Cezar
Aforismoj kaj proverboj pri la espero
Espero kaj bona koro estas ambaŭ el oro.
Ne tro esperu sur la Tero.
Ĉiam fosas la espero pro trezoro en la tero.
Foje kreskas la espero kiel sur la dom' hedero.
Espero pri kariero.
Ni nur vivas sur la tero, ĉar ekzistas la espero.
Se jam mankas la espero, vi perdiĝos en infero!
Post la vivo kun espero, sin eklevas la fiero!
Espero helpas trovi ion, malespero disipas ĉion.
Kiu ne plu serĉas, tiu ne plu esperas.
Espero ne necesus sen mizero.
De espero al malespero estas ofte nur paŝo.
Espero estas speco de malespero.
Se ne helpas la espero, eble helpas Lucifero.
Se vi emas al sufero, fidu plene al espero!
Suferu, tro fieru, sed esperu.
Ankaŭ sklavo sur galero remas plu pro la espero.
Se ne estas plu espero, mankas ankaŭ la ofero.
Ho, espero, ho espero, ŝipo bela el papero!
Se ne mankas la butero pli subtilas la espero.
Efemero kaj ĥimero vivas tute sen espero.
Multekosta koliero estas la ŝtelistespero.
Espero transigas montojn, kodrompisto kontojn.
Unue konsideru kaj nur poste esperu.
Dum kongresoj eĉ pasero vivas bone de l' espero.
Espero estas la marŝmuziko en necertan estontecon.
La esper' kaj loteri' estas ambaŭ iluzi'.
La loterio kiel senespera iluzio estas kompreneble escepto, ĝi estas iluzio nur je 99,99 procentoj.
Esperanto nur esperas ion, sed esperantisto esperas eĉ profesie ion.
Esperantisto esperas, ke Esperanto estos baldaŭ pli ol nur espero.
Esperanto estas virgulina miraklo, ĝi estis naskita kiel homo kaj poste fariĝis lingvo.
Tri gutoj da espero helpas pli ol botelo da malespero.
Drinku pro espero, ne pro malespero.
Kiom da espero estas plu sur nia Tero; mortas laste la espero.
Kiu nur esperas kaj ne agas, tiu povas esperi pri nenio.
Kiel la espero perdiĝis: Espero, esper', esp', es...
Kiu estas plena de espero, estas malpena de si mem.
Kiu jam posedas la aŭton "espero" , pri kio tiu do plu esperu, ĉu pri plia aŭto de la marko "espero"?
Panjo Naturo kaj doktoro Espero sanigas ĉion sur la Tero.
Kiom ajn ni esperas, ni efemeras.
PS: Saluton al Anna!
dankon, vi bonŝancegis:) Sed mi prefere prenas ok eŭrojn kaj aĉetas ion:) tio estas sufiĉe granda gajno por mi:),
Mia propono, fondu E-eldonejon "Cezar" kaj eldonu ĉiujn miajn librojn:) Tiel vi eĉ pli riĉiĝus:) Mi estus bona partnero, ĉar mi ne celas monon, sed alian:)
Via kolekto rilate al ESPERO estas ege bela kaj mi post longa suferado hodiaŭ denove kaptis la esperon per tiuj valoraj proverboj.
Ni enPakistano havas malbonan tempon kiam mi vidas en televido ke multaj homoj pro la PLUVEGO suferos ili ne plu havas siajn domojn,bestojn kaj havantaĵojn.Ĉion ili perdis en la AKVO kiu ankaŭ donas vivon sed ĉifoje ĝi detruis ĉion.Tamen ili havas esperon.
Dezirante al vi ĉion bonan kaj plu por legado.Vivu gaje kaj feliĉe mi deziras kaj esperas al vi.
Kun la amo kiu estas ene de mia koro por vi,
NAEEM.
Sign-in to write a comment.