29 02 08 - La mallibereja populacio pligrandiĝis dum la pasinta jaro en Usono je 25 000 personoj kaj atingis proksimume 2,3 milionojn da personoj, el plenkreska populacio de 230 milionoj da personoj, t.e. la procento la plej alta en la usona historio, laŭ la Pew Centro* (anglalingva PDF)
Pli ol unu plenkreskulo ol 100 troviĝas nun en malliberejo en Usono, lando kiu havas la plej multnombran malliberulan populacion en la mondo, kun unu nigra junulo el 9 en prizono, laŭ la raporto plublikita ĵaŭde.
Mallibereca procento la plej alta de la planedo
2,3 milionoj da personoj estas enkarcerigitaj en Usono.
Kompare, precizigas la dokumento, Ĉinio, kun loĝantaro de pli ol unu miliardo da homoj, estas en dua pozicio kun 1,5 miliono malliberuloj, sekvata de Rusio kun 890 000 personoj malliberaj.
Usono havas la plej altan malliberecan procenton de la planedo, supera al landoj kiel Irano aŭ Sud-Afriko, ankoraŭ aldonas Pew Centro, memstara Esplorado-Centro lokita en Waŝingtono.
Germanio havas 93 malliberulojn el 100 000 plenkreskuloj kaj infanoj. Ĝi estas okobla en Usono kun 750 el 100 000.
La statistikoj estas aparte impresaj inter malplimultoj : kiam unu blanka plenkreskulo el 106 estas enkarcerigita, unu hispandevenulo el 36, kaj unu nigrulo el 15 malliberas.
Laŭ Pew Centro, surbaze de usona ministrara datumbazo de la justico, en aĝotavolo inter dudekjara ĝis tridek-kvarjara, unu nigra junulo el naŭ estas en malliberejo.
La proporcio de virinoj rapide pligrandiĝas.
Kvankam probableco de malliberiĝo por viroj estas estas dekoble pli alta ol por virinoj, la malliberula virina populacio kreskas multe pli rapide ol tiu de la viroj, laŭ la raporto de Pew.
Unu virino el 265, en aĝo de 35 ĝis 39 jaroj, estas en malliberejo, sed virinoj apartenantaj al malplimultoj estas malliberegataj pli grandnombre ol blankulinoj.
Unu nigrula virino el 100 kaj unu hispandevena el 297 estas en prizono, kontraŭ unu el 355 blankulaj virinoj, laŭ tiu studo.
Leĝmalmildiĝo kun, precipe, dispozicioj pligrandigantaj la malliberigan daŭron pro rekulpiĝoj, abrupte plinombrigis la prizonan loĝantaron, pli ol la krimeca pligrandigo, indikas la raporto.
Spite pligrandiĝon de la mallibereja populacio, la procento de rekulpiĝintoj restas relative stabila kun ĉirkaŭ la duono de la enkarcerigitoj liberigitaj, denove revenantaj malliberejen en la tri sekvantaj jaroj de ilia liberigo, indikas ankoraŭ la dokumento.
La studo substrekas, ke la pligrandiĝo de la mallibereja populacio devigas lokajn instancojn al elekto de drastaj buĝetaj decidoj.
Novaj rimedoj por malliberejojn malsaturi
« Spite tutan monon jam elspezita en la malliberejan punsistemon, ne montriĝis klaraj kaj konvinkaj rezultoj pri publika sekureco », komunikas Adam Gelb el Pew-Centro.
Antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj, ĉiuj 50 usonaj ŝtatoj elspezis 10,6 miliardojn da dolaroj el sia buĝeto por la mallibereja punsistemo. Tiu nombro nun atingas 44 miliardoj da dolaroj, tio estas 315% plie.
La ekonomia premo kondukis iujn ŝtatojn ŝanĝi sian politikon kaj trovi aliajn rimedojn por malhelpi malmulte danĝerajn deliktulojn rekulpi, kiel laboroj por la ĝenerala intereso, aŭ sistemoj de elektronika gardado, aldonas la raporto.
"Iuj politikaj respondeculoj eksperimentas tutan punan gamon tiel efikan kiel enkarcerigon, por defendi la publikan sekurecon kaj permesante al la ŝtatoj haltigi la plimultiĝon de la karcerularo", klarigas Susan Urahn, direktorino de esplor-centro.
---
* Pew Center for Civic Journalism estas iniciato de Pew Charitable Trusts
Traduko el la retejo de “Des écoles différentes” (Malsimilaj lernejoj) fare de la Esperanto-grupo de Foix, Francio.
Sign-in to write a comment.