1. albana
2. hispana,
3. armena
4. angla
5. germana
6. franca
7. nederlanda
8. bosnia
9. portugala
10. bulgara
11. kirunda (aŭ runda, Burundo)
12. ĉeĥa
13. ĉina
14. dana
15. estona
16. finna
17. hungara
18. indonezia
19. persa
20. irlanda
21. hebrea
22. itala
23. japana
24. kartvela
25. svahila (DR Kongo : kun la kikonga, lingala, luba)
26. kazaĥa
27. greka
28. turka
29. korea
30. kroata
31. latva
32. araba
33. litova
34. malagasa
35. mongola
36. nepala
37. norvega
38. tetuna (Orienta Timoro)
39. urdua (Pakistano)
40. pola
41. rumana
42. ruanda (Ruando)
43. rusa
44. serba
45. malaja (Singaporo)
46. slovaka
47. afrikansa (aŭ zulua...)
48. sveda
49. tajvana (ĉina de Tajvano)
50. evea (Togolando)
51. ukraina
52. vjetnama

Do, minimume 52 lingvoj, ĉar certaj landoj havas ankaŭ neoficialajn sed tre parolatajn etnajn lingvojn, foje multajn, ekzemple 13 en Senegalo... En Pakistano, krom la urdua, ekzistas ankaŭ pluraj gravaj neoficialaj lingvoj : la penĝaba, la sinda, le paŝtua ktp. Estas ankoraŭ pli en Barato.

Tio signifas ke, se la organiza Loka Kongresa Komitato (LKK) de Lillo estus devinta antaŭvidi kaj pagi personaron por optimuma kvalito de interpretado, do 2 interpretistoj por 2 lingvoj, ĝi estus devinta apliki la matematikan formulon :

n(n-1) [n = entuta nombro da uzataj lingvoj]
52(52-1) =
2 652 interpretistoj

t.e. pli ol la nombro da kongresanoj !

sen kalkuli la kostojn de ekipado, la loko necesa por labori en bonaj kondiĉoj (kajutoj). Sen kalkuli ankaŭ, krom la kosto, la kompleksecon de organizado, la fakton ke la kongresanoj ne povus konstante profiti el la servo de interpretado dum paŭzoj,, manĝoj, spektakloj, ekskursoj, ktp...

En sia parolado de malfermo de la Unua Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Bulonjo ĉe Maro en 1905 kun 688 partoprenantoj el 20 landoj (tiam necesaj estintus 20x19 = 380 interpretistoj !), D-ro Zamenhof diris :

“(...) en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj sen privilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas ; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj ; neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas ; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni membroj de la plej malsamaj popoloj staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj.“

Ĉiam serĉantaj sensaciaĵojn, la grandaj amasinformiloj ne ĝuste taksis la gravecon kaj la unikan karakteron de la evento, la stultecon de la aktuala lingva politiko aplikata en la tutmondaj kaj internaciaj institucioj : UN, Eŭropa Unio, BRICS, ktp.

PS :


Prelego de Georges Kersaudy en la franca
www.ipernity.com/doc/32119/38676172