Cezar
Certaj Esperantokluboj
(Legu ĝin ne tro serioze)
Certaj Esperantokluboj
estas kiel prizonoj
kun dikaj muroj kaj sen elirvojo.
La prezidantoj de tiaj kluboj
(ĉar tiaj kluboj havas kutime
pli da prezidantoj ol simplajn membrojn)
kuras en eterne turniĝanta hamstrorado
kaj konas nur unu temon:
ESPERANTO,
ESPERANTO,
ESPERANTO....
La ŝlosisto, kiu ankaŭ parolas la verdiktojn,
pri la aĉa mondo, kiu ignoras Esperanton,
estas samtempe je vivtempo
la Unua Prezidanto de la klubo.
Tio garantias al la klubo,
ke la neesperantista mondo
restas tute ekstere
Sign-in to write a comment.