Ĝenerala nesciado
Aldone al aliaj spertoj en tre diversaj cirkonstancoj kaj medioj, la du someraj iniciatoj de la asocio Espéranto-Vendée, en 2009, sur vendeaj plaĝoj, unue en Les Sables d'Olonne (1) okaze de la centjariĝo de Esperanto en tiu urbo, due en La Faute-sur-Mer (2) okaze de etapo de Marc Pleysier en Vendeo dum lia ĉirkaŭiro de Francio (mapo) per kuŝbiciklo “ALIAciklo“, ebligis observi, en nekutima kadro, la sintenon de homoj, kiuj ekmalkovras aŭ ree malkovras la ekziston de alternativo al la maljusta sistemo de internacia komunikado bazita sur la angla. Fakte konfirmiĝis sur la vendea marbordo, kie la publiko estas vere internacia dum somera periodo, en malstreĉa kadro, tio, kio estas observebla aliloke kaj priskribita ĉi poste.
Plejparto el la homoj, eĉ intelektuloj, scias nenion aŭ preskaŭ nenion pri la Internacia Lingvo Esperanto. Kompreneble, por ili, paroli pri profesia aplikado de Esperanto aspektas iel surrealisme. Por tiuj, kiuj scias ion pri ĝi, temas plejofte pri tre supraĵa scio. Ne estas konsiderebla kiel konanto de Esperanto, persono, kiu kapablas senerare diri nur la nomon de ties iniciatinto, lian naskiĝ-daton kaj -urbon, indiki la titolon de la unua libro, la jaron kaj urbon de ĝia publikigo, la jaron kaj urbon de la unua universala Esperanto-kongreso, aŭ ĝeneralaĵojn pri lingvaj aspektoj. El tiuj, kiuj scias tion, plejparto nenion scias pri la aktuala aplikado kaj stato de la lingvo en la mondo. Pli maljunaj ne malofte miras ke « tio» ekzistas ankoraŭ.
Mitoj kaj antaŭjuĵoj
Mitoj kaj antaŭjuĝoj ekzistas kaj pri Esperanto, kaj pri la angla, kaj pri multlingvismo. Pli precize, mitoj kaj antaŭjuĝoj :
- malfavoraj al Esperanto
- treege favoraj al la angla
- meze favoraj al multlingvismo
La ĉefa problemo de Esperanto estas en tio ke, flanke de personoj, kiuj scias pri ĝia ekzisto, ofte malplimulto, depende de la medio (intelektuloj ne estas devige kleraj pri la temo), ĝi estas tro ofte konsiderata nur kiel ŝatokupo, ne monhaviga, sen utileco praktika kaj profesia, aŭ kiel utopio (3).
Homoj, kiuj pli malpli hazarde ricevas informon pri la ekzisto de tia lingvo, pri kiu ili antaŭe neniam aŭdis kaj legis ion ajn, absolute ne povas imagi ke alia lingvo ol la angla, multe pli simpla, lernebla en rekorda tempo por iu ajn popolo, tre esprimriĉa, kaj ĉefe pli justa, povas kontentige funkcii en tiu rolo. Estas por ili apenaŭ kredeble, ke tia lingvo estas jam delonge uzata kaj neniam ĉesis funkcii, pli malpli vigle laŭ la periodoj. Sekve, ili miras ke tia lingvo, kies genian aspekton ili (ree) malkovras kaj eventuale agnoskas, ne ankoraŭ fariĝis, post pli ol 120 jaroj da ekzistado, la konvencia lingvo ĝenerale uzata por la interpopolaj interŝanĝoj kaj rilatoj. Komprenebla estas ilia skeptikeco : ili scias nenion pri ĝia historio, pri la obstakloj, kiujn ĝi devis kaj devas plue venki.
Ĉe France Culture, la 4an de novembro 1992, profesoro Umberto Eco, kiu science studis ĝin por prepari kurson en 1992-1993 ĉe Kolegio de Francio, agnoskis ke la motivoj, kiuj malhelpis ĝian rapidan tutmondan disvastigon ne estas lingvaj, sed politikaj. Ekzistas ankaŭ psikologiaj motivoj, kiujn pristudis, analizis kaj priskribis Claude Piron, iama franclingva tradukisto de UN kaj MOS por la angla, la hispana, la rusa kaj la ĉina, kiu poste instruis psikologion en la Universitato de Ĝenevo.
Geniaj ideoj foje bezonis jardekojn, kaj eĉ jarcentojn, por maturiĝi, por fariĝi ordinaraĵoj kaj normalaĵoj en la ĉiutaga vivo : la hindo-arabaj ciferoj, la metra sistemo, la voĉdonrajto de virinoj, la socia integriĝo de handikapitoj (blinduloj, surduloj, mutuloj, kripluloj k. a.), ktp. La publiko ne konscias la politikan flankon de la afero : la ŝtatoj estas pli zorgemaj pri la intereso de privilegiita influa minoritato ol pri la ĝenerala intereso (4).
Ekzistas ankaŭ la fakto ke, en amasinformiloj, ne malofte legeblaj kaj aŭdeblaj estas trompaj kaj erarigaj aludoj, esprimoj aŭ epitetoj, kiuj pro ripeto restas gravuritaj en la subkonscio de la civitanoj, legantoj kaj aŭskultantoj, ekz. : “fiasko“, “entute inventita lingvo“, “adeptoj“ kaj multaj aliaj senvalorigaj esprimoj aŭ lingvaj rimedoj (uzo de is-tempo por kredigi ke tio estas pasintaĵo), eĉ se la cetero de la informo estas neriproĉebla. Ekzemple, dum la periodo inter la du marbordaj renkontiĝoj menciitaj ĉi supre, en cetere honesta artikolo, aperis jena enŝovita negativa frazo : “Un échec pour cette langue qui se voulait universelle au début du siècle dernier“ (Fiasko por tiu lingvo, kiu pretendis je universaleco komence de la pasinta jarcento). Fakte montriĝis poste, ke pri tio ne kulpis la ĵurnalisto, kiu venis surloke por raporti, sed kolego, kiu modifis la enhavon antaŭ la definitiva enpaĝigo kaj presado. Fiasko estas fakte ne por Esperanto, sed por ĵurnalismo, en la aplikado de la “Ĉarto de ĵurnalisto“(Charte du journaliste) aprobita en 1918 en Francio kaj reviziita en 1938.
La rekordo pri misinformado kaj disvastigo de antaŭjuĝoj estas, ĝis nun, en tiu ĉi jaro 2009, atribuebla al Radio France Internationale, kiu estas la voĉo de Francio por eksterlando : “Se Esperanto pluvivas, ĝia uzado tamen neniam transpasis la rondojn de lingvistoj kaj intelektuloj.“ (5) Tio, en la konkluda lasta paragrafo de artikolo publikigita precize la 26an de julio 2009, datreveno de apero de la Unua Libro (1887), dato de la malfermo de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko (Pollando), la naskiĝurbo de D-ro Zamenhof, kaj, plie, 150 jarojn post lia naskiĝo ! Kaj tio dum, antaŭ baldaŭ cent jaroj, en 1910, Ernest Archdeacon, pioniro kaj meceno de aviado kaj aŭtomobilo, skribis post partopreno en la Universala Kongreso de Barcelono (1909) : “La Katalunoj tute mirigis min pro la facileco, kun kiu ili parolis Esperanton. Mi konstatis tion ĉe simplaj laboristoj de Barcelono, efektivaj esperantistoj, kiuj havis nek tempon por partopreni la kongresojn, nek monon por doni la kongreskotizon de dek frankoj. La esperantistoj estas tre multaj en la laboristaro” (6).
En la sama jaro 1910, D-ro Zamenhof skribis al la germana gazeto “Der Arbeiter Esperantist“ (La esperantista laboristo) : “Eble por neniu en la mondo nia demokrata lingvo havas tian gravecon, kiel por la laboristoj, kaj mi esperas, ke pli au malpli frue la laboristaro estos la plej forta apogo de nia afero. La laboristoj ne sole spertos la utilon de Esperanto, sed ili ankaŭ pli ol aliaj sentos la esencon kaj ideon de la esperantismo.“
En “L’Homme et la Terre“, kies unua kajero, finredaktita en 1904, aperis en 1905, la granda geografo Élisée Reclus povis jam konstati kaj noti : “La progresoj de Esperanto estas rapidaj kaj la lingvo penetras eble eĉ pli multe en la popolamasojn ol en la superajn klasojn laŭdire inteligentajn. Tio estas ke, unuflanke, la sento de internacia frateco havas sian parton en la deziro uzi komunan lingvon, sento kiu renkontiĝas ĉefe ĉe la socialistaj laboristoj, kontraŭaj al ĉiu ideo pri milito, kaj, aliflanke, ke Esperanto, pli facile lernebla ol iu ajn alia lingvo, sin prezentas unue al la laboristoj havantaj malmulte da libera tempo por studi.“ Laboristaj Esperanto-organizoj komencis ekzisti antaŭ pli ol jarcento, ĉirkaŭ la jaro 1905. En 1906, okaze de la kongreso de Amiens, la franca sindikato CGT (Confédération Générale du Travail — Ĝenerala Konfederacio de Laboro) voĉdonis rezolucion favore al lernado kaj uzo de Esperanto en la internaciaj rilatoj.
Pli poste, komence de la jaroj 1920, en la Ligo de Nacioj, dum la franca registaro malestime kontraŭstaris al ĉiu diskuto pri propono instrui Esperanton en ĉiuj lernejoj de la mondo, ĉi lasta trovis defendanton en la persono de Inazô Nitobe, la vic-sekretario de la Ligo de Nacioj, tre fama figuro, eĉ ekster Japanio, kie bankbilto de 5000 enoj estis dediĉita al li la 1an de novembro 1984. Talenta uzanto de la angla, Inazô Nitobe povis observi la funkciadon de Esperanto en la rolo de internacia lingvo dum la Universala Kongreso de Esperanto en Prago, en 192, kaj alveni al tiu konstato : “Dum la riĉuloj kaj kleruloj ĝuas beletron kaj sciencajn traktaĵojn en la originalo, la malriĉuloj kaj humiluloj utiligas Esperanton kiel 'lingua franca' por sia opini-interŝanĝo. Esperanto pro tio iĝas motoro de internacia demokratio kaj de forta kunligo. Necesas peni en konsideron tiun ĉi interesiĝon de la amasoj en racia kaj favora spirito, kiam oni studas tiun demandon de komuna lingvo.“ (7)
La publiko estas tiel senscia pri la temo, ke eblas al profesiuloj de informado kaj radiotelevida animado maski sian propran nescion kaj aplombe diri aŭ skribi ion ajn ! Bedaŭrinde, la informadon tro ofte faras homoj, kiuj ŝajnigas konon de la pritraktita temo, kaj kies scioj ne havas alian fonton ol senĉese ripetita kaj neniam kontrolita onidiro. Esperanto-proverbo diras : "Inter blinduloj reĝas strabuloj“...
Ne ĉiam ĉeestas tiel brila homo, kiel Umberto Eco, por defendi Esperanton kontraŭ tiaj misprezentoj, foje malbonintencaj, foje stultaj, foje senpripensaj, tiel, kiel li faris en aŭgusto 1993, kiam ĵurnalisto de la gazeto “Le Figaro“ (8), Franz-Olivier Giesbert, diris al li : “Tio estas la utopio de Esperanto...“. Respondo : “Utopio ĝis hieraŭ, sendube. Sed tiaspeca utopio havas pli da ŝancoj efektiviĝi hodiaŭ. Dank' al la televido. Per ĝi, oni povas ĉion fari. En ununura generacio, post jarcentoj da nekompreno, ĝi ebligis lerni la italan al albanoj.“ La 27an de februaro 1996, en televida elsendo de Paris Première, kiam la ĵurnalisto Paul Amar aludis pri “fiasko de Esperanto“, li korektis dirante ke ne eblas paroli pri fiasko, kaj li precizigis : “Laŭ lingvistika vidpunkto, tiu lingvo vere sekvas kriteriojn de ŝparo kaj efiko, kiuj estas mirindaj.“ Maloftege aŭdeblas elokventa pledo por Esperanto komparebla al interveno de la fama genetikisto kaj verkisto Albert Jacquard en kvin sinsekvaj elsendoj de France-Culture (9).
Aliflanke, ekzistas premego, gurdado, intensa mensmanipulado, vera “usona sencerbigo“, por puŝi la homojn al blinda kredo, kvazaŭ religia, ke ne estas savebleco ekster la angla : Echec du globish : Doit-on continuer encore longtemps sur cette voie ? (10). La procedo estas klara : havigi al la publiko la ideon pri sukceso kaj nepra neceso por la angla, kaj la ideon pri fiasko kaj senutileco por Esperanto.
Intelekta kaj morala kuraĝo
En tia situacio, granda intelekta kaj morala kuraĝo estas necesa por kontesti la anglan en la rolo de internacia lingvo dum ĝi estas unue NACIA lingvo kaj servas unue la interesojn de nacioj, kie ĝi estas denaska lingvo : ili fariĝas inside centroj de decido kaj misproporcia influo pri ĉio en la mondo; ili konsistigas la ĉefajn punktojn de ekiro kaj alveno de interŝanĝofluoj. Video pri la tutmonda aertrafiko povas helpi al kompreno de tiu fakto. Kiam oni vidas per kiaj procedoj la brita ĉefministro Tony Blair elektigis Londonon por organizi la Olimpiaj Ludoj de 2012, kaj per kiuj mensogoj li aliancis Brition kun Usono por militi en Irako, oni devus esti pli malfidema pri la parolado, kiun faris lia posteulo Gordon Brown la 17an de januaro 2008 sub la titolo "La angla — la lingvo de la mondo“ (11), en kiu li pretendis ke Britio faras “donacon“ al la mondo...(12).
Same grandan kuraĝon, aŭdacon kaj iniciatemon, postulas aprobo de Esperanto en tiu rolo kaj precipe publika subteno al ĝi. Tian kuraĝon, aŭdacon kaj iniciatemon ne postulas subteno al la angla : sufiĉas sekvi la gregon kaj enprofundiĝi en la rutinon. Pro tio silentas granda plimulto el la civitanaro, iliaj reprezentantoj kaj la gvidantoj, kiuj vivas en la iluzio, ke la angla solvis la problemon. Ili foroferis kaj plue foroferas konsiderindan sumon da tempo kaj mono por la angla, por si mem aŭ siaj infanoj, dum tiun zorgon ne havas denaskaj anglalingvanoj, kies landoj eltiras enorman profiton kaj avantaĝon el tiu situacio. Ili ne konscias, ke eĉ per bona kono de la angla, il tamen restas ege malsuperaj al ili en situacioj de intertraktado kaj negocado. Ne temas tie pri triumfantaj “Bad English“ aŭ “Broken English“, pri nura ordinara kaj banala babilado, pri simpla elturniĝebleco. En konferencoj, kie la angla estas la ununura laborlingvo, denaskaj anglalingvanoj plej ofte, plej longtempe kaj plej lerte povas interveni por trudi per ĝi sian vidpunkton. La procento da veraj scipovantoj de la angla kiel fremda lingvo, kapablaj intertrakti egalnivele kun denaskaj anglalingvanoj, estas tre malalta, malsupera al 10%, eĉ al 5% laŭ la landoj. Rapide bankrotus entrepreno, kies malbona kvalito de la produktaĵoj kaj servoj devigus malprofite vendi de 90 ĝis 95% el ili. Nur la neanglalingvaj ŝtatoj agas tiel, dank' al la silenta obeemo de la impostpagantoj, dum homaj kaj financaj rimedoj mankas por plibonigi la instrunivelon, redukti la streson por la lernantoj kaj instruistoj, certigi la sekurecon en la lernestablejoj, solvi la problemon de supernombreco da lernantoj en sama klaso kaj multajn sociajn problemojn.
Oni klare komprenu, ke ne temas pri malestimo al la denaske anglalingvaj popoloj kaj al ilia lingvo. Ŝekspiro certe ne fierus pri la nuna fuŝa uzo de lingvo, kiun li tiel talente uzis. En ĉiuj popoloj estas homoj estimindaj kaj malestimindaj. Ĉiuj popoloj povas lerni ion utilan de la ceteraj por la komuna bono.
Feliĉe, kvankam malfrue, sed eble ne tro, konscio aperas pri la problemo. Homoj aŭdacas finfine montri, ke la vojo nur per la angla estas erara kaj iluzia, ke ĝi estas pseŭdosolvo al la problemo de internacia komunikado pro tio ke ĝi estigas aliajn problemojn, kaj pro tio ke la rilato inter kvalito kaj kosto, jam ekscese malbona en normala tempo, estas skandala en kriza tempo. Mezinteligenta infano povas eliri el la elementa lernejo kun bona scipovo de Esperanto sen ekscesaj horaro kaj strebo. Por atingi saman nivelon en la angla, necesas konsiderinda “troa dozo“ da instruado, kaj tio malprofite al la ceteraj lernobjektoj, i.a. la gepatra aŭ nacia lingvo. Dekoble pli longa kaj kosta estas la klerigado de instruistoj por la angla ol por Esperanto. La realigebla ŝparo estu dediĉita al disvolvado de praktikaj kaj profesiaj aplikaĵoj.
La Eŭropa Komisiono ofendmokas la devizon de EU — “Unueco en diverseco“ — per nura uzo de la lingvo de du el ĝiaj 27 ŝtato-membroj — Britio kaj Irlando, t.e. entute 13% el la loĝantaro de EU. Plie, ĝi postulis de la orienteŭropaj landoj kandidatoj al aliĝo submeti sian dosieron de kandidatiĝo nur en la angla. Ĉu tiel prepariĝas tiu Eŭropo de “diverseco“, kiam la malbona ekzemplo venas de supre ?
En Eŭropa Unio, la scipovo de la angla kiel gepatra lingvo estas pli kaj pli ofte postulata en dunganoncoj (“English mother tongue" kaj "English native speaker“) por funkcioj de alta respondeco, do de decido kaj influo, kio demonstras ke la laŭdire internacia angla ne sufiĉas kaj ke, per ĝi, senskrupululoj inside akaparas al si la politikaj kaj ekonomiajn regstangojn de la Unio. Jen demonstro, ke la angla estas fiasko en la rolo de internacia lingvo kaj sukceso en la rolo de lingvo de superrego, de imperiista lingvo.
Plej afliktiga estas la nekredebla naivegeco afiŝita en la tagĵurnalo de la 13a horo de la 5a de aŭgusto fare de France 2, kiu prezentis la instruadon de la angla en Francio fare de denaskaj Angloj kiel bonan ekzemplon ! Ne temas tie pri la “internacia angla“ sed ja pri la angla de Anglio, t.e. unu el la 38 agnoskataj variantoj de la angla. Ĉu tiel oni preparas la “unuecon en diverseco“.
Vera internacia lingvo estas lingvo instruebla ie ajn fare de homoj el iu ajn nacieco. Bona ekvilibro en EU kaj en la mondo postulas ĝuste tian lingvon.
EU havas la plej imponan kaj multekostan lingvan servon de la mondo, sed tiu servo estas tiel peza kaj malpraktika, malfruiga en kazo de neceso de rapida konsultado kaj alpreno de decido, ke plejparto el la respondeculoj kaj funkciuloj turnas sin al la angla, kio pruvas ke multlingvismo estas iluzia (Vd, en la franca : “L'illusion du multilinguisme“ — La iluzio pri multlingvismo).
Tiu ĉi situacio estis antavidebla kaj antaŭvidita : “La plivastigo de Eŭropa Unio al centra Eŭropo brutale starigos la problemon de la lingvo de la Eŭropanoj. Kiel fari por ke tiu Babelturo, kiu enhavas hodiaŭ 11 oficialajn lingvojn — 22 morgaŭ, sen kalkuli la regionajn lingvojn —, povu eviti paralizigan kakofonion ? En hodiaŭa Unio, kun ĝiaj dekkvin landoj, la tradukkostoj jam sorbas enormajn sumojn. Sed la uzo de ĉiuj tiuj lingvoj havas multajn aliajn malavantaĝojn. La prezidanto de la Eŭropa Parlamento, la hispano Gil-Robles, lastatempe agnoskis, ke ĝi igos tre malfacila verajn publikaj debatojn, mediatigeblajn, sine de la eŭropa Asembleo, kiu suferas je dedicito de agnosko en la publika opinio." (“Le Monde de l'Éducation“, februaro 1998).
En 1994, sub la titolo "Le défi des langues“ (13), aperis, detala studo de Claude Piron pri la diversaj sistemoj de internacia lingva komunikado inkluzivanta la anglan, la multlingvismon kaj Esperanton. En 2003, pro la indiferenteco kaj pasiveco de la politikaj partioj rilate al la principo de lingva demokratio kaj justeco, fondiĝis en Francio la politika movado Eŭropo - Demokratio - Esperanto, kiu partoprenis en la eŭropaj balotoj de 2004 kaj 2009.
Ĝuste antaŭ la du renkontiĝoj ĉe la vendea marbordo, la 1an de julio 2009, sub nova titolo : “Linguistic Imperialism Continued“(14), aperis daŭrigo kaj aktualigo de la libro "Linguistic Imperialism“ (15) de profesoro Robert Phillipson, publikigita en 1992. Intertempe, en 2003, aperis plia verko de li sub la titolo “English-only Europe? Challenging language policy“(16), kaj ties Esperanto-traduko “Ĉu nurangla Eŭropo ?"(17) en 2004, poste, en januaro 2008, “The Linguistic Imperialism of Neoliberal Empire“(18).
Charles Xavier Durand, al kiu 25-jara vivo en Japanio, Usono kaj Kanado ebligis observi la anglan en la rolo de internacia lingvo kaj "La absurdaĵoj(n) de la lingvaj politikoj en Eŭropo" aperigis sinsekve, en la jaroj 2002-2003, "La mise en place des monopoles du savoir" (19) kaj "La nouvelle guerre contre l'intelligence" (20). En 2005, aperis raporto “L'enseignement des langues étrangères comme politique publique“ (21), kiun mendis la Alta Konsilio pri Taksado de la Lernejo al François Grin, profesoro de la Universitato de Ĝenevo.
Profesoroj Phillipson kaj Grin ne asertas ke Esperanto estas LA solvo, sed ke ĝi estas senantaŭjuĝe prikonsiderenda inter ĉiuj eblaj proponoj. En la ĉapitro 7 de sia libro “La nouvelle Europe. Paris-Berlin-Moscou — Le continent européen face au choc des civilisations“ (22) aperinta en aprilo 2009, la ekonomikisto Marc Rousset, iama ĝenerala direktoro de grandaj entreprenoj (Veolia, Carrefour, Aventis) pledas por Esperanto kiel lingvo de Eŭropo dum, jam de pluraj jaroj, Etsuo Miyoshi, prezidanto de la japana firmao Swany, aperigas pledojn por Esperanto sub formo de reklamo en grandaj gazetoj de Eŭropa Unio, kiuj, en la informado, plue prisilentas la nunan staton de la lingvo.
Dum pludaŭras mitoj pri la angla kaj mensmanipulado favore al ĝi, povas esti utile rememorigi la saĝan sintenon de la brita lordo Robert Cecil (estonta Nobelpremiito pri Paco 1937) kiu, en 1922, dum la franca registaro baris la vojon al Esperanto ĉe la Ligo de Nacioj, admonis la Komisionon pri Intelekta Kooperado “memori, ke mondlingvo ne estas bezonata nur de intelektuloj, sed antaŭ ĉio de la popoloj mem.“ Informi homojn pri praktika aplikebleco de Esperanto en la profesia vivo postulas unuavice informadon kaj klarigojn pri la ekzisto de tiu lingvo, kies origina nomo estis "Lingvo Internacia“(23), kaj kies iniciatinto elektis la pseŭdonomon "Doktoro Esperanto" en lando tiam sub okupacio, malaperinta el la mapo de Eŭropo, kie regis cenzuro, interetnaj konfliktoj, perforto, malsekureco.
Pri ĉio tio, la homoj kiuj venis al la plaĝo de La Faute-sur-Mer aŭ foriris nenion scias aŭ tute ne konscias.
(daŭrigota : La vojo al profesia aplikado de Esperanto)
———
1. Dimanĉon 5an de julio 2009.
2. Lundon, 3an de aŭgusto 2009.
3. Les "utopies". Eŭro : valuto elirinta el utopio.
4. “La recherche de la langue parfaite“, Parizo : Seuil. 1994. p. 378 pri opinio de la franca enciklopediisto d'Alembert : “Parmi toutes les objections, celle qu’avait déjà formulée Fontenelle, à laquelle fait écho le discours d’introduction de D’Alembert à l’Encyclopédie, sur l’égoïsme des gouvernements, qui ne se sont jamais distingués dans la détermination de ce qui était bon pour l’ensemble de la société humaine, est encore valable.“ (Inter ĉiuj obĵetoj, ĉiam validas tiu, kiun jam formulis d'Alembert en la enkonduka diskurso de la “Enciklopedio“, pri la egoismo de la registaroj, kiuj neniam distingiĝis en la determino de tio kio estas bona por la homa societo entute).
5. Radio France Internationale (RFI) : Sub la titolo “Ouverture d'un congrès mondial d'espéranto“ (Malfermo de tutmonda Esperanto-kongreso). “Si l’esperanto vit toujours, son utilisation n’a cependant jamais dépassé les cercles de linguistes et d’intellectuels.“
6. “Pourquoi je suis devenu espérantiste“, kun antaŭparolo de Henri Farman. Parizo : Arthème Fayard. 1910. p. 150.
7. “La monda lingvo-problemo“, 2, 1970. p. 91-92 : “The common language question before internationale organizations“. Ivo Lapenna. Citita fare de Ulrich Lins en “La danĝera lingvo“, p. 64.
8. “Le Figaro“, 19an de aŭgusto 1993, p. 11: “C'est l'utopie de l'espéranto ?“. Respondo : “Utopie jusqu'à hier, sans doute. Mais une utopie de ce genre a plus de chance de se réaliser aujourd'hui. Grâce à la télévision. Avec elle on peut tout faire. En une seule génération, après des siècles d'incompréhension, elle a permis d'apprendre l'italien aux Albanais.“
9. Albert Jacquard pri Esperanto ĉe France Culture : http://jerome.desquilbet.org/pages/254
10. Fiasko de Globish : Ĉu oni ankoraŭ longtempe daŭrigu sur tiu vojo ? Temas pri eltiraĵoj el televidĵurnaloj de la ĉefaj francaj televidkanaloj dum kiuj oni peze insistis por puŝi al lernado de la angla.
11. “English - The World’s language“ (La angla — la lingvo de la mondo) . 17an de januaro 2008. Videbla kaj aŭskultebla ĉe Youtube : “PM announces new English language learning resources“. Subtitolitaj videoversioj en Esperanto, en la franca.
12. Vd “La « donaco » de Gordon Brown al la mondo“ (PDF).
13. "Le défi des langues“. Claude Piron. Parizo : L'Harmattan. 1994. 336 p.. ISBN 2-7384-2432-5
14. “Linguistic Imperialism“. Robert Phillipson. Oksfordo : Oxford University Press. Majo 1992. 374 p. Enhavtabelo (en la angla). Bildprezento (10 bildoj).
15. “Linguistic Imperialism Continued“. Robert Phillipson. Londono : Routledge. 1a de julio 2009. 416 p.. ISBN: 978-0-415-87201-0
16. “English-only Europe? Challenging language policy“. Robert Phillipson. Londono : Routledge. 6a de januaro 2003. 256 p. ISBN: 978-0-415-28807-1. Eltiraĵoj en la angla.
17. “Ĉu nurangla Eŭropo ?“. Robert Phillipson. Roterdamo : UEA. 2004.254 p.. ISBN 92 9017 084 0.
18. “The Linguistic Imperialism of Neoliberal Empire“. Robert Phillipson. Londono : Routledge, januaro 2008. 43 p..
19. “La mise en place des monopoles du savoir“. Charles Xavier Durand. Parizo : L'Harmattan. 2002.
20. “La nouvelle guerre contre l'intelligence“. Charles Xavier Durand. Parizo : François Xavier de Guibert. 3 vol.. 2002-2003.
21. “L'enseignement des langues étrangères comme politique publique“ (La instruado de la fremdaj lingvoj kiel lingva politiko). Septembro 2005. 131 p. . Resumo diverslingva kaj en Esperanto.
22. “La nouvelle Europe Paris-Berlin-Moscou - Le continent paneuropéen face au choc des civilisations“ (La nova Eŭropo. Parizo-Berlino-Moskvo — La eŭropa kontinento fronte al la ŝoko de la civilizacioj“. Marc Rousset. Parizo : Godefroy de Bouillon. 01.04.2009. 538 p.. Franclingvaj recenzoj de EuropeMaxima. Intervjuoj kun Marc Rousset : Podkasto de BFM-Radio , Radio Courtoisie ĉe Dailymotion (pri Esperanto, ekde 7:00 ĝis 11:27), Vieille Europe (la sama : ekde 28:40, pri Esperanto ekde 51:16).
23. Ruslingva titolo de la unua lernolibro de la Internacia Lingvo : Международный язык.
Sign-in to write a comment.