Yann Arthus-Bertrand * estas tre konata franca fotisto, ĵurnalisto, reportero kaj ekologiista aktivulo. Li internacie famiĝis pro grandega kvanto kaj kvalito da mirindaj fotoj kaj dokumentaraj filmoj, plejparte faritaj el flugmaŝinoj, kaj pro belegaj libroj pri nia planedo
Ekde morgaŭ, la 5an de junio 2009, lia nova filmo "Home" (hejmo / en la franca : le chez soi) estos prezentita al la publiko.
Prezento videblas interrete en FR ĉe :
Retejo de la projekto Home (kun elektebleco en EN) : www.home-2009.com/fr/index.html
Youtube (FR, EN, DE, ES) : www.youtube.com/homeprojectFR
Facebook : www.facebook.com/pages/HOME-WATCH-THIS-MOVIE/57902450052?ref=ts
Jen traduko de la unua paragrafo de la prezento de la projekto "Home" ĉe Youtube :
Himno al la Tero
HOME estas odo al la planedo kaj al ĝia damaĝebla ekvilibro. Per ĉirkaŭiro de la mondo en pli ol 50 landoj viditaj el la ĉielo, Yann Arthus-Bertrand kondukas nin en malbanala vojaĝo ĉirkaŭ la planedo, por ĝin kontempli (meditrigardi) kaj ĝin kompreni. Sed HOME ne estas engaĝita dokumentara filmo, ĝi estas mirinda kinematografa objekto. Ĉiu plano estas surpriza kaj montras al ni la Teron, nian Teron, tiel, kiel ni neniam vidis ĝin. Ĉiu bildo metas nin fronte al tio, kion ni estas detruantaj kaj al ĉiuj tiuj mirindaĵoj, kiujn ni povas ankoraŭ protekti. "Vidita el la ĉielo, oni bezonas malpli da klarigoj". La percepto, kiun oni tuj havas estas pli tuja, intuicia, emociiga. HOME iras rekte tuŝi la sentemon de ĉiu el ni kaj konsciigas, ke ni devas ŝanĝi nian rigardon al la mondo. HOME pritraktas la grandajn ekologiajn demandojn, kiujn ni alfrontas, kaj montras al ni kiel ĉio interagadas sur nia planedo.
Tamen,
estas bedaŭrinde, ke per la titolo, kiun li elektis, "Home", eble sub influo de reklamkonsilistoj, Yann Arthus-Bertrand subtenas kaj pravigas la propagandon de la brita ĉefministro Gordon Brown, kiu volas fari el la angla la lingvon de la mondo (Video subtitolita en EO, EN, FR, IT) .
La angla estas la lingvo de du el la potencoj, kiuj havigis al la tuta mondo la plej malbonan ekzemplon de konduto rilate al la elĉerpeblaj kaj nerenovigeblaj resurcoj, kiuj plue influas, per la angla, la pensmanieron de la tuta homaro, la manieron rigardi la mondon, kiuj plej multe kontribuis kaj plue kontribuas al detruado de nia planedo. Tion ĝuste montras dokumentaraj filmoj de Yann Arthus-Bertrand, ekz. pri Monsanto, la ekspluatado de nafto en Alasko, ktp (longega estus la listo). La angla similas al invadema herbo, kiu malaperigas la ceterajn. Cetere, kiam li kreis kaj proponis "Basic English“, kun aprobo de Winston Churchill kaj Franklin Roosevelt, en 1934, C. K. Ogden skribis : "Plej utilus al la mondo plia milo da mortintaj lingvoj — kaj unu plia vivanta" (“What the World needs most is about 1000 more dead languages – and one more alive“, laŭ “Time“, 12an de marto 1934). La tuta homaro estu tre atentema pri la mistifika parolado de la brita ĉefministro, pri “La « donaco » de Gordon Brown al la mondo“. La angla estas ilo de superregado, militarmilo : “Mi estas tre interesata pri la demando de baza angla lingvo. La disvastigita uzado de tio estus gajno multe pli daŭra kaj fruktodona ol la aneksado de grandaj provincoj“ (Churchill, en letero al BBC, julio 1943). La "granda provinco", kiun strebas nun aneksi Britio, kun pasiva aŭ aktiva kunkulpeco de politikaj organizoj, nomiĝas Eŭropa Unio. Ni pensu pri tio dum la eŭropaj balotoj 2009 !
* Notoj :
La filmo estos tradukita en, minimume, 14 lingvojn.
Sendepende de tio, aŭskultebla estas la tre bela “Himno al la Tero“ aŭdebla ĉe la ĉefpaĝo de "Festival de la Terre“ (Festivalo de la Tero) : www.festivaldelaterre.org
Spektebla kaj aŭskultebla ĉe : www.youtube.com/watch?v=RR94x-KMeuA
Partituro (PDF) : www.ipernity.com/doc/28697/1719002
Café Espéranto, Paris,
-
BALDAŬ OKAZOS la tria “ ESPERANTE KAFEJA RENDEVUO PARIZA ! ”
Bientôt aura lieu le 3ème rendezvo…
-
25 Jun 2009
(FR) "Home" (le chez soi)
-
Yann Arthus-Bertrand * est un photographe, journaliste, reporter et militant écologiste français tr…
-
04 Jun 2009
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Free use
-
1 180 visits
(EO) “Home“ (hejmo)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Mi sendis pliajn informojn pri tio al listo de ricevantoj. Estas ne nur pozitivaĵoj pri tiu filmo.
Jes, certe tio kontribuis al la sukceso de la Verduloj, sed ne eblas scii kiagrade.
Estis 4 voĉdonoj por EDE en mia vilaĝo (ĉ. 1500 loĝantoj kaj 1295 enskribitoj), t.e. 0,63%. Mi mem ne scias kiuj aliaj vodonis por EDE. Mi nur supozas. Eble familianoj ;-)
Kore.
Henri
Sign-in to write a comment.