Ofte mi havas favoran rilaton al iaj iniciatoj subtenindaj, tamen mi ne scipovas mem elokvente esprimi ilian valoron. Tamen ilia fina efektiviĝo kun sukceso mem konfirmas kaj atestas, ke mi pravis."

Tiu penso kongruas kun la opinio, kiun iam esprimis usona esperantisto, Joel Brozowski : "
Kial usonano uzas Esperanton ?".

1911-1921-2011 En 1910, Ĉinio estis inter la ŝtatoj, kiuj sendis delegiton al la Universala Kongreso de Esperanto en Waŝingtono. Ne estis reprezentanto de Francio.

Unuafoje en la mondo, dum la registaro de Sun Jatsen, la patro de la moderna Ĉinio, lia ministro de edukado

Cai Yuanpei*, pioniro de la moderna edukado en Ĉinio, dekretis enkondukon de Esperanto en la programo de porinstruistaj lernejoj. Eĉ se rezultis nenio konkreta pro la mallonga daŭro de la respubliko de Sun Jatsen (1911-1913), tio estis jam kuraĝa kaj noviga iniciato. Cai Yuanpei lernis Esperanton en Germanio de 1907 ĝis 1911 dum li studis filozofion, psikologion kaj historion de la arto. Lia decido baziĝis sur persona sperto. Tiun elstaran reformiston gvidis principoj de libereco, demokratio kaj egaleco inter homoj, inter viroj kaj virinoj.

Dek jarojn poste, en 1921, la Nacia Konferenco de Publika Instruado alprenis decidon favore al pli ĝenerala aplikado de la dekreto kaj rekomendis la enkondukon de Esperanto en ĉiuj duagradaj lernejoj de Ĉinio. La saman jaron, Ĉinio sendis delegiton al la Universala Kongreso, kiu okazis en Prago, kaj en kiu partoprenis, kiel observanto, la vic-sekretario de la Ligo de Nacioj, la japano Inazo Nitobe. Ĉinio plue subtenis la proponon por ke Esperanto estu enkondukita en ĉiuj lernejoj de la mondo kiel internacia helplingvo.

Plej forta kontraŭstaro al tiu propono venis de la franca registaro, kvankam en Francio mem estis bona akcepto de la lingvo en diversaj medioj kaj socitavoloj, same en komercaj ĉambroj kiel en laboristaj organizaĵoj.

En 2010, la du versioj de la raporto de la Ligo de Nacioj fariĝis finfine tutmonde alireblaj per Interreto :
en la angla, en la franca

.

Pro la datrevenoj ligitaj al la jaroj 1911 kaj 1921 — centa kaj naŭdeka —, la jaro 2011 ebligos al ĉiuj subtenantoj de Esperanto skribi, paroli kaj ekspozicii pri la unuaj paŝoj de Esperanto en Ĉinio, pri la tiea subteno en instruado kaj en internaciaj institucioj, pri jam ekzistantaj aplikaĵoj. Supozeble en Ĉinio mem estos rememorigaj eventoj en la jaroj 2011 kaj 2012 pri la Revolucio de Sun Jatsen kaj pri CaI Yuanpei. Ankaŭ la jaro 2012 estos favora al okazigo de memoreventoj : l raporto de la Ligo de Nacioj aperis en 1922; ankaŭ en 1922, la fama blinda rusa poeto Vasilij Eroŝenko, amiko de Lusin, restadis en Pekino kie li prelegis kaj instruis Esperanton. Ankaŭ en postaj jaroj estis vigla Esperanto-aktivado en Ĉinio, interŝangoj kun Japanio, ktp, sed, pli poste, la situacio iom post iom malboniĝis.

Ĉe Cai Yanpei same kiel ĉe Inazo Nitobe, ekzistis sama forta deziro konstrui kulturan ponton inter Oriento kaj Okcidento, faciligi la rilatojn kaj interŝanĝojn. Ambaŭ vivis pli malpli longe en Okcidento. Ambaŭ alte taksis la valoron de la edukado. Inazo Nitobe vidis en Esperanto "motoron de la demokratio", kaj Cai Yuanpei dediĉis sian vivon al antaŭenigo de demokratio, de egalrajteco, ankaŭ de Esperanto : "La ĉina lingvo multe diferencas de la okcidentaj kaj ni ne povas ne komunikiĝi kun la ekstera mondo, nek peti helpon de la mondo. En tio ni bezonas helpan lingvon kaj Esperanto estas ideala."


* Citita de Nikolaï-Klaus von Kreitor en "

De la Théologie politique américaine“. Originala teksto en “ALBERT J. BEVERIDGE : In Support of an American Empire


** en letero al la redakcio de "La Mondo", 15an de aŭgusto 1936. Kolekto de leteroj de Lusin. Ĉina eldono, p. 1016. Eltirita el "Pri internacia lingvo dum jarcentoj". Isaj Dratwer. Tel-Aviv, : memeldono. 1977. p. 105.
***

Biografio de Cay Yuanpei

.