Pli granda ol oni supozas estas la strebo de Esperantouzantoj por plibonigi kaj pliriĉigi la vortarojn kaj la aŭtomatajn tradukprogramojn. Temas pri silenta, kaŝa kaj diskreta laboro, sed ege utila.
Por Esperanto, Elitrad (Etna-Lingva Internacia TRADukado, kaj, humure, elit-rad ;-) http://traduku.net/ , kiun kreis Mike Leon kaj Aaron Irvine kun partopreno de Victor Sadler, komence proponis nur dudirektan tradukadon, de la angla al Esperanto; ĝi havas nun interfacon en la franca, kaj estas antaŭvideble ke aperos pliaj versioj por traduko de kaj al Esperanto. Proponataj nun estas DE, FR, ES, HU, NL, PT, SV. Ĉio kompreneble dependas de la volontuloj kiuj anonciĝos por helpi. Interesatoj vidu http://traduku.net/pri.php
Nun ekzistas interrete ne malmultaj eblecoj, sed ĝenerale limigitaj al "grandaj" lingvoj. En antaŭa komuniko, mi raportis pri la libro de Mathieu Guidère "Irak in Translation — De l'art de perdre une guerre sans connaître la langue de son adversaire" (Irako en tradukado — Pri la arto perdi militon sen scipovi la lingvon de sia kontraŭstaranto). Tuta ĉapitro, pp. 89-113, pritraktas "La teknologiojn de nekomprenemo". Unuajn esplorojn pri aŭtomata tradukado faris la fratoj Warren kaj Shannon Weaver fine de la jaroj 1940. Ili konkludis ke ekzakteco kaj kvalito de la homa tradukado ne estos atingebla, sed ke aŭtomata tradukhelpilo estas realigebla.
En 1966, raporto de Automatic Language Processing Advisory Committe (ALPAC) konkludis ke "la aŭtomata tradukado estas neatingebla" tiel ke la tiurilata esplorado ne plu ricevis registarajn subvenciojn. Post la bezono je tradukoj de la rusa al la angla dum la Malvarma Milito, aperis ekde 2003 la neceso je tradukoj de la araba al la angla dum la dua milito de Irako. Privataj entreprenoj pagigis multekoste aparatojn kiuj plejofte liveris fuŝtradukojn. Por la jaro 2006, Pentagono financis je 26 milionoj da dolaroj programojn de aŭtomata tradukado, kaj ankoraŭ pli en 2007. La entrepreno Titan sukcesis gajni kontrakton de 55 milionoj da dolaroj por disvolvi programon por uzo en vehikloj. La usona armeo aĉetis ekde 2006 pli ol 5000 fraztradukiloj "Phraselator" de la entrepreno VoxTec, sed ĝi montriĝis tute ne taŭga tiel ke la soldatoj rapide flankenlasis ĝin. Alia entrepreno, Integrated Wave Technologies, proponis alian aparaton, kiu montriĝis tute same neadaptita. Malgraŭ tio, la armeo aĉetis 1300 ekzemplerojn en 2005 je prezo iom supera al 2500 dolaroj. En 2006, konsilistoj de Pentagono turnis sin al la federacia agentejo de Esplorado DARPA por trovi inteligentan solvon. Esplorprogramo estis lanĉita kun subvencioj de 20,8 milionoj da dolaroj por la teknologioj de tradukado, kaj de 50 milionoj da dolaroj en 2007. En 2006, IBM disvolvis "faciligilon de komunikado" kiun ĝi sendis 35 ekzemplere en Irako por testado, sed ĝi montriĝis tute senefika. Fine de 2006, la agentejo DARPA alvenis al konkludo ke "tiu teknologio ne estas ankoraŭ matura por grandskala disvastigo" (p. 101). En la dua duono de 2006, nova programo "IraqCom", kreaĵo de SRI International, uzebla per ordinara komputilo, estis provita. Ĝi enhavis vortaron de 40 000 vortoj por la angla kaj de 50 000 por la iraka araba. Konkludo de la gazetara servo de la armeo, kiu mendis gravan kvanton, oficiale por taksado : "Tiuj maŝinoj ne estas tiel inteligentaj kiel la homaj tradukistoj, eĉ se ili estas uzeblaj ie ajnkaj iam ajn" (p.101)...
Mathieu Guidère rememorigas ke en la unuaj jaroj de la Interreto, la enhavo estis preskaŭ centprocente anglalingva kaj ke nun la angla okupas nur 35% el la Interreto kie ĝi fariĝis minoritata. Tio kondukis en Usono al ekinteresiĝo pri fremdaj lingvoj, tamen ne ĝis tiu grado ke usonanoj pretas lerni ilin. Tre bonvena por ili fariĝis aŭtomataj sistemoj de tradukado, aŭ almenaŭ de helpo al tradukado. Google flaris en tio grandan profitodonan merkaton kaj havigis al si la rimedojn por pliprofundigi la esplorojn. Ĝi jam proponis "Google Translate". Fine de 2006, la Nacia Instituto pri Normoj kaj Teknologio (National Institute of Standards and Technology — NIST) taksis la sistemon de Google por la araba kaj la ĉina. Ĝi alvenis al la konkludo ke la rezultatoj estas la plej bonaj kaj reprezentas gravan antaŭeniron kompare al la tradiciaj programoj de la firmaoj superregantaj la merkaton, t.e. Systran, Trados kaj Softissimo.
Ni, Esperantouzantoj, memoru pri la esploroj ĉirkaŭ la projekto "Distributed Language Translation" (DLT). Tiu multlingva tradukprogramo funkcianta surbaze de Esperanto kiel interlingvo, estis entombigita pro la favoro kaj influo kiun ĝuis Systran en instancoj de la tiama Komuna Merkato, kiu subvenciis DLT nur de 1984 ĝis 1990 dum ĝi reprezentis la plej racian kaj justan solvon. Ĉu la spertoj akiritaj kadre de DLT ne estas uzeblaj sine de Google http://translate.google.com/ ? Ĉu aziaj landoj ne havus intereson pli atenti pri tiu ebleco ? Vidu opiniojn de azianoj pri Esperanto ĉe : http://www.bonalingvo.it/index.php/Opinioj_de_azianoj_pri_Esperanto
Kvankam Barack Obama instigis la usonanojn al lernado de almenaŭ unu fremda lingvo, oni povas supozi ke plejparto el ili emos uzi pli facilan kaj praktikan solvon. Ili havos elekton inter aŭtomataj helptradukiloj aŭ... Esperanto. Kaj ĉi lasta povos veki en parto el ili pli grandan scivolemon pri fremdaj lingvoj.
Kiam aperis unuaj provoj de aŭtomata, aŭ duon-aŭtomata tradukado, mi memoras ke la maŝinoj ne kapablis traduki la francan frazon "Les poules du couvent couvent" (La kokinoj de la monaĥejo kovas) , t.e. distingi homonimecon inter substantivo kaj verbo, en tiu kazo, la unua vorto "couvent" estas substantivo kaj la dua estas verbo je prezenco (as-tempo) de indikativo. La prononco estas pli malpli "kuva" por la unua kaj "kuv" en la dua. Jen kiel diversaj tradukprogramoj tradukas hodiaŭ tiun frazon de la franca al la angla :
Google Translate http://www.google.fr/language_tools : "The hens of the convent convent"
Systran (Babel Fish) tute konfuziĝas : "The hens of the convent brood"
Translated http://traduction.translated.net/ "The hens of the convent brood"
Voila http://trans.voila.fr/traduction_voila.php : "The hens of the nunnery brew"
Reverso (de Softissimo) http://www.reverso.net/text_translation.asp?lang=FR : "The hens of the convent brood(hatch,smoulder)"
Vi povas provi al aliaj lingvoj kaj kompari.
La Esperanta tradukprogramo Elitrad http://traduku.net/ , tradukas de la franca al Esperanto "al ili kokino de la monaĥejo monaĥejo"...
Sama estas la problemo kun "le président et le vice-président président l’assemblée" (la prezidanto kaj la vic-prezidanto prezidas la asembleon — ne estas ortografia diferencigo en la franca inter "prezidento" kaj "prezidanto"). Nenombreblaj estas tiaj kazoj.
Grandaj progresoj estas antaŭvideblaj pro la konsiderinda kresko de potenco kaj rapideco de la komputiloj kaj de la memorokapacito, kio ebligas memorigi kaj rapidege pritrakti grandegan kvanton da eblaj kuntekstoj, sed perfekteco restos neatingebla. Tiuj programoj ebligas tamen ne tro malbone taksi la valoron aŭ intereson de teksto aŭ dokumento en lingvo, kiun oni tute ne konas kaj tiel decidi ĉu polurita traduko estas vere necesa. Propran sperton mi havis pri tio per aŭtomata tradukado de la rusa al la franca por redakti en Vikipedio la artikolon pri Nikolaj Ivanoviĉ Pirogov, kaj de la hispana al Esperanto por artikolo pri Valentín Letelier. La ekzistokialo kaj intereso de Esperanto neniam malaperos. Jen kelkaj klopodoj sur la tereno de vortaroj kaj kaj programoj por tradukado :
http://www.reta-vortaro.de/revo/ kiu serĉas kunlaborantojn http://www.reta-vortaro.de/revo/
http://www.lexilogos.com/esperanto.htm eksterordinaraj laboro kaj retejo de Xavier Nègre (Marsejlo) <xavier @ lexilogos.com>
http://www.majstro.com/ de Gerard van Wilgen
http://download.travlang.com/Ergane//erganees.htm de Gerard van Wilgen
http://www.tekstoj.nl/esperanto/tradligoj.htm de Roel Haveman, entrepreno "Tekstoj", <tradukligoj @ tekstoj.nl>
http://www.linguaforce.com/francais/ de Philippe Berizzi (entrepreno Linguaforce) <pberizzi @ linguaforce.com>
http://www.travlang.com/languages/ Travlang (baza vortaro por vojaĝantoj).
Vd ankaŭ :
http://esperanto.ie/esperanto/vortarolisto.htm
http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/veb/prog.html
http://www.eventoj.hu/
La temo ne estas elĉerpita ! ;-)
Henri Masson
La Journée Internationale de la Femme de l'Onu 2009 à Hiroshima
-
Compte-rendu de Taeko OSIOKA
À Hiroshima, La Journée Internationale de la Femme de l'Onu…
-
09 Mar 2009
(FR) Multitran-ru s'est procuré un dictionnaire d'espéranto
-
Traduction d'un article d'Alexander Ossintsev paru en espéranto sur son blog http://www.ipernity.co…
-
01 Mar 2009
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Free use
-
1 914 visits
(EO) Aŭtomata tradukado
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.