Memore al la centjariĝo de Esperanto en Les Sables d'Olonne, manifestacio okazos tie kun subteno de la urbo Les Sables d'Olonne kaj kunhelpo de la librejo "Voyelles"*.


La manifestacio okazos ĉe tri lokoj :

  1. Place de l'Hôtel de Ville, en proksimeco de la urbodomo : informado, konkurso/sondado kun premioj (libroj kaj DVDoj).
  2. Plaĝo, fine de la strato Jean-Pierre Travot (kiu komenciĝas malantaŭ la urbodomo kaj finiĝas ĉe la "Remblai", t.e. marborda vojo sur taluso konstruita kiel ŝirmilo kontraŭ la tajdo) : animado, konkurso.
  3. Librejo Voyelles : informado, konkurso, prezento de la nova poŝgvidilo “Espéranto de poche“, dediĉo de "L'homme qui a défié Babel" akirebla en la franca, Esperanto kaj hispana.

Sables-urbodoma placo

* Librairie Voyelles, 64 rue Nationale
Esperanto parolata : Thomas (la laborpremo ne ebligas eksterprofesian babiladon)
Tel. : 02 51 32 99 77, malfermita 7 tagojn el 7 dumsomere, de la 9a 30 ĝis la 19a 30.
http://www.librairie-voyelles.net/
Retadreso : gto.voyelles*wanadoo.fr

Sufiĉe longa artikolo, speciale redaktita por la cirkonstanco, aperas nun pri Les Sables d'Olonne en Vikipedio : http://eo.wikipedia.org/wiki/Les_Sables_d%27Olonne
Rimarkoj kaj proponoj estos bonvenaj por plibonigi ĝin.

Les Sables d'Olonne estas rekte atingebla el Parizo en 3h 20 per rapidega trajno TGV.
Ties urbestro, Louis Guédon, pledis por Esperanto-instruado per leteroj al la ministro pri Edukado... bedaŭrinde vane :-(


La municipo faris kaj instalos jam venontan lundon tri banderoloj "L'Espéranto sur plage" kun la dato kaj aliaj indikoj. La evento estos anoncita per elektronikaj paneloj. Jam aperis artikolo en la urba bulteno "La Lettre des Sables“ de majo-junio 2009.


Bonvenaj estos vizitantoj el aliaj partoj de Francio kaj de la mondo, precipe se ili povos partopreni en la animado. Ili rajtos bani senpage ;-)

Pliaj informoj aperas ĉe la retejo de Espéranto-Vendée kie la informfolio "Espéranto-Vendée" estas elŝutebla en PDF. Ankaŭ ĉe :

http://esperanto-vendee.asso-web.com/uploaded/73-juin2009w.pdf