Joachim Ringelnac
Die Ameisen
In Hamburg lebten zwei Ameisen,
Die wollten nach Australien reisen.
Bei Altona auf der Chaussee,
Da taten ihnen die Beine weh,
Und da verzichteten sie weise
Dann auf den letzten Teil der Reise.
Joachim Ringelnatz
Formikoj
Hamburge du formikoj hejmis,
veturi Australien emis.
En Altona sur la ŝose'
la kruroj ekdoloris, ho ve.
Kaj jen ili rezignis pro saĝo
pri la lasta part' de l' vojaĝo.
trad.Hans-Georg Kaiser
ŝtopas vojtruojn - per si mem
Se mi ludas kun mia nun jam okjara nepo Vincent, mi observas kun ĝojo, ke li estas ĉiam tre helpema knabo, kiu ne timas iun ajn laboron, ĉar li tre volonte helpas al panjo Unjo, al avinjo Donjo kaj eĉ al mi, se li povas utiligi sin. Tial mi diras ofte ŝercante al li: "Nu, Vincent, vi estas ja vera laboristoformiko!" Pri tio mi tuj devis pensi, kiam mi legis kaj tradukis la suban artikoleton.
Universitato de Bristol
Survoje al la nesto formikoj ne havas tempon. Tial kelkaj el la bestoj kun plena korpoforto helpas al siaj speckunuloj trans obstaklojn. Por porti pli da predo hejmen, tropikaj formikoj ŝtopas vojtruojn per la propra korpo. Sur la vojo tiel glatigita la aliaj laboristo-formikoj pli rapide antaŭenvenas, raportas grupo kun la sciencisto Scott Powell el la brita universitato en Bristolo.
La grupo irigis formikojn de la speco Eciton burchellii en eksperimentoj trans malvastajn lignotabulojn, tra kiujn ili antaŭe boris truojn. Formikoj en la ĝusta grando rampis en la truojn kaj restadis tie. Se unu insekto estis tro malgranda por tiu celo, kunagis aliaj. La trafikfluo de la prede ŝarĝitaj formikoj en la direkto al la nesto tiel efektive rapidiĝis, raportas la sciencistoj.
Kvankam la "migrantaj ŝtopistoj" ne rekte partoprenas en la serĉado de nutraĵoj, ties kontribuo por la tuta popolo estas tamen avantaĝa, raportas la ĵurnalo plu. Entute tiu specialista laboro kondukas al pliigo de la nutraĵprenado. Tuj kiam la karavano survoje hejmen al la nesto estas transirinta la ŝtopitajn vojtruojn, la speckunuloj elvenas el siaj truoj kaj tiam sekvas al la grupo.
Estas konate, ke la formikoj en Sud-Ameriko kaj en Centra Ameriko de tempo al tempo ekmarŝas por eksterordinare fridsangaj rabentreprenoj, kiuj inkludas ĉeokaze pli ol 200 mil da formikoj.
laŭ NETZZEITUNG.DE
Jam la mongoloj sub la granda mondokonkerulo Ĝingis Ĥano uzis tian ŝtopmetodon por plenigi per propraj korpoj de vivantaj mongolaj rajdistoj tutajn remparajn fosaĵojn, kiuj ĝenis la mongolan reganton ĉe atakoj al burgo aŭ al kastelo. Certe la mongola armeo lernis tion de formikoj. (HGK)
https://cezartradukoj.blogspot.de/
A Paris vivaient deŭ fourmis
Qui voulurent aller en Australie
Quand ils arrivèrent Quai d'la Rapée,
elles attrapèrent mal aŭ pieds
Aussi sagement laissèrent-elles tomber
La deŭième partie du trajet.
Sed Esperante, kiel fari ?
Nu tiel kompreneble !
En Rotterdam Nieuw’ Binnenweg, n°ses
Tie loĝis du formikoj, Unu fojon
Ili planis forvojaĝi Aŭstralion.
Alvenintaj ĉe l’ n°cent sepdek-ses
La kruroj ekdoloris, ili do kun saĝ’
Rezignis pri la dua parto de l’vojaĝ’.
Sign-in to write a comment.